Traduko de la manuskripto de radiosendaĵo: http://www.swr.de/swr2/programm/sendungen/wissen/-/id=660374/nid=660374/did=5283504/a5su5z/index.html

SWR2 AULA de la 04.10.2009
Estonteco nun! Kiel ni vivas, lernas, laboras (5)
De la ŝtatano al la civitana ŝtato - La socio de la estonteco
De Reinhard K. Sprenger
SÜDWESTRUNDFUNK [Sud-okcidenta Radio, Germanio]
SWR2 AULA - Manuskriptservo

___________________________________________________________________

Anonco:
Hodiaŭ temas en ĉi tiu serio pri la rilato de la ŝtato al la ŝtatano, pri la demando, kian ŝtaton ni ja havas: Civitanan ŝtaton, kiu donas al siaj civitanoj kiel eble plej grandan liberecon, aŭ aŭtoritatan patro-ŝtaton, kiu volas ĉion stiri kaj kontroli, ankaŭ la privatan vivon de siaj anoj?

Por Reinhard K. Sprenger la afero estas senduba: La entrepren-konsilisto kaj libro-aŭtoro diras: Ni toleras tro da ŝtato, ni mutaciis al pasivaj subuloj kiuj obeeme pagas multon da impostoj kaj ĉiam direktatas desupre. Kaj ĉar tio -- laŭ Sprenger -- estas malbonega evoluo, li samtempe pledas por estontecan civitanan ŝtaton, kiu siajn civitanojn ne malfidas, sed je ili fidas.

Sprenger skizas tiun estontecan ŝtaton en la SWR2 Aula-serio „Zukunft jetzt!“ [„Estonteco nun!“], kiu haveblas kiel libro en nia SWR-retbutiko aŭ rekte ĉe la eldonejo Steiner-Verlag, Ŝtutgarto.

Reinhard K. Sprenger:

En vintro 2007 la ministroj pri sanitaraj aferoj de la EU kunvenis en la baden-virtemberga Badenweiler [Badenvejler] por okupiĝi pri la manĝo. Ne pri la manĝo de la ministra rondo, sed pri la manĝo de ĉiu EU-civitano. Oni devas ties dikkorpecon ataki en la vera senco de la vorto. En la decidita trijar-plano ni legas: „La celo estas, ke ĝis la jaro 2010 la nombro de homoj en la EU, kiu ĉiutage praktikadas sporton po duona horo, kreskas je dek procentoj. Krome ni atingu, ke 20 procentoj de la homoj manĝu kvinfoje ĉiutage fruktojn kaj legomojn. Plie, 30 procentoj de komunumaj institucioj kiel infanĝardenoj, lernejoj, kantinoj kaj loĝhejmoj por pliaĝuloj ofertu sanajn manĝojn.“

Kio supraĵe aspektas afabla kaj zorgema, vidigas el sub la eksteraĵo hombildon, per kiu la rilato inter civitano kaj ŝtato klariĝas. La centra demando estas: Kiel rigardas la ŝtato al la civitano?

Por ilustrado mi ofertas kelkajn alternativojn: Ĉu la civitano kapablas iri sian propran vojon -- aŭ ĉu la ŝtato kredas ke ĝi devas preskribi al li tiun vojon? Ĉu oni fidu la civitanon, ke li povas vivi pli-malpli memdecide -- aŭ ĉu oni ĉi-rilate lin malfidu? Ĉu oni devas adapti la socialajn sistemojn al la vivkonceptoj de la civitanoj -- aŭ ĉu, inverse, oni devas adapti la vivkonceptojn de la civitanoj al la sistemoj? Ĉu la civitano havas la naturan inklinon zorgi ĉefe pri si, sia familio, siaj proksimuloj -- aŭ ĉu li precipe zorgu pri aliaj ekster tiu cirklo? Ĉu li havas proprajn interesojn, kiujn li laŭokaze kunordigu kun aliaj -- aŭ ĉu li estas sur la mondo por plenumi sociajn interesojn? Ĉu li estas plenkreskulo, kiun oni ja kredu kapabla je plenkreskeco -- aŭ ĉu li estas infano, kiun oni devas eduki?

Eĉ se oni opinias tiujn polarigojn troigitaj, ili ja faras gravan diferencon. La unua prenas la civitanon, kiel li estas; la alia prenas la civitanon, kiel li devus esti.

