Articles by Zlatko Tišljar - Pajo
DIFERENCO INTER VIRINOJ KAJ VIROJ
-
Okaze de la 8-a de marto – Tago de virinoj – mi cerbumis iom pri tio kiaj estas virinoj, kio estas i…
-
07 Mar 2019
KIO SEKVAS POST KAPITALISMO
-
Mi tralegis ege interesan libron de juna nederlanda aŭtoro Rutger Bregman „Utopio por realistoj“. Mi…
-
16 Oct 2018
See all articles...
Authorizations, license
-
Visible by: Everyone (public). -
All rights reserved
-
277 visits
ĈU LA MONDO ESTAS DEKSTRA AŬ MALDEKSTRA?
Mi legis ke aperas nova aspekto de intelekta batalo inter la tiel nomata maldektrularo kaj dekstrularo. Nome dektruloj ofensivas kaj evoluigas filozofiajn kaj aliajn teoriojn defende de la ideoj kiuj pravigas nur novliberisman politikon, kiuj subtenas kapitalismon kaj liberan merkaton.
Denove mi devas miri ke la mondo ankoraŭ ne komprenas ion tre simplan. De simplaj politikistoj ĝis filozofoj, chiuj vidas la mondon funkciantan du-ideologie. Unuj estas konvinkitaj ke la esenco de la homo estas egosmo kaj ke sekve estas la nura ĝusta organizo de la socio tia ke sur merkato batalu sukcesaj kaj malsukcesaj kaj tiuj kiuj venkas gvidas la socion. Aliaj trovas tion malvera, ĉar laŭ ili la homo estas socia estaĵo kaj la ekspluatado de unuj super la aliaj estas malhoma.
Kaj ambaŭ grupoj kredas ke nur ili pravas kaj ke la socio povas esti aŭ maldekstra aŭ dekstra kaj oni devas ĉiam decidi al kiu flanko aparteni.
Kaj tiuj vidpunktoj plu daŭras.
Mi miras ke oni ne povas kompreni simplan veron: La homo estas KAJ egosima KAJ altruisma estaĵo kaj sekve la socioj devus tion konsideri.
Kompreneble homo ne estas samtempe ambaŭ; egoisto kaj altruisto, sed unu post la alia kaj tiuj statoj daŭre ŝanĝiĝas depende de la cirkonstancoj: kiam en danĝero estas li mem, li estas egoisto, kiam en danĝero estas alia(j) en lia grupo (en kiu li membras), li iĝas altruisto kaj oferas sin pli aŭ malpli por aliaj.
Tio signifas ke ankaŭ la socioj devus esti kreataj baze de tiu konstato kaj konstrui socion en kiu individuoj konkuras sed en kiuj ili ankaŭ estas respondecaj pri aliaj homoj, naturo kaj aliaj homorientiĝoj.
Do, malĝustas krei ŝtaton de libera merkato kaj senlima ebleco ke iuj iĝu riĉaj kaj posedu neimageblajn riĉaĵojn kaj tute ne konsideras aliajn, do krei tute nejustan socion en kiu malmultaj havas ĉion kaj grandega plimulto nesufiĉe. Sed same malĝustas krei ŝtaton en kiu ĉio kolektivas, en kiu oni opinias ke la homo estas nur ano de la socio kiu ne rajtas pensi pri si mem kaj batali por si. Tiaj ŝtatsistemoj transformiĝis al monstroj kiel ekz. sistemo se Pol Pot en Kamboĝo aŭ de Stalin en Sovetunio… Sed same grava monstro evolis el Usono kiu kreis la plej maljustan ŝtaton kaj devigas per forto la tutan mondon sekvi ilin rilate la filozofion de ekskluziva rajto de individuo ekspluati aliajn individuojn nome de libera merkato (kio kondukis al la stato ke 10 personoj posedas pli da riĉaĵo ol tuta duono de la malriĉa homaro).
Absolute ne estas problemo organizi socion kaj krei filozofion de tia ŝtato en kiu oni funcias sur libera merkato kiu estas limigita. Proksimumaj ekzemploj de tiaj sistemoj estas la skandinaviaj landoj – en kiuj esence regas libera merkato sed estas per leĝoj ege limigita. Individuoj rajtas tre riĉiĝi, sed ju pli riĉaj ili estas des pli da imposto ili pagas kiu estas uzata por helpi senpovulojn kaj tiujn ekspluatatajn. Estis ankau tre sukcesa sistemo de memadministra socialismo en Jugoslavio, kiun la kapitalisma ideologio detruis. Estas nova evoluo de fillozofio en kiu oni komencas paroli pri universala deviga enspezo en kiu ĉiu civitano ricevas salajron sen esti postenigita. Kaj tio iĝas ĉiam pli verŝajna sistemo kiun relative baldaŭ komencos enkonduki pli evoluintaj ŝtatoj. En tiu sistemo oni vivos en libera merkato, sed ĝi estos limigita kaj malebligita krei senlimajn posed- kaj riĉdiferencojn.
Kial politikistoj kaj filozofoj tion ne vidas, mi vere ne komkprenas.
Jump to top
RSS feed- Latest comments - Subscribe to the feed of comments related to this post
- ipernity © 2007-2024
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter
Ekzemple en la sistemo de Bernard Friot, ne estas kolektivigo, la ekonomio restas merkatekonomio, kaj indivudua iniciato plu eblas, sed ankaŭ ne estas ebleco riĉiĝi sinfine per ekspluati aliajn, ĉar oni abolas la lukrodonan proprieton, kaj la tuto de la proifitoj iras en socialaj kotizoj .
Alia rimarko : la socialismaj reĝimoj, kiuj kreis totalismajn kaj cinike sintrudemajn sociojn , ne faris tion "pro ke ili estis socialismaj", fakte oni pli kaj pli konstatas, ke tiuj fiaĵoj estas tendencoj de ĈIU ŜTATO, kiam "estas nenio kiu bremsus ĝin" kiel diras Zygmunt Bauman en "Moderneco kaj holokaŭsto" (plia libro kiu meritus esti legita, kaj tradukita !), konsekvenco de tio kio li nomas "la spirito de la moderneco", tiu senmolrala, sensenta, Promethe-eca deziro modli kaj submeti la realojn al siaj eldiritaj dogmoj, deziroj, eĉ bondeziroj. Kaj oni konstatas, ke ankaŭ modernan kapitalisman socion estas nuntempe kreanta (ankaŭ en Ĉinio, kiu estas nun kapitalisma lando) totalisman, Owell-ecan mondon , kiu kun la modernaj teĥnikoj estos eĉ pli totalisma kaj danĝera kaj senespera, ol la 20-jarcentaj totalismoj ! iu (Sylvain Tismsit) jam trovis por ĝi nomon "Liberalfaŝismo"
Sign-in to write a comment.