Hazarde ekplaĉis al mi unu ilustra citaĵo en iu ĉeĥa libro pri nekonata historio de nia Mondo. Evidentiĝis, ke temas pri unua duono de ĉi-sekva poemo, skribita de Malvarma Monto (寒山, Hanshan), ĉina zen budhano-monaĥo, eble iklina al taoismo ankaŭ (se uzi nenecesajn etikedojn), kiu foriris vivi al montoj ĝui solecon kaj puran konscion kaj tie gravuris dekojn da poemoj en ŝtonojn aŭ ŝelo de arboj, iam ĉirkaŭ 9-a jarcento, aŭ eĉ pli frue.

Hazarde mi eksciis, ke ĝuste al li estas dediĉita libro Dharma Bums de Jack Kerouac, kiu jam delonge troviĝas en mia biblioteko kaj kiujn mi siatempe tre ŝatis legi (tiam mi ne rimarkis).

Ne plu hazarde mi mendis dulingvan kompletan kolekton de liaj poemoj, ĉine-angle, Collected Songs of Cold Mountain, tradukitaj de Red Pine, ĉe reta vendejo AbeBooks, kaj kia ĝojo, antaŭ kelkaj tagoj mi ricevis la libron. Finfine do mi sukcesis retrovi ĉinan originalon de la poemo. Ĉefe ĉinoj pardonu al mi nelertan provon traduki la poemon al Esperanto pere de anglaj tradukoj, kiam mi ne povas legi la originalon. Hmmm, bedaŭre ke neniu povas homece laŭtlegi al mi la poemon. Google Translate tion scipovas, eĉ tre ritme, ve... ecoj de la sono ne tre bone ekscitas imagojn pri la loko, kie la poemo naskiĝis...

Mi ne uzu vorton hazardo, kaj vi prefereble legu ĉi-suban parton de la blogaĵo, ol ĉi-supran. Ja vi saĝuloj tie verŝajne komencis :-)

Se vi trovos aŭ verkos aliajn tradukojn, mi volonte aldonos ilin.

Laste, lingva demando: ĉu refleksiva "al si" kun plurala subjekto povas esprimi ankaŭ reciprokecon, samkiel en la ĉeĥa lingvo? Ili donacis al si donacojn. Unu al la alia reciproke / Ĉiu al si mem.

[ZH - 寒山]

天高高不窮,地厚厚無極。動物在其中,憑茲造化力。

爭頭覓飽暖,作計相啖食。因果都未詳,盲兒問乳色。





[EO - tradukis vejdo, sen pripensemo]

Senlime la ĉielo altas,
Profundas treege la tero.
Interne bestoj vivas kune,
Pro ĉiel-tera kre-genero.
Por viv' kap-riske ili luktas,
Konspire voras kun severo.
Ne kaŭz-efikon ili konas
Ja kvazaŭ beb' ne pri lakt-vero.




[EN - tradukis Red Pine]

Heaven is boundlessly high
Earth is endlessly deep
between are living things
dependent on these Powers
butting heads over food and clothes
making plans to eat each other
still unclear about cause and effect
blind men asking the color of milk




[EN - tradukis Robert G. Henricks]

Heaven high, high—without limit;
Earth thick, thick—no extreme.

Living things lie in between;
Relying on their powers of creation.

Head-on they clash as they search for full bellies and warmth,
Making their plans to gobble each other up.

Cause and effect—neither examined with care;
Like a blind boy asking the color of milk.



[CZ - tradukis Marta Ryšavá]

Vysoké, vysoké bez hranic je nebe
Hluboká, hluboká beze dna je zem
Všechno, co mezi zemí a nebem žije
Na silách koloběhu závisí jen
Hlavu si srážíme v zápase o teplo a pokrm
Jeden národ druhý pohltit by si přál
Řetězu příčin a následků nikdo nerozumí
Jako bys slepého děcka na barvu prsu a mléka se ptal