De kelkaj jaroj, estas pli kaj pli malfacile vivi libere kaj pace en mia lando kiam oni havas malhelan haŭton : la polico tro ofte kontrolas la identigajn kartojn sen reala kialo...
La personoj sen legitimaĵo devas eliri el Francio, kelkfoje per aviadilo, por reiri al sia propra lando, eĉ kiam ili riskas morton tie...
Eĉ se ili loĝas en Francio de pluraj jaroj, havas laboron kaj pagas siajn impostojn, aŭ kiam iliaj infanoj iras al la lernejo aŭ studas en liceo, la leĝo povas esti aplikata senkompate...
Lastatempe, la polico elpelis Ciganojn kaj Romaojn el multaj provizoraj kampoj kaj tial tiuj personoj devis vagi sen celo - eĉ la virinoj kaj la tre junaj infanoj...
Ĉu tio estas humana?
Kompreneble, de longe ekzistas problemo pri la nomadaj popoloj - en Eŭropo kaj aliloke...
Kompreneble, en Francio oni ne povas akcepti ĉiujn mizerulojn el la tuta mondo...
Kompreneble...
Tamen, ĉu estas solvo forpeli tiujn homojn perforte?
... La Vatikano esprimis sian maltrankvilon antaŭ kelkaj tagoj...
... La Eŭropa Parlamento ĵus alprenis rezolucion por peti al nia lando haltigi tiajn agadojn.
Ĉu nia registaro freneziĝas?... La franca Ministro pri la enmigrado rifuzas tiun demandon!
Vere... mi hontas por mia kompatinda lando!
NIA DEVIZO :
??? LIBERECO EGALECO FRATECO ???
Guy Verhofstad kiu kun multe da bruo plendis kontraŭ Francio, mem forpelis jam ciganojn el Belgio. Samstile kiel nun Sarko.
Eble ni ĉiuj diru "mea kulpa".
MIKELO (Michel Derey… has replied to JakvoMi opinias, ke la solvon povus kaj devus trovi la Eŭropa Unio - ne nur unu ŝtato...
Sign-in to write a comment.