Nu, tute ne temas pri sekreto! Fakte ekzistas pluraj kialoj, sed laŭ mia kompreno la ĉefa kialo estas la jena:

Ĉokolado ĉefe konsistas el kakao kaj graso. Por belga ĉokolado estas uzata nur graso el la kakao-nukso. En aliaj landoj oni uzas diversajn aliajn (malmultekostajn) grasojn. Se en Belgio oni uzus alian grason, oni ne rajtus nomi ĝin ĉokolado. Kaj efektive iuj firmaoj uzas aliajn grasojn, sed vendas sian produkton sub la nomo "kakao-fantaziaĵo".

Tamen, la leĝo, kiu diras, ke ĉokolado rajtas enhavi neniun alian grason ol kakao-graso, ŝanĝiĝis en 2003, sub influo de eŭropa leĝo n-ro 2000/36/EU. Tiu leĝo antaŭvidas, ke en Eŭropo ĉokolado rajtas enhavi 5 % da aliaj malmultekostaj grasoj. Sekve la ĉokolado iĝas malpli kosta, sed ankaŭ malpli bongusta. Pri tiu leĝo Belgio forte protestis, sed la plimulto decidis alimaniere ...). Ekde tiam Belgio proprainiciate enkondukis la Ambao-piktogramon. Se vi vidas belgan ĉokoladon kun la Ambao-marko, vi scias, ke ne estas aliaj grasoj uzitaj ol kakao-graso.

Laŭdire ekzistus ankoraŭ aliaj kialoj pri la bongusteco de belga ĉokolado:

  • la kakaograjnoj en Belgio estas muelitaj ĝis grandeco de 12 mikrometroj (ekzemple en brita ĉokolado estas uzataj kakaeroj de 24 mikrometroj).
  • la sukero uzita estus pli bonkvalita.
  • belga ĉokolado devas enhavi minimume 35 % da kakao, sed la praktika minimumo estas 43 % kaj ekzistas multaj specoj de 70, 80 kaj eĉ 90 %.

Jen do la granda sekreto. Bonan apetiton!