Estas un' birdo, tiun kronis maristoj kiel reĝo
Ĝi ĉirkaŭflugas la teron de l' sudpoluso al nordo, nenia celo tro for
La albatroso konas nenian limon
Ĝi glisas kun digno, tramigras la ĉielon kvazaŭ ĝi estus dio
Ĝi sekvas iliajn ŝipojn sur la maro tra rifoj, ebriiga ĝia flugo
Ĝi serĉas ilian vojon tra la maro
Kaj kiam batas tempestoj kun brutala forto
Sur la oceanoj tiel senfine vastaj
Tiam flugas ĝi fajre kaj altiĝas ege al l' libereco de la maroj
Sed kiam ĝi kaptitas
En brakdikaj maŝoj perfide, inside
Tiam rompas flugiloj, malĝojas la maro, kiun mankas la reĝo
Esti kaptita egalas por ĝi morta
La sklavoj de l' tero, humiligite, turmentite, partoprenas ĝian sorton
Kiam ĝi kuŝis katenite
Elsangade ĉe l' bordo, rompite sia flugo
La albatroso estis ilia simbolo
Tiam la vasteco ĝin vokas, la senfina potenco
Tiam ĝi furiozas liberen kun senbrida forto
Ĝi svingas siajn flugilojn, krevigas serurojn kaj riglilojn de la katenoj

Kaj kiam muroj altiĝas
Kaj kiam preniloj ĝin kaptas el nuboj kiel plumbo
Kaj kiam fulmoj ĝin batas
Ĝi luktas flugile la ĝenaĵon foren
Ĝi trovas la vojon ankaŭ en l' uragano
Kaj kiam batas tempestoj kun brutala forto
Sur la oceanoj tiel senfine vastaj
Tiam flugas ĝi fajre kaj altiĝas ege al l' libereco de la maroj.