Aplikate al la komence menciita ministra rondo: Oni povas bonvenigi sporton kaj sanajn manĝojn, sed ĉu tio estas afero de la ŝtato? Ĉu oni ne povas simple cedi la zorgon pri pezo kaj saneco al la koncernatoj?

Sur la pordego de la germana parlamentejo skribitas: „Dem deutschen Volke“ [„Por la germana popolo“]. Jes, la ŝtato ekzistis iam por la civitano. Ĝi estis ŝtato, kiu protektis la vivon de la civitanoj, garantiis la eksteran kaj internan sekurecon. Jura ŝtato, kiu estis kiel eble plej neŭtrala kontraŭ la individuaj vivkonceptoj de siaj civitanoj.

Tio ŝanĝiĝis. Hodiaŭ, tiel ŝajnas, ekzistas la civitano por la ŝtato. La ŝtato -- kaj kiam mi diras ŝtato, mi volas esprimi precipe la politikon, sed ankaŭ la administran burokratecon -- tiu ĉi ŝtato sendependiĝis, ĝi pariĝis kun potenc- kaj dominad-avido, ĝi volas preskribi al la civitanoj certan vivkondukadon. Kaj ĝi volas laŭeble plej malhelpi senperajn formojn de civitana engaĝiĝo.

Eble ĉi tiu estas la plej delikata punkto en la rilato inter civitano kaj ŝtato: la profunda malfido de la politiko kontraŭ la civitano. La fakta ekzisto de kelkaj teroristaj agoj konfirmas la ŝtaton en sia malfido kontraŭ ĉiuj civitanoj. Ili servas al ĝi kiel preteksto malampleksigi la neobservatan movospacon de la civitanoj, kaŝaŭskulti telefonaĵojn, prigardi publikajn lokojn per video, kontroli bankkontan montransdonadon, malrapide kaj apenaŭ rimarkeble fari la civitanon „vitra“. La fakta ekzisto de kelkaj ekonomi-krimuloj konfirmas la ŝtaton en sia malfido kontraŭ ĉiuj. Kio servas al ĝi kiel preteksto trakti pli kaj pli severe la ekonomion per reglamentoj kaj preskriboj. La fakta ekzisto de kelkaj kiuj ne povas travivi sen socialsubvencioj konfirmas la ŝtaton en sia malfido kontraŭ ĉiuj. En aliaj landoj -- ekz. Usono -- oni agnoskas: Kelkaj ne povas majstri siajn vivojn mem. En Germanio oni kredas: Ĉiuj ne povas. Gravas jen: La ŝtato fidas nek la civitanon nek siajn proprajn varojn kaj servojn. Ĝi fidas eĉ ne la „oferton“, kiun ĝi donas al la homoj, alie ĝi permesus al ili elekti. Anstataŭe ĝi devigas ilin aĉeti ĝin.

Antaŭ la fono de la NS-tempo oni filtris la aliron de la „popolo“ al la politiko en plej ekstrema maniero. Tra kunpremitaj okuloj oni rigardas al ĉiu eĉ plej delikata formo de „senpera“ demokratio. La senpereco, tiu estas la nekalkulebla, la profunde erara. Ne eĉ pri la senpera elekto de la politike malforta figuro de la federacia prezidanto oni kredas kapabla la ŝajnan „suverenon“. Antaŭ plebisciton oni starigis grandegajn obstaklojn -- kaj kiam oni proponas plebiscitojn, tiam nur pri aferoj, por kiuj la politiko ne ricevas parlamentan plimulton.

Germanio estas tial unu el la malmultaj okcidentaj demokratioj, en kiu nenia ŝtatpotenco decidatas sole de la popolo. La registaro elektatas de la parlamento, la konstitucia kortumo samtiel, kaj kiu sidas en la Bundestag [parlamento], tion decidas pliparte la partioj per siaj listoj: Nur duono da parlamentaranoj elektatas senpere de la civitanoj.

La EU plifortigas tiun malfidon kontraŭ la civitano precipe post la malsukcesaj konstitucio-balotoj en Francio kaj Nederlando. Depost tiam ŝajnas Bruselo havi jam nur unu celon: la malebligon de la senpera demokratio. Ĉie oni toleras tion ĉagrene, nur en Germanio oni vendas ĝin kiel virto. Obeemege kapjesas la plej multaj, kiam la politikistoj klarigas al ili, kial ili ne estas konsultataj kaj kial tio estas bona.

