Gandhi-Tagore-1940 Oni festas "Gandhi-semajnon" en Universitato Azim Premji, en Bengaluro. La festo okazas de la 27a de septembro ĝis la 5a de oktobro 2018. Ĉiujare, je la 2a de oktobro, la lando festas la naskiĝdatrevenon de Mohandas Karamĉand Gandhi.

Hodiaŭ ni spektis en la Universitato la anglalingvan teatraĵon La profeto kaj la poeto. Aranĝis la 90-minutan teatraĵon la teatro-grupo Bangalore Little Theatre. Du aktoroj rolis kiel Gandhi kaj Rabindranath Tagore -- do, jen la profeto kaj la poeto de la titolo. Tria aktoro estis la rakontistino. La aktoroj dramece prezentis la leterojn kaj telegramojn kiujn Gandhi kaj Tagore interŝanĝis, kaj ankaŭ dramigis iliajn (malmultajn) renkontiĝojn.

Kiel oni scias, tiuj eminentuloj ne entute konsentis pri diversaj temoj. Ekzemple, ili havis malsamajn ideojn pri la Nekunlaborada Movado; pri la bruligado de fremdlanda ŝtofo; pri la rolo de ŝpinado en la Sendependiĝa Movado; kaj pri nacia lingvo por la lando. Pri tiu lasta, ekzemple, Gandhi estis konvinkita, ke nur la hindustana -- tiu miksaĵo de la hindia kaj la urdua, vaste uzata en norda Barato -- povus funkcii kiel la nacia liglingvo. Tagore preferis, ke oni prokrastu decidojn pri la afero ĝis oni havas pli larĝan interkonsenton en la lando.

Entute, estis sufiĉe interesa sperto 'aŭskulti' la 'konversacion' inter tiuj du dum periodo de pluraj jardekoj. Forta impreso kiu restas post la teatraĵo estas, ke kaj Gandhi kaj Tagore estis tute malfermaj al malsamaj opinioj, ambaŭ pretis dialogi, ili faris tion tute publike, kaj eĉ en la momentoj de la plej akra malkonsento, ili neniam perdis la reciprokan respekton kaj amon. Jen valoroj hodiaŭ urĝe bezonataj!