(Dekstre : la belfrido de FURNES aŭ VEURNE en Belgio)


TRIA ĈAPITRO




Post kiam li deponis Tomon en la nutraĵvendejon, Silvano emante gapvagi, decidis promeni ĝis la ĉirkaŭaĵo de Furnes, ĉar li havis nenion ajn por fari dum tiu tuta posttagmezo.

Trairante la kampojn, li alvenis apud Furnes, malnova flandra urbo, kies dentvica belfrido tre alte en la helblua ĉielo levis la bulbon de sia ardeza tureto.

Silvano ne iris pli foren. Li enpaŝis etan butikon, meze de domareto, por aĉeti panon kaj ŝinkon. Kaj manĝante, laŭirante la kanalon de Furnes li revenis al Dunkirko; li iris laŭlonge de la malrapida kaj kvieta akvo, finmanĝante sian panon kun bona apetito. Kiam oni iras al Dunkirko, la vojo situas maldekstre je la kanalo. Sed tie Silvano ne ŝatis marŝi. Tro ofte la aŭtomobiloj trudas al la piedirantoj flankeniri. Malplaĉis al li tiu longa monotona rubando, senfine disvolvanta sian perspektivon el gudrita makadamo, kies bitumo haladzis. Li preferis sekvi la dekstran kanalflankon, kie, en la herbo, apenaŭ desegniĝis padeto kaprica kaj dolĉa al la piedoj. Tie li piediris, kvietega, spirante kun feliĉo la freŝan aeron, en la malstreĉa etoso de tiu senfara posttagmezo.

Tiam li malkovris la malnovan "kabareton"*.

Tiel ekzistas lokoj, kies aspekto – pro nekonata kaŭzo – vin ĉarmas, vin senreziste ravas, vin subite instigas rekoni kaj ami la belecon. Ĉu nekonsciaj memoraĵoj, obskure revokataj el la profundejoj de la memoro? Ĉu rememorigo pri malnovaj bildoj? Ĉu efektiviĝo de idealo malrapide formita en la profundo de la memo?

Silvano ne sciis, kie li jam vidis tiun lokon, kial li ĝin rekonis, ŝatis kaj plezure retrovis ties detalojn. Sed nediskuteble, ĉio el tio estis al li familiara. Certe iam li sonĝis pri tio. Estas en tia dekoro, ke okazas la fabeloj, kiujn oni antaŭlonge rakontis dum lia infanaĝo. Ĉio estis tiel, kiel devis esti.

Kaj, sen ia miro, Silvano forlasis sian vojon, malsupreniris la herban irejon, kiu kondukas al la gastejo. Li sidiĝis sur kamparstilan seĝon ĉe malnova tablo el kverko, kies ligno skrapita per vitropapero dise kaviĝis kaj ondoformiĝis. Atendante la gastejestron, li lasis sian rigardon vagi ĉirkaŭ si, sur tiujn aĵojn nekonatajn kaj tamen familiarajn. Ŝajnis al li, ke li subite eniris en la pejzaĝon de unu el tiuj anglaj gravuraĵoj, sur kiuj vidiĝas vojego, kie haltis fiakro kun du blankaj ĉevaloj ŝvitofumantaj; dika gajmiena ĉeval-kondukisto kiu trinkas glason da ĝino; kaj, sur la herbo, dancantaj je la sonoro de violonistaĉo el hazarda renkonto, du aŭ tri paroj da junaj landsinjoroj kaj beletaj sinjorinoj.
La fiakro ne ĉeestis. Nur ĝi, kun la roluloj, mankis en la dekoracio.

Dum kvin minutoj Silvano atendis. La gastejestro ankoraŭ ne alvenis. Sed Silvano ne alvokis, ĝuante tiun kvietecon.

La gastejo estis konstruita apud la kanalbordo, laŭlonge de larĝa pavimita vojo forlasita, kiel ia vojego, kiu abrupte haltas, krute super la akvo. Post plibona observo, Silvano komprenis, ke temas pri eksvojego, kiu iam pasis trans la kanalon per iu ponto nun detruita. Cetere, la novan ponton oni ekvidis je tri cent metroj de tie.

Grandaj arboj bordis tiun eksan vojon, enkadrigis la gastejon kaj tiun tutan loketon per aranĝo el densaj foliaroj. Tio aspektis kvazaŭ foliriĉa insuleto da verdaĵo meze de la monotona nudeco de la ĉirkaŭaĵo. Kaj, kutiminta je la sterileco de la sabla erikejo, je la arboj magraj kaj fuŝkreskaj, kiujn la marvento skuadis kaj turmentadis ĉirkaŭ lia loĝejo, Silvano nekonscie spertis la logon de tiu abunda vegetalaro, de tiu kvieta kaj nobla forto, kiu ŝajnas eliĝi el bela arbo.

Premita sub tiu vivopleneco, la gastejo aspektis tute malgranda. Malnova domo konstruita el sablobrikoj, nuntempe kun ŝtongriza patino, ĝi estis tre malalta, kvazaŭ enprofundigita en la grundo. Grandega tegmento el ruĝaj tegoloj pezis sur ĝi, deklivis sur la fenestroj; tie freŝaj kurtenetoj bluaj kaj blankaj aldonis ion pimpan kaj gajan - kiel la ĉarman kaj diskretan estetikan senton de avino. Sur la apogiloj de la fenestroj kuŝis ankaŭ kestoj verdaĉe farbitaj. Tie kreskis fuksioj kaj asparagusoj volviĝintaj ĉirkaŭ fajnaj subteniloj el blanka ligno. La malfermita pordo de la alloga malnova loĝejo ŝajnis instigo por eniri en la freŝecon de la duonombro, kiu plenigis la internon.

Herbo kreskis en la juntoj inter la pavimeroj de la eksa vojego. Tra la arbobranĉoj, la suno filtriĝis, sur la grundon projekciis rondojn el blonda lumo. Kaj tio estigis en la aero sennombrajn radiofaskojn, nubeton, ŝvebantan lumpulvoron, kiuj donis al tiu loko feinan etoson. Malsupre, piede de la taluso kruta, kiu ĉesigis la pavimitan vojon, la akvo murmuris per plaŭdoj kaj lantaj tremetoj tra la junkoj.

En la domo ekestis paŝbruo. Iu aperis sur la soljo. Antaŭ ol Silvano returne rigardis por peti trinkaĵon, li aŭdis etan surprizkrion. Tiam li vidis tre junan fraŭlinon, kiu mire lin rigardis.

* Kabareto = (fr : cabaret / estaminet) trinkejo en Flandrio.


---------------------------------------------------
DAŬRIGOTA------------------------------------------------------