En la timon pri la civitano miksas sin malestimo. La ŝtato nun jam apenaŭ respektas la volon de la civitano, sed ĝi mem volas ion. Ĝi vokas al la civitano: „Mi scias, kio estas bona por vi!“ Ĝi havas koncepton pri bona vivo kaj volas efektivigi tion. La homo povas kaj devas esti ŝanĝata, plibonigata, plivalorigata. Lian volon oni anstataŭu per la normo. Li ne fumu, ne drinku, ne estu dika, ne rezignu konsumon, ne veturu aŭton kiu aĝas pli ol naŭ jaroj, ne estu seninfana, ne iru al rokkoncerto sed al opero (pro tio oni subvencias la operon, sed ne la rokkoncerton), li eĉ ne rajtas morti kiel li volas. ... Ĉi tiu listo daŭrigeblas preskaŭ senfine.

Ĉi tiun konduton de la ŝtato oni povas nomi „milda teroro“. La civitano evidente ne kapablas disvolvi propran koncepton de bona vivo kaj realigi ĝin kune kun aliaj. Kiu opinias ĉe tio la vorton „milda teroro“ tro bruska, tiu povas anstataŭi ĝin per lingvaj moligaĵoj. Tiam ĝi nomiĝas „mensa orientado“, kiun la politiko donu al la civitano, aŭ „subtenaj“ rimedoj, sen kiuj li evidente ne povas travivi. Tie la ŝparemon de la Germanoj oni devas „rompi“, la aĉetemon „stimuli“. Ŝatatas la „aktivigo“ aŭ la „formado“, kompreneble „social-akordige“. Aŭ la „reformo“, kiu ja -- kiel la vorto jam diras -- volas „formi“. En ĉi tiuj pli-malpli afable aspektaj ĉirkaŭskribaĵoj montriĝas, ke la ŝtato komprenas sian faradon en kreskanta grado kiel edukadan taskon.

Do ĉi tiu socia koncepto bazas ne sur homoj, kiel ili estas, sed kiel ili devus esti -- tiu estas eco sama kaj de kristanaj kaj de socialistaj movadoj.

Sed nur la moderna tempo havas la stiradon aŭ „reguligadon“ de la vivo sur la agendo. La ŝtatkoncepto ekde la 19a jarcento disvolvis teĥnikojn de stirado kaj plivastigis la amplekson de regado sur la sferon de individua vivkondukado. La ŝtato nuntempe malpli kaj malpli distingas inter publika sfero kaj privataj aferoj. Ĝi volas krei mondon, kiu konvenas al la idealoj de la ŝtatestroj, ne al la idealoj de la civitanoj. Tial ĝi devas forpreni de la civitanoj kiel eble plej multajn decidojn kaj ilin sur ĉiuj vojoj stiri kaj gvidi. La ekkonturiĝanta ŝtato en Germanio vivas tial tre konsiderinde de la forpreno de civitana suvereneco, ĝi estas ŝtato de la popol-pedagogia katedro.

Michel Foucault kreis por tio la vorton „guvern-mentaleco“: maniero, kiel homoj regas super homoj, la ŝtato super la civitanoj, kaj kiel oni sintenigas la civitanojn regi sin mem. Laŭ li ĝi signifas strategiojn, taktikojn kaj ruzojn, kiujn ŝtataj instancoj utiligas por direkti la individuojn laŭ antaŭe difinita normo. Kial? Por tiamaniere sekurigi la komunan bonfarton kaj forteni malbonon, tiel ĉi estas la respondo.

Tiu estas la invadopordo por ĉiaspeca ŝtata influado -- en la ŝajna zorgo pri aliaj: la malfortuloj, nepretuloj, malsaĝuloj. La ŝtato kontrolas, ĉu ni sendas niajn gefilojn al la lernejo, decidas la instruplanon kaj la lernigilojn. Ĝi preskribas la kondiĉojn sub kiuj edzecoj estiĝu, kondutu kaj eksiĝu. Ĝi volas malhelpi diskriminacion kaj senhezite forigas la privatkontrakto-juron kaj la proprieto-juron. Kaj ĉar la ŝtato kredas ke ni ĉiuj estas krimuloj kaj ke sia intereso je impost-enspezoj starus super la protekto de la privatsfero, ĝi postulas en la impost-deklaro por ĉiu bagatelaĵo kvitancon kaj arogas al si la rajton spionadi en la privataferoj de la civitanoj.

