Ĉi-matene en la radio mi aŭdis aserton de iu pastro pri la klasika dogmo ke Dio kreis homon laŭ la propra bildo. Tiu dogmo estas bona ekzemplo pri absurdo de dogmoj. Se Dio kreis la homon laŭ sia aspekto, do li pli-malpli kopiis sin, tiukaze ankaŭ li bezonas kapon, buŝon, orelojn, krurojn, brakojn… Kial li bezonus tion, se li estas spirita estaĵo senmateria, ja nur kiel tia oni povas imagi ke li ekzistadas senlime longe. Se li faris homon laŭ sia aspekto, do li dependas de oksigeno por spiri per nazo, dependas de manĝoj, kiujn li manĝas per buŝo kaj dentoj, dependas de akvo, kiun li devas trinki, dependas de aero per kiu li devas transporti sonajn vibrojn por komuniki…. Simple, li vivas kiel homo kaj povas vivi nur en surteraj kondiĉoj. Tiu Dio ekestis laŭ la koncepro de antaŭaj religioj kiel la malnovgrekaj kaj romiaj dioj, kiuj havis homajn ecojn.
Do, evidentas absurdo kiun povas kredi nur homoj kiuj neniam sin demandis ĉu tiu aserto estas logika?
Kiel eblas ke ne nur simplaj homoj sen multa eduko, sed antaŭ supere edukitaj – kiuj estas sinceraj kredantoj – neniam demandis sin pri tiu logiko?
La respondo estas tre simpla. Se je la homoj influas per sia dogma edukado certa pastraro ekde tre frua vivaĝo, oni sukcesas per daŭra asertado pri la sama nelogikaĵo atingi la psikan staton en kiu homo mem simple neniam rajtas starigi al si tiajn herezajn ideojn, ke li ekdubu pri asertoj de siaj spiritaj gvidantoj.
Sekve dogmatismo fontas el eduko ĉefe tiu eduko kiu daŭras ekde la tre frua vivaĝo.
Tiusence la homan psikon influas ĉiuj sinproklamitaj ideologoj kiuj reklamas siajn ideologiojn kiel politikaj kaj religiaj ideologioj. Homoj kiuj estas sub longa influo de iu el ili, akceptas ilin kaj ne plu dubas, ĉar ili donas sencon al lia vivo.
Mi nur menciu ke la ideologio de Zamnhof pri interna ideo difinita en liaj poemoj estas unu el tiaj nelogikaj dogmoj (ke per komuna lingvo oni forigos militojn ktp) kiun ankaŭ mi en mia juneco ekkredis, ĉar ĝi konvenis al mia tiama koncepto de idealismo kiun mi bezonis por mia vivsenco. Kaj kvankam mi nun scias ke ĝi estas same mallogika (mi ja travivis kruelegan militon inter sudslavaj popoloj kiuj parolas la saman lingvon) dogmo, aserto kiun ni esperantistoj devas kredi sen dubi pri ĝi, mi restas esperantisto, ĉar mi klare vidas ke tiu dogmo kreis movadon en kiu estas multaj valoroj – multaj bonaj kaj saĝaj homoj, multaj lingvaj artistoj kaj kreantoj. Tial mi ne kabeiĝas, ja mi vivas en tiu por mi pozitiva homgrupo.
Do, same okazas pri ĉiu homo. Ankaŭ pensuloj kiuj ekdubas pri sia religia kredo pro dogmoj kiujn ili vidas kiel absurdoj, plej ofte restas apartenantoj de tiuj religioj ĉar tiuj religioj kreis komunaĵojn en kiuj agas multaj homoj kaj havas multajn valorojn. Sed bedaŭrinde tiuj kiuj gvidas tiaspecajn komunaĵojn malpermesas dubi pri dogmoj, ĉar ili kredas ke tio endanĝerigas iliajn gvidpoziciojn kaj aŭtoritatecon ene de tiu komunaĵo. Tiel ĉiu el tiuj komunumoj ekhavas socian strukturon kiel ĉiu alia socio en kiu evoluas intersocia batalo pro interesoj ĉu materiaj ĉu socipotencaj.