Okaze de la 8-a de marto – Tago de virinoj – mi cerbumis iom pri tio kiaj estas virinoj, kio estas ilia specifaĵo kaj diferenco disde viroj. Kaj jen mia konkludo.
Virinoj estas antaŭ ĉio sinoferemaj kaj zorgemaj pri siaj proksimuloj, aparte pri tiuj kiuj havas problemojn aŭ suferas. Virino neniam forlasas proksimulon kun problemoj eĉ se tio tre domaĝas ŝian karieron kaj estonton.
Tiun karakterizon la viroj ne havas.
Tiusence oni povus diri ke virinoj estas sendube pli humanaj estaĵoj.
Tamen ankaŭ viroj havas siajn avantaĝojn. Ili ja forlasas proksimulon, sed ili neniam forlasas sian grupon en danĝero.
Viroj servas senrezerve al pli superaj grupoj kiel tribo, regiono, nacio, religio, movado…
Viroj pretos sinoferi en militoj por la samgrupanoj. Virinoj efektive ne sentas la pretecon sinoferi por grandaj grupoj kiel la nacio aŭ movado. Ĉiu esperantisto scias pri la fenomeno EDZINO-FINO. Efektive virinoj eĉ se esperantistinoj, ne komprenas virojn kiuj foroferas multan tempon kaj monon por la E-movado, sed ili fidelas al amikoj en la Movado. Kompreneble pri ĉio ekzistas ankaŭ esceptoj. Iuj virinoj havas pli da viraj karakterizoj kaj inverse, sed kion mi diris, validas por granda plimulto.
Fine: Virinoj estas grandkoruloj por la proksimuloj (familio, geamikoj) dum viroj fidelas al la tuta grupo.
Klare ke la mondo estas bone konstruita. Necesas unuj kaj aliaj.
Mi dankas al mia edzino kaj miaj filinoj, sen kiuj mi tute ne estus tio kio mi estas. Multan helpon kaj subtenon mi ricevis de ili dum la tuta vivo kaj aparte en la lasta periodo kiam mi tre malsanas. Mi admiras ilian sinoferemon kaj zorgemon.