Kio percepteblas, estas la pliiĝanta senrespekteco kontraŭ la privatsfero de la civitano. Sub la preteksto de impost-honesteco mutacias ĉi tiu ŝtato al spionado-ŝtato, kaj sub la preteksto de la komuna bonfarto al kuratoreco-ŝtato. En tiu diagnozo fariĝas klara la rilato de la ŝtato al la civitano: Multaj malfacil-edukebluloj kaj duonkrimuloj estas ĉi tie! Tiel rigardas la ŝtato al la civitano.

Ĉu malantaŭ ŝtata interveno vere kaŝas sin la intereso pri la tielnomita komuna bonfarto, tion oni rajtas prave pridubi. Ofte ĝi estas bele maskita potenc-kalkulado, sed ĉiam la intenco aĉeti voĉdonantojn. Multfoje tial la politiko okupiĝas aŭtisme pri si mem. Ĉiam pli klare fariĝas, ke politiko kaj ŝtato estas precipe „meminteresiĝaj“ organizaĵoj. Komun-utile estas, kiel jam Ludwig von Mises mokis en 1938, kio tenas la registaron je potenco.

Kiam la ŝtato lasas fali la por jurŝtato nepre necesan neŭtralecon kontraŭ la valoroj de la civitanoj -- tiam, jes tiam ĝi demandas kiom ĝi devas forpreni de la civitano por efektivigi sian instruplanon. La plej ŝatata rimedo de la ŝtato estas tial la imposto. Temas pri libereco kaj proprieto.

La ŝtato, kiu volas efektivigi normigajn postulojn ĉe la civitano, persekutas baze du strategiojn: Devigo kaj delogo. Ambaŭ strategiojn mi volas iomete ekspliki.

Decida estas unue la demando, ĉu la rajton je la enspezo kaj posedaĵo de la civitano havas ĉefe li mem aŭ ĉefe la ŝtato. En la ŝtatkvoto esprimiĝas, kiom de la malneta enlanda produkto la ŝtato kontrolas, pretendas por siaj celoj kaj centre disdonas. Se la ŝtato -- kiel en Germanio -- ordonas ŝtatkvoton de 50 procentoj, tiam ĝi diras: „Je duono mi devas forpreni de vi la decidon, kiel vi volas uzi vian enspezon.“ Tio estas konsekvenca: Ĉar oni premisas ke la civitano ne scias, kio estas bona por si, tial oni ankaŭ ne lasas al li la elekton decidi por aŭ kontraŭ certaj servoj, kiujn la ŝtato disponigas. Oni devigas lin aĉeti ilin. Ĝuste per impostoj. Kaj de la absoluta alteco de tiuj devigaj kontribuaĵoj oni povas legi, je kiom de la civitano forprenatas memresponsa vivkondukado -- kaj samgrade la civitana digno. Oni devas tion klarigi al si: En Germanio laboras la civitano pli ol duonan jaron por la financado de institucioj, kiujn li ne rajtas elekti aŭ forelekti, kaj el kiuj onte ekspekteblas apenaŭ adekvata rekompenco. Ĉu oni rakontintus al Ludwig Erhard antaŭ ne eĉ 50 jaroj pri ŝtato, kiu administras tiel grandan parton de la civitana enspezo, li ne hezitintus diri: Tiu ŝtato estas totalisma.

La kontrasto kun Svisio faras la rilaton de la ŝtato al la civitano aspekti eĉ pli klara. Dum la svisa civitano ĉagrene fordonas malgrandan parton de sia mono, la germana ŝtato en sia grandanimeco lasas eĉ pli malgrandan parton restanta al la civitano. Kaj do temas ĉe la multe skoldata svisa banksekreto tute ne precipe pri la propra financa avantaĝo, sed temas pri alia rilato inter civitano kaj ŝtato. La banksekreto korpigas ŝtatkoncepton: La civitano estas ne subulo, sed suvereno; la ŝtato estas ne superulo. Svisio estas tial civitana ŝtato. En Germanio oni estas ŝtatano.

