Reto's most commented articles

  • Falsa festo en Irano

    - 5 comments
    Hieraŭ subite oni reklamis ke tra la lando estas "festo"! La kialo estis tio ke laŭ la registaro "irana popolo" venkis en la nuklea energio kaj nun "la cetera mondo" rekonas nin kiel "nuklea superpotenco" kaj irano apartenas al "nuklea klubo". ... Tiaj voroj milfoje hieraŭ aŭdiĝis tra la amaskomunikado kiu monopole apartenas al la islama registaro de irano. Oni mensogas kaj mensogegas... Oni deklaras feston kiu estas sensenca, senbaza kaj nur por kovri la fakton, kaj br…

  • Amo kiu estas vivo!

    - 5 comments
    Antaŭ hieraŭ hazarde venis al mia oficejo Lumina kaj Alireza kune, kun ĉokolado okaze sia gefianĉiĝo post kelkjara aventurado :) Kiom bona evento! Gratulon kaj ĝojon!

  • Irana kaligrafio

    - 5 comments
    Pri la kaligrafio de la persa oni povas legi interesan paĝon informoriĉan en Esperanto laŭ jena adreso: persaskribarto.free.fr/index.htm

  • graso kiun mi forgesis ...

    - 5 comments
    En mia hejmo, ni havas pordon al malgranda nia dorskorto. Dum longa tempo la pordo pepadis ... Antaŭ tagoj hazarde mi trovis pecon da industria graso kaj iomete ŝmiris de ĝi al la porda ĉarniro. Nun ne plu estas ĉena pepado kaj la pordo glate fermiĝas kaj malfermiĝas. Foje, ni simple forgesas pri la rolo de grasoj kiuj povas pli glatigi la aferojn ...

  • 10 procenta narkotistaro

    - 5 comments
    Pli ol 10 procento de Irananoj uzas narkotaĵojn ... Laŭ la scienca esploro kiun oni faris en Gazvin universitao, pli ol 7 miliono de irananoj uzas narkotaĵojn. Antaŭ ne longe Ahmadineĵad diris ke " Ni estas pretaj direkti la mondon kaj la mondo atendas nian mastrumadon" (ne estas ŝerco li tute serioze kaj kun profunda sincera kredo tion esprimis). Bv ankaŭ legi: https://www.ipernity.com/blog/23187/29702

  • Konstitucio de Irano: artikoloj 1 ĝis 100

    - 5 comments
    Dank al s-ro Navab Mozaffari Baluch i kiu tradukis la konstitucion de islama respubliko de irano al Esperanto, la kompleta teksto atingeblas ĉi tie . Je la nomo de Allah la Donema la Pardonema La konstitucio de la islama respubliko Irano Artikolo 1 La regmaniero de Irano estas islama respubliko al kio la popolo de Irano, surbaze de sia antikva kredo je Koranaj Rajto kaj Justo, sekve de sia sukcesoplena islama revolucio sub la gvidado de la altranga religiestro A…

  • Dankon Nokia kaj Siemens ...

    - 5 comments
    Dankon* pro tio ke vi helpis miaj gepetroj estu portitaj al malliberejon .. * Oni malkovris ke kompanioj Nokia kaj Simens vendis kontrolilojn al faŝista irana registaro por kontroli la telekomunikadon de ĉiuj porteblaj telefonoj tra irano ...

  • imuneco kaj limiteco

    - 5 comments
    La jena foto povas esti spegulo de la fluantaj aferoj en irana socio. Sur la publika ŝildo en iu parko la registaro propagandas pri "sinkovrado de virinoj" (Hiĝabo) skribinte: " FRATINO: Hiĝabo estas imuneco kaj ne limiteco' . Grupo da mezlernejaj knabinoj ĝuse sub la ŝildo estis fotitaj por pruvi kiom profunde efikis la lerneja ideologia islama edukado sur ili!

  • ne kredu min silenta

    - 5 comments
    ĉu oni ne rajtas esti suspektindaj?!

  • reago el israelo

    - 5 comments
    venis al mi reago de Josef Shemer responde al mia noteto kaj la komentoj kiujn oni faris sub la noto. Mi aperigis la tutan respondon sen ajna ŝanĝo. --------------------------------------------------------------------------- Kara Reza, Ĉu vi bonvolos aperigi tion en via blogo? Indas ke viaj amikoj legu ankaŭ la sintenon de Israelano. Amike salutas, Josef Shemer Israelo ******************************************************************** Vortoj de…

  • Afgana alfabeto

    - 5 comments
    Sen ajna dubo Mohsen Maĥmalbaf estas elstara artisto. Li estas fenomeno dependa al si mem. Pasint-nokte la persa BBC + elsendis la filmon " Afgana Alfabeto " de Mohsen Maĥmalbaf kiun mi antaŭe ne estis spektinta. La filmo estas elstara, brila, plendolora kaj ĉagrene vekiga. La reĝisoro mem tiel priskribas: " La talibanoj ne estis politikaj reĝimoj en Afganio sed ili restas kulturo. Bombado povas ruinigi politikajn reĝimojn sed ĝi ne povas ŝanĝi kulturon. Vi ne povas liberigi…

