Reto's most commented articles

  • Feliĉan Novjaron!

    - 3 comments
    Al ĉiuj kiuj laŭ kristanismo festas la jarŝanĝon mi deziras bonan kaj feliĉan novjaron! Fakte ni irananoj de pratempo festas la jarŝanĝon je la komenco de la printempo kiu estas la 21a de marto laŭ la kristanisma kalendaro, do ĉe ni nun ĉio estas en normala ritmo sed tra amaskomunikiloj oni povas senti la etoson de la jarŝanĝo en la kristana mondo.

  • Bonfama homo neniam mortas

    - 3 comments
    Kiom malplaĉa novaĵo aŭdi forpason de Claude Piron kiun antaŭ 4 monatoj mi renkontis kaj mi havis ŝancon ĉeesti en lia verŝajne lasta leciono. Li estis tiom plenenergia kaj vivoplena ... Nun al Esperanto komunumo mankas io ne rekompencebla ... Estas mortinta tiu kiun ne bone oni rekonas

  • Merkred-Festo

    - 3 comments
    La lasta mardo de la jaro (laŭ irana suna kalendaro) estas "merkred-festo". Oni kolektas lignaĵon kaj je la mallumiĝo bruligas ilin. Oni ĉirkaŭas la faritan fajron kaj ĝuadas saltante super la fajro. fajro estas simbolo de la vivo laŭ irana mitologio kaj tre kara estaĵo. Vere oni ne scias de kiam irananoj faras tiun ceremonio sed tio jam ne gravas, gravas tio ke oni jam ŝatas tion feston kaj estas oportuna okazo ĉirkaŭ la fajro ĝojkanti kaj danci! kompreneble oni ne forgesas gustumi ankaŭ nuksaĵ…

  • internacia konkurso kiel kapti leporon!

    - 3 comments
    Estis internacia konkurso inter la soldatoj de Usono, Rusio kaj Irano, kiom rapide ĉasi leporon. Oni dividas ĝangalon je tri pecoj kaj en ĉiu peco lasas blankan leporon. La konkurso komenciĝas. Usonanoj helpe de satelit-teknologio post kelkaj horoj kaptas la leporon. Rusoj per siaj tankoj "tranĉas" la ĝangalon kaj post unu semajno, dezertigante la ĝangalon kaptas la leporon. Sed Irananoj ... pasas semajno, semajnoj kaj fine post unu monato ili aperas kun nigra ursego. La nigra ursego a…

  • Seksskandalo en la regno de Dielektitoj!

    - 3 comments
    Ekde antaŭ hieraŭ en Zanĝan Universitato estas manifestacio pro seksperforto de la vicestro de la universitato. La studentaro forte pritestas pri la afero sed la sperto en islama respubliko pruvas ke ili vane protestas! Eble vi jam legis mian antaŭan noton pri simila afero de la Tehrana policestro , nu nun li estas libera kaj fiere daŭrigas sian vivon sen ajna ĝeno! Kio estas la kialo kaj kial neniu malnoblulo demisias en la sistemo? La respondo estas tre simpla: ĉar malnoblaro regas kaj…

  • 11 jara mallibereco por aktivulo de homaj rajtoj en irano

    - 3 comments
    La novaĵo estas simpla: Mohammad Sedig Kabudvand(محمد صدیق کبودوند) antaŭ kelkaj tagoj estis kulpita pro tio ke li fondis "organizaĵo de Homaj Rajtoj en Kurdistano". Ps: - Tiel estas la aferoj en Irano - Perfortantoj liberas kaj aktivuloj pri homaj rajtoj malliberas ... la novaĵo fonto

  • Dum 48 horoj akiru iranan vizon rete

    - 3 comments
    La ministerio pri eksterlandaj aferoj de irano lanĉis ttt-ejon por turistoj kiuj deziras vizti Iranon. Oni vizitu www.evisa.ir kaj plenigu la koncernan vizopetilon, post 48 horoj en Tehrana flughaveno laŭ la retpoŝte sendita kodo kiun oni ricevos, la vizo estos preta.

  • * Sperto pri la vualo *

    - 3 comments
    Tiun ĉi tekston retpoŝte sendis al mi Hussain Al-amily kiu bedaŭrinde mem ne povas afiŝi ĝin en ipernity pro teknikaj kialoj: Naomi Wolf antaŭnelonge verkis artikolon en Londona gazeto Al-Abrar: “ Kiam islamaj virinoj kovriĝas, sen sameco leviĝas.” Ŝi skribis: …Multaj virinoj diris al mi ion kiel jene: “Kiam mi surmetas okcidentan vestaĵojn, viroj fiksrigardas al mi, objektigas min, aŭ mi ĉiam mezuras min laŭ la normoj de modeloj en la gazetoj, al kio estas malfacile atingi – kaj eĉ pl…

  • Infanaj rajtoj

    - 3 comments
    Mia filino jam estas 45 monata. Kiel multaj nuntempaj infanoj ankaŭ ŝi surprizas siajn proksimulojn kaj certe la gepatrojn! ... Antaŭ kelkaj tagoj ŝi hazarde komencis paroli pri "la rajtoj" kiujn ŝi havas! Ŝi tre flue kaj senĉese deklamis la 10 bazajn rajtojn kiujn ĉiuj infanoj tra la mondo devas ĝui ... . Mi tuj rememoris pri KD (kompakt-disko) kiun E-ista amikino antaŭ 4 jaroj donacis al mi kaj mi antaŭ monatoj disponigis ĝin al Anjo, en la KD estas diversaj amuzaj partoj kaj ankaŭ…

  • Oni ne estas tiel, kiel ŝajnigas sin!