En civitana ŝtato kiel Svisio estas kontrolo bona, sed fido pli bona -- tio sekvigas klare pli altan impost-honestecon. La protekto de la privatsfero valoras pli alta ol la intereso de la ŝtato je fiska plen-deĉerpado. La germana ekonomi-etikisto Peter Koslowski diris pri tio: „La impost-rajto de la ŝtato staras, kontraŭ amplekse disvastigita opinio, ne super la rajto je privateco.“ Sed se la germana politiko sukcesas kredigi la civitanon, ke riĉaj impost-evitantoj sub la protekto de la banksekreto responsas pri tio, ke en Germanio la impostoj estas altaj, tiam la germanaj civitanoj ne vidas, ke ili tranĉas en sian propran viandon: Se ne plu ekzistas imposta konkurenco, la germana politiko povas streĉi la imposto-ŝraŭbon kiom ĝi volas -- ekzistas nenia eskapo.

Plua diferenco de la ŝtatkoncepto rigarde al la civitano estas tiu inter „doni“ kaj „ne preni“. Kio faras lingve preskaŭ nenian diferencon kaj en la financa konsekvenco por la civitano ankaŭ povas rezulti la saman, tio estas decida rigarde al la amplekso de libereco. Altimposta lando kiel Germanio forprenas de la civitano multon da mono kaj parte redonas ĝin al li -- en la formo de socialaj servoj. Kompreneble post redukto je la kostoj, kiujn la administrado kaŭzas mem. Malaltimpostaj landoj kiel Svisio ekz. forprenas de la civitano malpli da mono -- kaj lasas al li la elekton fari per sia mono kion li volas. Li ne devigatas aĉeti tiun aŭ ĉi tiun socialan servon. Li estas libera -- kaj tio signifas ankaŭ liberecon de rezigno. Sed se li ne volas rezigni, li devas tie multon aktive pagi, kion en Germanio oni kolektive deĉerpas. Oni povas kalkuli per tri fingroj, en kiu kazo la ŝtata rekompenco estas pli alta.

Sed eĉ alta ŝtatkvoto lasas la kuratorec-avidan ŝtaton ne halti. Ĝi diras: „Ankaŭ pri la resto de via enspezo vi ne decidu libere. Ĉar al vi mankas la prava pensmaniero, mi donas al vi bonajn kialojn por konduti tiel, kiel mi opinias prave.“ La civitano bezonas kromlecionojn! Al la devigo venas tiam la delogo. Do la ŝtato ekprenas la impostpolitikon kaj stiras kiom multe eblas. Ĉie ĝi serĉas por „alĝustigaj ŝraŭboj“, per kiuj ĝi povas agordi la nature kaprican konduton de la civitanoj. Ĝi premias tion kaj punas alian, ĝi favoras tiun konduton kaj malfaciligas alian. Ĝi ĉenas geedzojn al unu la alia per la financa avantaĝo, sed punas la nestampitan kunloĝadon. Ĝi rekompencas la infan-havadon, punas la seninfanecon -- eĉ se tiu ne volitas. Ĝi submetas certajn profitojn sub konfiskecan impost-ŝarĝon, sed lasas aliajn netonditaj. Al aŭtoveturistoj ĝi donacas monon, kiam ili veturas dizelon aŭ forĵetas siajn malnovajn aŭtojn, al la agrikulturistoj monon, kiam ili rezignas la lakto-faradon, al riĉuloj monon, kiam ili investas en azian ŝipkonstruadon. Aŭ en aviadiloj. Elsuĉi monon de fumantoj oportunas specife, ĉar oni de tiel marĝena homgrupo apenaŭ devas timi barikad-batalojn. Ankaŭ la malpura ekologia konscienco de la aŭtoveturistoj ekspluateblas per alta impostado de la benzino.

