Merkredon, la 28an de junio, okazis amasprotestoj en multaj urboj en Barato. La protestoj temis pri atencoj ĉefe kontraŭ dalitoj kaj islamanoj, sed ankaŭ kontraŭ aliaj, ekzemple ateistoj. Tiuj ĉi atakoj rangas de minaco kaj batado ĝis mortigo kaj eĉ linĉado. Vidu mian eseeton "Ondo de netoleremo en Barato" (paĝoj 13-14 en la bulteno Ateismo, majo 2015).


Mi partoprenis la manifestacion en Bengaluro. Amiko (sperta ĵurnalisto) taksis, ke 300-400 homoj ĉeestis la amasproteston niaurbe. Multaj kunportis afiŝojn kun la angla slogano Not in My Name! (Ne mianome!).

Sed eble la plej amuza afiŝo anglalingva estis tiu en kiu la barata ĉefministro Narendra MODI brakumas la usonan prezidanton Donald TRUMP. La afiŝo tekstas: "Sekvu nian ĉefministron. Brakumu manĝanton de bovaĵo!" (Fonto: Facebook paĝo "Not in My Name")


En la manifestacio estis afiŝoj ankaŭ alilingvaj: en la bengala, hindustana, kannada kaj tamila. Kaj ankaŭ unu en Esperanto! Mi kunportis etan afiŝon kun la Esperantigo -- "Ne mianome!"


Pluraj amikoj demandis -- kelkaj nekompreneme; kelkaj ironie -- "Kial do Esperanto?" Jen tio kion mi diris en mia paĝo en Facebook:

Esperanto kiel ideo festas la diversecon: lingvan kaj kulturan, en kredoj kaj en vivstiloj -- sume, ĉio kio igas nin homoj. Ĝi kontraŭas ĉiujn minacojn al tiu ĉi diverseco. Sed ĝi ankaŭ rekonas la bezonon dialogi trans kulturoj, trans bariloj al la interkompreno. Ĝi vidas la bezonon krei solidarecojn inter grupoj kiuj estis kaj estas ekskluzivitaj kaj dominitaj.

Estis ĝuste por reafirmi tiujn ĉi valorojn, ke mi aniĝis en la protesto kun Esperanta afiŝo. Estis por altiri atenton al la Esperanto-movado kiel unu el la multegaj grupoj kiuj baraktas kontraŭ ĉiaj nejustecoj. Mi volis deklari al miaj amikoj, ke multaj, multaj Esperantistoj tra la mondo resonos kun la bataloj kiujn oni faras ĉi tie en Bengaluro kaj aliloke en la lando.