    - 3 comments
    Dr. Mehdi Ĥazali (la filo de tre ortodoksa ajatollaho Ĥazali) antaŭ ne longe en sia blogo unua foje menciis pri la juda radiko de nuna arda kontraŭ juda prezidento de islama reĝimo Mahmud Ahmadi Neĵad . /La dokumento pruvas ke de la patrina flanko Ahmadi Neĵad havas judan sangon en siaj vejnoj kaj estas juddevana!

  • Alia krimo ...

    - 3 comments
    La novaĵo estis nekredebla: 28 jaran junulinon kies nomo estis Taraneh Musavi , oni arestis pro manifestacio je la 28a de junio kaj post 3 semajnj "iu" telefonis al ŝia familio kaj adresis iun hospitalon en apud Tehrana urbo Karaĝ kie ŝi estis litmalsnita pro "disŝiriĝo de vagino kaj anuso". La familio tuj turniĝas al la menciita hospitalo sed ne sukcesas trovi ŝin. La respondeculoj de la hospitalo jesis ke iu estis litmalsanita pro la menciita kialo sed ne je la menciita nomo kaj ke ili n…

  • La katastrofo estas pli granda ol antaŭaj supozoj

    - 3 comments
    Kiam Mehdi Karubi iomete tuŝis la aferon pri la atencadoj en la prizonoj, la registaraj amaskomunikiloj bombardis lin minacante ke li mensogas kaj volas "malbonigi la brilantan vizaĝon de islama respubliko"(?). Ekde antaŭ du semajnoj irana socio emas malkovri tabuan temon pri kiu neniam oni publike diskutis kaj nun estas vaste diskutata: SEKSATENCADO en la prizonoj. La ŝtatuloj forte rezignas la akuzon kaj diras ke "la malamikoj" faras tiajn akuzojn dum pli kaj pli da atestantoj vik…

  • ĉu terorisma ondo komenciĝos en irano?

    - 3 comments
    La bankrotita registaro ege bezonas radikalismon por ataki la protestantojn. De diversaj fontoj aperas informoj pri danĝera plano. La subperemema regantaro bezonegas novajn krizojn por regi plu. Tamen ĉu ili sukceson realigi siajn revojn? Mi dubas. Morgaŭa la registaro okazigos teatraĵon tra la lando por ŝajnigi ke la subtenas ilin kaj oni diras ke eble profitante tiun skandalan teatraĵon okazu kelkaj eksplodoj aŭ intencaj teroraĵoj ...

  • SIEMENS ne plu akceptas mendojn de Irano

    - 3 comments
    Kiel mi menciis , Siemens kaj Nokia antaŭe vendis al irana registaro telekomunikadan kontrolilojn kaj dum la misfama balotado per tiuj teknikiloj multaj protestantoj estis arestitaj. Post tiam kiam malkovriĝis ke tiuj kompanioj vendante tiujn ilojn helpis al la registaro, la civitanoj reage ne plu aĉetis varojn de tiuj kompanioj kaj eksterlandaj irananoj faris kampanion kontraŭ Siemens kaj Nokia. La kompanioj oficiale pardonpetis kaj deklaris ke ili ne intencis kunhelpi la subpremantojn kaj ..…

  • Mi estas ...

    - 3 comments
    Mi estas Ateisto Mi estas Bahaano Mi estas Budisto Mi estas Judo Mi estas Islamano Mi estas Komunisto Mi estas Kristano Mi estas Laiko Mi estas Zaratuŝtano Mi estas ... Mi estas Arabo, Baluĉo, Kurdo, Perso, Turko, ... Mi estas Iranano Mi estas Homo

  • La laboristoj estas maldungitaj ... mankas laboro al ili

    - 3 comments
    Okaze la unua de majo, la tago de la laboristoj ... La fonto de la bildo

  • alproksimiĝas la datreveno de la verda movado de irano

    - 3 comments
    Baldaŭ la verda movado en irano unujariĝos. Nekredeble ... La foto diras ĉion kion oni povus priskribi ... Mi havis revon kaj tiun mi akiros!

  • ŝtonumado denove en irano?

    - 3 comments
    Ofte mi ĝuas la verkojn de Mana Neyestani . Liaj verkoj plenplenas da filozofio kaj pensigas la spektanton. Jen lia verko pri ŝtonumado . En Tabrizo virino atendas + + tian kruelan ekzekutmanieron (ŝtonumadon). La antaŭaj miaj notoj rilate la afero: 1 , 2

  • sugestoj por kiel foti infanojn en Irano

    - 3 comments
    Infana muzik-grupo, por eldoni sian broŝuron kaj akiri permesilon eldoni ĝin (en irano ĉiuj presaĵoj devas havi permesilon) faris komunan fotadon. la unua foto estas tiu kiun la grup-respondeculoj mem faris laŭ siaj preferoj. Sed la foto estis rifuzita de la ŝtatanoj ĉar: " la knabinoj estis sen kaptukoj, sen islama hiĝabo" . Oni faris la 2-an foton laŭ la deziro de la ŝtatuloj. Sed la 2-a foto ankaŭ estis re-rifuzita, ĉar: "la manoj de la knabinoj ne estas kovritaj kaj ili aper…

  • Plenigu la glason ...

    - 3 comments
    de Ferejdun Moŝiri ( Fereydoon Moshiri ) Plenigu la glason, Ĉar tiu ĉi fajr-akvo, Longteme mian malbonfarton ne efikas! Tiuj ĉi glasoj kiuj sinsekve malpleniĝas, Fajr-maro estas kiun mi verŝas al mia plezuro, Kirlakvo rabas min sed la akvo ne portas min! Kun ribelema magia ĉevalo de l’ vin Ĝis senfina imagmondo mi iris Ĝis plenstela dezerto de varmaj pensoj, Ĝis ne nekonata limo…

244 articles in total