La impost-juro kiel morala institucio: La kosto-profito-kalkulado de la civitano ŝanĝatas per la stirada interveno tiel, ke la „alidirektita“ agado estas denove profitiga. Ĉar tiu, kiu direktas sian konduton laŭ ŝtataj interesoj, havas impost-avantaĝojn. Kiu tion ne faras, malavantaĝojn. Gravas jen: Absoluta impost-alteco kaj stirad-intereso kunlaboras en subtila maniero. Ju pli alta la impost-kvoto, des pli granda ankaŭ la probableco, ke la civitano serĉanta por amortizaj eblecoj sekvas la politikan direktadon. Sed kiu ne sin direktas laŭ ŝtataj interesoj, tiu agas tiel samtempe kontraŭ la proprajn interesojn. Li kvazaŭ kuras kontraŭ impostan „ĉikanon“. Kaj ju pli alta la impost-kvoto, des pli granda ankaŭ la deziro eviti la imposto-premon. Tiel sukcesis la germana imposto-fifarado krimuligi takse 99 procentojn el ĉiuj Germanoj. Tio estas la ŝtate aligita detruo de la honesteco.

Tiu ĉi meĥanismo -- la subfosado de la civitana racieco per financaj delogoj -- estas la ĉefa pensad- kaj stirad-modelo de nia socio. Tiu ĉi estas ankaŭ precize la formulo, per kiu la ŝtato uzurpis la ĉiopotencon pri ĉiuj vivorilatoj. La celo: Misfamigo de la individueco, devigo de la pensmaniero, „egalpaŝe, marŝ'!“

Nun pensas kelkaj, ke la ŝtato ja nur volas bonon. Tio povas esti. Sed kio estas bona, tion la homo ne rajtas decidi mem. Ĉu ja ĉiuj politikistoj estas imunaj kontraŭ la kaptiloj en kiuj la homoj supoze troviĝas? Ĉu ili ja ne faras per siaj subvencioj kaj forĵetpremioj ĉiaspecaj la saman, kion ili skurĝis sub la kapvorto „perversaj gratifikoj por bankistoj“? Ĉu ne ĉiu homo scias mem plej bone, kio por si bonas kaj malbonas, kion li volas kaj ne volas? Mi sentas naŭzon pro la pretendo de honorindeco kaj altruismo, per kiu la ŝtato volas preni mian vivon el mia mano.

En la jaro 1836 notis Sören Kierkegaard en sian taglibron, li tiam ĵus aĝis 23 jarojn: „Oni timas ĉi-momente nenion pli ol la totala bankroto, kiun ŝajne alfrontas la tuta Eŭropo, kaj forgesas ĉe tio la multe pli danĝeran intelektan nesolventecon, kiu staras antaŭ la pordo.“

Estas plej urĝa tempo ke la socio malfermas la okulojn, kiu pro fiero pri sia demokratio estas blinda pri la pluefikado de la totalismo. Ĉar la ŝajna racieco diktas, ke la socio ŝuldas al la indviduo prizorgon en mizero. Sed tiam ŝuldas ankaŭ la individuo al la socio la klopodadon forteni tiun ŝuldon. Tiam oni rajtas senfeligi la homon, ĝis li fariĝas feliĉa. Ĉu ni volas tion?

Kaj kio farendas por restarigi la civitanan dignon?

Unue ni bezonas urĝe diskutadon pri kio estas afero de la ŝtato kaj kio ne. Kiu estas do la proprietulo de laboro? La ŝtato? Aŭ la homo mem? Kiu havas la rajton je la profito de laboro? La biblio parolis pri la „dekonaĵo“ -- do pri imposta proporcia tarifo de 10 procentoj. Se ĝi estus 20 procentoj, ekstremakaze eĉ 30 procentoj -- tio ne tiel gravas. Sed ĉu tiuj ne estus celmarkoj, kiudirekten modernaj, individuigitaj socioj povus moviĝi? Se homoj volas vivi propran vivon, tiam signifas tio ankaŭ: disponi mem pri sia mono, pri la profito de sia penado -- kaj ne cedi la disponadon al aliaj. Malaltaj impostoj ĉiukaze signalus la pretecon de la ŝtato doni pli da libera spaco al la civitana privat-iniciativo kaj retiri sin sur malmultajn funkciojn.

Due oni devas forigi ĉiujn stirad-normojn el la leĝaro, precipe el la impost-leĝaro. Ni devas rememori la egaltraktado-principon. Kiu kondutas propravole racie kaj per tio memresponse, tiu ja pro tio ne tuj agu kontraŭ la propraj interesoj. Li kondutu kiel li volas -- ene de la leĝoj kompreneble, sed sen haviĝi impostajn malavantaĝojn. Tio signifas radikalan alikonstruon de la enspezo-impost-sistemo; signifas preni serioza la ordonon de la bazleĝo pri egaleco; anstataŭi la progresivan impost-tarifon per unuopa impost-procentaĵo. Sed per proporcia imposto, por ke neniu povas kalkuli sin malriĉa. Neniaj privilegioj, neniaj esceptoj, neniaj impost-kaŝtruoj. Tiam la sistemo estas simpla. Kaj simpla estas justa.

