Tiun teorion Einstein difinis en sia dua verko pri relativeco kiu nomiĝas Ĝenerala teorio de relativeco en la jaro 1915. Ĝi ŝangis la ĝistiaman absoluitan validecon de la Njutna mekanika fiziko. En la momento de starigo de la teorio li ne havis iun ajn pruvon pri tio ĉar la teorio validas nur en cirkonstancoj de grandegaj spacoj kaj grandegaj rapidecoj.
En tiu teorio li asertas ke la spaco ne estas lineardimensia se ni mezuras ĝin en proksimeco de forta gravito. Nome grandaj masoj kun forta gravito kurbigas la spacon ĉirkaŭ si laŭ iu elipsa aŭ cirkla reto. Kiam elektromagneta ondo (ankaŭ la lumo, kiu ja estas alektomagneta ondo) atingas tra vakuuma kosma spaco en kiu ĝi plivastiĝas lineare, tiun grandan mason, ĝi ne daŭrigas samlinie pluen sed sekvas magnetkampan linion de tiu gravito. Se ni konsideras ke la kosmo ne estas malplena vakuuma spaco pro en ĝi ekzistanta polvo (galaksioj steloj ktp) kies eroj havas mason kaj graviton, tiuj konstante influas la kurbiĝadon de la spaco, kaj je grandegaj spacoj la elektromagnetaj ondoj (do, ankaŭ lumo) moviĝas laŭ tiu parte lineara, parte kurbiĝinta spaco kaj la distancoj ne estas tiaj kiajn kalkulojn pri tio donas klasika matematiko kalkulanta ke la spaco estas lineara.
La relativeco rilatas ankaŭ al la tempo-dimensio kaj la tempo ne estas la sama kiel en niaj njutnecaj konceptoj, io kio daŭras lineare kaj ne havas finon. Tio estas dependa de rapideco per kiu moviĝas la mezuranto. Se ni povus moviĝi per rapideco proksima al rapideco de la lumo, la tempo daŭrus multe pli longe ol normale sur teraj cirkonsatncoj kaj rapideecoj en kiuj ni vivas.
Tion mi klarigas per mia metodo de analogioj. Se ni konsideras ke ekzistas atomoj kun kerno kaj elektronoj kaj aliaj eroj kiuj turniĝas ĉirkaŭ la kerno , ni povas vidi analogion kun similaj objektoj kaj kondutoj en nia kosmo. Ili similas al la kosmo en kiu ekzistas stelaj sistemoj kun kerno kiel la Suno kaj elektronoj kiel planedoj kaj aliaj vojaĝantoj ĉirkaŭ la Suno. Se en la kosmo ekz. la Tero bezonas laŭ nia kalkulado 365 tagojn por ĉirkaŭiri la Sunonon kaj homoj vivas 100 jarojn, do dum tempo de cent turnoj de la Tero ĉirkaŭ la Suno, ni povas supozi ke por ege malgrandaj estaĵoj kies vivospaco estas la elektronoj en la atomo (kiel por ni la Tero) vivas simile 100 turnojn de la elektrono ĉirkaŭ la atomkerno kaj laŭ nunaj komprenoj tio okazas ene de atomo en tre eta ero de mili-sekundo. Tiu supozo do diras ke la tempo por estaĵoj en mikrtokosmo estas neimagable pli rapida ol tiu en nia kosmo. Same ni povas analogie supozi ke nia Tero estas nur elektrono en atomo kiu konsistas el la Suno kiel kerno kaj planedoj kiel elektronoj kaj ke multegaj kosmaj sunsistemoj kreas molekulojn (galaktikojn) kaj ke el ĉio tio konsistas iu makrokosmo kie la tempo estas neimagebla pli malrapida ol ĉe ni. Do tiusence tempo estas relativa kaj se laŭ Einstein ni anlogias la teorion kun la spacaj kurbiĝoj, ni povus diri ke ankaŭ la tempo sub influo de tempa gravito kurbiĝas kaj ne fluas lineare en daŭro, sed malgrandigas aŭ pligrandigas la daŭron.
Kaj kiel pro la spacaj kurbiĝoj la lumo (elektromagneta ondo) en proksimeco de nigra truo ne daŭrigas la vojon apud la nigra truo sed estas kurbigita al la centro de nigra truo kaj tie en la truo la lumradio malaperas, ĉesas, do ĉesas ekzisti la spaco, oni povas supozi ke ankaŭ la tempo kiel daŭro sub certaj kondiĉoj foje ĉesas, la daŭro haltas. Sub la influo de tempaj nigraj truoj.