  • ne prudent-impulse (re)agi

    - 5 comments
    Foje okazas ke oni reagas kontraŭ siaj moroj, ĉu laŭ siaj "senkonscioj"? La favora ekzemplo povas esti jenaj fotoj: dum la vizio de George W. Bush - la eksprezidento de Usono - en Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj ( UAE ), hiĝabulino -memkompreneble kredanta islamulino- perdas sian kutiman moron kaj brakumante kisas sur lipojn de George W. Bush! jen demando: ĉu ŝi konscie brakumas kaj kisas aŭ senkonscie? ĉu neprudent-impulsa reago? Tiaj tipoj ofte neniel manpremas virojn, sed kio okaz…

  • Kara amik(in)o! feliĉan novan jaron!

    - 5 comments
    Al ĉiuj legantoj de tiu ĉi blogo mi esprimas miajn elkorajn bondeziron okaze la nova jaro 2011!

  • mil dankoj al niaj frenezuloj!

    - 5 comments
    Aziz Nesin -Turka satiristo- havas rakonton nome: ' mil dankoj al niaj frenezuloj! ". La rakonto temas pri iu persono kiu tediĝas de la stulteco de siaj samvilaĝanoj kaj decidas fuĝi kaj enloĝi en pli tolerebla loko sed la afero vanas ĉar li spertas pli stultajn kaj frenezajn homojn en la aliaj vilaĝoj kaj finfine li decidas reveni al sia propra vilaĝo ĉar ties stultuloj kaj frenezuloj estas pli tolereblaj kaj plaĉaj! Konsiderante la tragikajn okazintaĵojn en Libio kaj mezurante la frene…

  • ĝojo kaj doloro

    - 5 comments
    La vivo estas amara. dum mi ricevis tre bonan novaĵon rilate mia laboro, post horoj mi aŭdis la malbonan novaĵon pri la tertremo en la nord-okcidento de Irano ... :( melankolias mi ...

  • jen Novruz!

    - 5 comments
    7seen92
    Jen alia Novruzo ! Ĉi jare kun mia propra familio, unua foje en Germanio ni festas Novruzon. Pasintjare mi opiniis ke baldaŭ okazos milito en irano, mi ĝojas ke mi ne pravis kaj ne okazis milito ankoraŭ ... mi esperas kaj fakte estas mia granda deziro ne okazu milito en mia patrujo kaj sur la cetera tero ... Mi devas esti ĝoja, kaj fakte mi jam estas ... sed io mankas ... fakte multaj aferoj mankas ... sed la vivo daŭras, akvo fluas kaj ankoraŭ la pano freŝas ... Saluton al Novruz! Saluton…

  • ek al ek!

    - 5 comments
    Ekde hieraŭ mi laboras en iu mezklasa hotelo en la urbo-centro kiel akceptisto. La plej multo de la klientoj estas eksterlandanoj el variaj mondpartoj. Estas interesa sperto al mi. Post la fino de la baza lingvolernado, jam estas tempo droniĝi en la laborado :)

  • utila skribprogramo en Esperanto

    - 4 comments
    Al tiuj geamikoj kiuj ankoraŭ ne konas aŭ ne uzas la programon "esperantilo" mi rekomendas nepre uzi tiun utilan programon en kiu oni tre facile, rapide kaj korekte! povas skribi en Esperanto! Jen la adreso en kiu oni povas elŝuti la programon kaj akiri bazajn informojn pri ĝi: http://www.esperantilo.org/oftajdemandoj.html

  • Ventoj kiujn oni semas

    - 4 comments
    Antaŭ hieraŭ 13 homoj estis ekzekutitaj en irano. Laŭ la raportoj de la organizaĵo de homaj rajtoj, Irano laŭ la loĝantaro okupas la unua rangon je la mortpuno kaj ekzekuto en la mondo kaj postsekvas ĝin Ĉinio kaj Usono. Dum lastaj jaroj pli kaj pli multiĝas ekzekutado en Irano kaj eĉ okazis ke oni ekzekutis homojn malpli ol 18 jaraĝaj ... Kiel simpla civitano irana mi rimarkas ke en nia socio perfortado kaj krimado pli kaj pli kreskas kaj la sovaĝeco de la krimoj atingas novajn horizontojn. S…

  • Bonvolu ne klopodi kompreni la aferon ...

    - 4 comments
    Antaŭ 1368 jaroj la filo de imamo Ali - Hosein - kontraŭis tiaman reganton de la islama mondo kaj li, kiu intencis eniri la urbon Kufe(en nuna Irako) laŭ la invito de Kufeanoj, por esti ties reganto kontraŭ Yazid(la tiama reganto) dum voje estis atakita flanke de Yazid soldatoj kaj oni mortigis Hoseinon kune kun lia kunularo. Estis katastrofo kaj ne bona afero. Imamo Husein pro tio kontraŭis al Yazid ĉar li ne observis "veran islamon". En islama mondo "ŝijaistoj" ĉiu jare je la tago de la mortig…

244 articles in total