Trie mi este civitano ne volas permesi al la ŝtato preskribi al mi, kio estas la bono kaj kiel oni ĝin subtenu. Mi volas fari bonon mem -- kaj ankaŭ decidi la bonon mem. Mi pledas tial por subjektivigo de la impostoj -- cedi ilin al la disdonado-decido de la civitano. Almenaŭ parte. Estu la pinta impost-procentaĵo iom ajn -- sed la duonon de la impostpagaĵoj disdonu la civitano mem. Ne funkcias se ni da tio, kion ni gajnis, nur senkonscie iom fordonas kaj verŝas en grandan truon. Devas esti direkto. Oni devas doni ĝin por iu celo, io konkreta -- ĉi tiu lernejo, ne iu ajn; ĉi tiu ponto, ne ie ajn.

Subjektivigo de la impostoj, al tio apartenas laste ankaŭ: revivigi la senton, ke ĝi estas „nia“ ŝtato kaj ke la ŝtato bezonas monon se ĝi volas plenumi siajn taskojn -- kiel ajn grandaj, aŭ pli bone: malgrandaj estas tiuj taskoj. Ni devas ion „doni“ al la ŝtato, kaj tion ni devas fari persone. Oni devas en la konscio de la civitanoj denove ligi la ŝtatan mon-elspezadon kun la ŝtata monkolektado. Tial devas la civitano ankaŭ doni la monon al la ŝtato „fizike“. Do: nenia aŭtomata debeto de la impostoj de la salajrokonto.

Kvare: Jes, ekzistas kuracilo: la potenco de la civitano. Li povas per sia baloto malebligi, ke politikistoj regas, kiuj al si mem arogas pli grandan saĝecon ol la civitano posedas. Li povas -- sed li ne faras. Kial ne? Tion oni povas priskribi per „racia ignoremo“. Kie regas la sento, ke la unuopulo ne povas efiki multe, ke vidalvide la grandegecon de la ŝtat-aparato oni kondamnitas al senefikeco, tie li akceptas la aŭtokratan reĝimon, ĉirkaŭiras ĝin aŭ ekspluatas ĝin kie ajn eblas. Kaj li scias kompreneble, ke la najbaro faras tion ankaŭ. Koste de ĉiuj aliaj.

Do kiu volas reaktivigi la civitanan dignon, tiu devas pledi por malgrandaj unuoj. Ni devas revivigi la malgrandecon, la lokecon, la najbarecon. La civitanoj en siaj lokoj scias plej bone, kiom por ili valoras la loka medio-protektado. Ili scias mem plej bone, kio subtenindas kaj kio malhelpindas. Ili povas organizi sin mem kaj disponas je propraj problemsolvado-fortoj. Konkrete tio signifas: Reŝanĝi kiel eble plej multajn naciajn decidojn al lokaj decidoj. Oni ne devas ĉiujn formigo-decidojn trakti sur nacia nivelo; lokajn aferojn oni povas solvi loke. Por la EU tio signifas: Retransdono de grandparto de siaj kompetentoj al la membroŝtatoj. Kaj por la membroŝtatoj tio signifas: Retransdono de siaj kompetentoj al la komunumoj.

Se ĝi jam ne estas la familio, tiam la komunumo, la malgranda, maksimume mezgranda urbo -- tiuj estas la fortofontoj de riĉa, bona kaj libera socio. La proksimo estas la antropologie bonpruvita -- la malforeco, la najbareco. En nia proksima ĉirkaŭo estas facile por ni fari ion por aliaj -- kaj senti nin bonaj ĉe tio. Vivi la amon al la proksimulo -- la amo al la malproksimulo postulas tro multe de ni. En nia proksima ĉirkaŭo ni povas sperti problemojn, kiuj defias nin kune, ankaŭ kiel kune solvendajn. En nia proksima ĉirkaŭo kunfalas egoismo kaj helpo, ĉar la reciproka dependeco restadas videbla. Ĉiu en la komunumo estas kamarado de ebla kunlaborado. La abstrakta konfrontado de memintereso kaj komuna bono malpravas, jam ĉiam malpravis -- sed en la proksima ĉirkaŭo, en la komunumo, tio por ĉiu homo spertebliĝas.

