Ankit Chadha Mortis hieraŭ la juna rakontisto Ankit Chadha. Tiu 30-jarulo estis konata kiel unu el la modernaj revigligantoj de la urdua tradicio de rakontado "Daastaangoi" (pli en la angla). La rakontisto ("Daastaango") prenas tradician legendon, miton aŭ epopeon kaj prezentas ĝin taŭge al sia propra epoko, aktualigante ĝin diversmaniere, kaj stile kaj enhave. Ekzemple, en tiu ĉi 4-minuta rakontado hindustana, "Amrakonto de bovin-protektanto" (Love story of a Gaurakshak), Ankit prezentas belan, satiran, modernan rakonton pri raĝo kiu estis "la unua bovin-protektanto". Neniu nuntempa aŭskultanto en la hinda duonkontinento maltrafus la ŝarĝitajn aludojn al la aktuala politika situacio en Barato.

Multe pli arte malsimpla estas jena unuhora prezentaĵo, "Rakonto pri la Disduigo de la Hinda Duonkontinento" (Daastaan-e-taksiim-e-hind) de Ankit kaj Darain Shahidi, denove en tiu miksaĵo de la hindia kaj urdua kiun ni nomas la hindustana. Atendindas ilia fokuso -- jen kortuŝa, jen ironia; ĉiam viglalingva -- pri la tragika absurdaĵo de landlimo meze de ununura civilizacio de Pakistano kaj Barato.

Pacon, Rakontisto!