Dum 24 horoj, mia konto en Ipernity estis blokita de la mastrumantoj. La kialo: antaŭ kelkaj semajnoj mi aperigis en mia paĝo du fotojn miajn, kie mi estas nuda. Mi estas nudisto, kaj kutime hejme mi estas sen vestaĵoj. Kiam mi havas gastojn, mi demandas al ili, ĉu ili konsentas aŭ ne pri mia nudeco hejma, kaj mi agas laŭ ilia decido, por ke ili sentu sin komforte en mia hejmo.

En tiuj fotoj mi aperas tute nature, sen iu ajn signo, kion oni povus taksi obscena, aŭ komprenigi provokemon miaflanke. Tiuj fotoj estas en mia paĝo, celataj al neniu, kaj neniu estis devigata rigardi ilin, aŭ entute viziti mian paĝon.

Tamen, verŝajne iu prudulo, hazarda vizitanto de mia paĝo, tute ne invitita de mi, decidis ke li/ŝi rajtas decidi, kion ALIAJ homoj rajtas vidi en MIA paĝo, plendis al Ipernity, kaj la mastrumantoj de la retejo blokis mian konton kaj devigis min limigi la aliron al miaj fotoj, por ke ili ne estu publikaj.

Tiamaniere, la mastrumantoj de Ipernity, decidis ke la konvinko de tiu prudulo pri sia rajto altrudi siajn moralajn vidpunktojn al aliaj homoj estas pli grava ol mia esprimlibero en mia propra paĝo, kiun neniu devas viziti kontraŭvole.

Eble pro tio ke mi estas hispano mi aparte ĉagreniĝis kontraŭ tiu decido. Mi scias, ke en Germanio kaj aliaj landoj estas tabuaj temoj, pri kiuj oni ne rajtas publike esprimi sian opinion, aŭ estas malpermesitaj libroj. Kaj homoj tie konsideras tute kongrua la cenzuron kaj la demokration. En Hispanio ne. Kiam la ĵuĝistoj klopodas malpermesi aŭ cenzuri ion ajn, plej ofte desegnajn spritaĵojn kontraŭ la reĝo, la ĝenerala penso estas "kiel tio povas okazi 30 jaroj post la fino de la diktaturo????".

Kiun leĝon mi malobservis? En Hispanio estas absolute laŭleĝe esti nuda en publikaj lokoj, ĉar en la puna kodo estas nenio kio malpermesas tion, krom se oni obscenumas antaŭ neplenkreskuloj aŭ mensaj handikapitoj. Sed tio tute ne rilatas nudismon.

Kaj pri kiu moralo temas? Ĉu tiu moralo, kiu abomenas bildojn (aŭ aludoj, ĉar ŝajne iu suferis la saman persekutadon en Ipernity pro iuj versoj pri seksaj temoj), kie aperas la seksaj organoj, kiujn ni ĉiuj havas, estas pli "moderna" ol tiu de la talibanoj aŭ la iranaj fanatikuloj, kiuj opinias obscena iun ajn parton de la korpo senekscepte? Mi dirus ke estas la sama sinteno, ŝanĝas nur la vidpunktoj kaj, eventuale, la grado.

Sed kion malsimiligas tiun sintenton kaj la mian? La diferenco estas, ke mi opinias ke NENIU, NEK LA ŜTATO NEK PRIVATULOJ, RAJTAS ALTRUDI SIAN MORALAN KONCEPTON AL LA ALIAJ HOMOJ. Sed tiuj bigotaj pruduloj opinias ke jes, ke ili rajtas. La diferenco inter kristanopuritanoj kaj islamtalibanoj estas nur nuancoj, ĉu pli aŭ malpli da tolo.

Estus interese, ĉu ni komencus koleriĝi pri nudeco en Ipernity, kie estas amasego da bonaj fotistoj (ne kiel mi, bedaŭrinde), kiuj publikigas amasegon da belaj artaj fotoj de nudaj virinoj. Ĉu ni bloku ĉiujn tiujn paĝojn, por eviti ke iu hazarda idiota vizitanto skandaliĝu kaj havos "malbonajn sonĝojn" vidante ion senkulpan, kiu provokas la reagojn de li/ŝia malsana, perversa menso???? Ĉar la obsceno ne estas en la bildo mem, sed en la perversa menso de la rigardanto.

Estas ankaŭ multaj paĝoj en Ipernity, ĉefe de usonanoj, kie la sola celo estas montri fotojn de virinoj (kun deca "bikini", kompreneble) pro iliaj allogaj mamoj kaj pugoj. Por mi, tio ja estas vere obscena, ĉar tiuj homoj traktas la virinojn ne kiel personojn, sed kiel karnaĵo por la plezuro de viraĉoj. Laŭ mia moralo, tio ja estus celo por la enmiksiĝo de la mastrumantoj, ĉar tiu traktado de la virinoj ja estas vere obscena kaj kontraŭmorala.

Sed, mi scias, ke mia moralo estas subjektiva, kiel ĉiuj moraloj, kaj pro tio mi konscias, ke mi (same kiel ĉiuj aliaj) NE rajtas altrudi mian moralon al aliaj homoj.

Ne povas ne esti malsana menso tiu de tiuj homoj, kiuj hontas pri sia propra korpo. Homo ne povas esti mense libera, se ne estas unue korpe.

Kien iras nia mondo? Ĉu denove al la obskurantisma, malklerisma mezepoko?