Kvine apartenas al tio la paŝpostpaŝa reenkondukado de plebiscitaj elementoj en nian konstitucion. Se ni vere volas, ke la civitano spertas sin mem kiel plenaĝa, tiam li devas sperti ke li havas influon, ke li povas kunefiki, ke li reaktivigas sian memefikecon. Ke la sento de memefikeco povas esti revekata, tion montras al ni ĉiutage pedagogoj kaj ankaŭ multaj direktistoj en la ekonomio, kies intenco estas direktado al memdirektado -- kaj ne la ekspluatado de lernita senhelpeco por senti sin neanstataŭebla. Ni bezonas denove la liberecon de kondraŭado. Nia obeemo devas finiĝi. Batalu ni por la kundecidado. Ni ne plu permesu ke ni timigatas per demagogado. Kaj se la civitanaro de mia urbo, komunumo aŭ najbarejo opinius por pli altajn impostojn, tiam mi akceptus tion -- kaj ne nur dento-grincante.

Nu, kiel estas la ŝancoj por tia renoviĝo de la civitana digno? Malbonaj. Sed ĝuste en la nuna ekonomia krizo ŝajnas kiel se la civitanoj fariĝintus moderneco-tedaj kaj rezigno-avidaj, plenaj de sopiro por simplaj bildoj, infana ŝirmiteco-sento kaj karismaj gvidantoj. Multaj sopiras denove fariĝi ŝafaro kun bona paŝtisto. La antagonismo inter civitano kaj ŝtato estu ja for. „Patro Ŝtato“ ĝin denove riparu.

Sed la nuna ekonomia krizo ne estiĝis pro merkato-malfunkcio, sed pro kunplektado de politika potenco kun ekonomia kalkulado. La usona ŝtato volis aĉeti voĉdonojn kaj masive intervenis per ĉipa mono en la loĝejo-merkaton. La usona politiko kredis tiamaniere povi aĉeti voĉdonojn -- ankaŭ tio estas karakteriza maniero rigardi al la civitano. Ke oni nun faras el la brulofarinto la fajrobrigadon, tio estas tiel tragike komika, ke oni staras antaŭ ĝi perpleksa.

Prenu ni denove la komencan demandon. Kiel rigardas tiu ĉi ŝtato al la civitano? John Stuart Mill skribis iam: „Ŝtato, kiu el siaj homoj faras nanojn, eĉ se estus por bona celo, unu tagon ekkonos, ke per malgrandaj homoj ne atingeblas grandaj aĵoj.“ Jes, tiel verŝajne estas. Sed por mi ne temas pri aŭ la unu aŭ la alia, sed pri tromulto aŭ tromalmulto. La ŝtato devas protekti la privatecon, ne trui ĝin.

Mi estas tiu, kiu volas nenion alian, ol ke ne iaj uzurpaj politikistoj staras antaŭ mia suno. Ĉar insistado altrudi al mi este civitano celojn kaj kondutmanierojn, kiujn la ŝtataj instancoj opinias pli bonaj -- tio estas kaj restas uzurpado. Necesas pro tio nova pripensado, kiu la rilaton inter privateco kaj publikeco reekvilibrigas. Kiu al la privatulo-mi redonas la suverenecon super la ŝtatano-mi. Do se jam mondo-plibonigo, tiam unu kiu sin orientas je jena maksimo: Lasu min trankvila!


* Pri la aŭtoro:
D-ro Reinhard K. Sprenger, nask. 1953, studis filozofion, psikologion, entrepren-ekonomikon kaj historion de la sporto. Li estis asistanto ĉe la ministro pri kulturaj aferoj de la lando Nordrejn-Vestfalio, estro de la sekcio „Personara evoluigo kaj trejnado“ en granda entrepreno; hodiaŭ li rigardatas kiel la plej multe legata manaĝado-aŭtoro, kiu en siaj furorlibroj traktas temojn kiel motivado, memkonfido aŭ estrado per konfido.

Interreto:
http://www.sprenger.com