"Raporto pri forpaso de prezidento Václav Havel tuŝis ankaŭ membrojn de Ĉeĥa Esperanto-Asocio, same kiel esperantistojn eksterlande, kiuj perceptas lin kiel grandan elstarulon (personecon), kiu konstruis pontojn inter nacioj kaj individuoj kaj serĉis vojojn al rebonigo de la homaj aferoj." Tiel sonas oficiala kondolenco forsendita nome de Ĉeĥa Esperanto-Asocio.

Pensoj kaj emocioj malantaŭ ĝi (ankaŭ miaflanke) ne facile esprimeblas pervorte.
Václav  Havel - Aŭdienco
Ĉi-loke ni precipe akcentu, ke kvankam Václav Havel ne estis esperantisto aŭ aktiva subtenanto de Esperanto, li fariĝis oficiala aŭspicianto de Universala Kongreso de Esperanto en Prago (1996) kaj konsentis sen pago de aŭtorrajtoj eldoni kaj surscenigi tiuokaze lian dramon "Aŭdienco". Malpli konatas, ke dum la Ekonomia Forumo en septembro 2007 en Krynica (Pollando) li vizitis la standon de Eŭropa Esperanto-Unio kaj interesiĝis tie pri Esperanto.
Jen kiel pruvo suba fotaĵo de Václav Havel kun esperantistoj.

TIu ĉi rememoro ne celas nekritikeme aprezi ĉion, kion Václav Havel faris dum sia vivo. Ekz. pluraj politikaj decidoj dum lia prezidentado, i.a. rilate subtenon de militaj aktivecoj de Usono, povas esti por iuj diskutindaj kaj malfacile akcepteblaj, sed li certe multe meritis pri paca ŝanĝo de la reĝimo kaj ankaŭ pri neperforta divido de tiama Ĉeĥoslovakio. Sed lia aparta grandeco estas precipe en lia agado antaŭprezidenta dum la antaŭa reĝimo. Li kuraĝis publike esprimiĝi, konsekvence batali kaj sekve multon el sia vivo oferi por komunaj aferoj, kiuj dum tiu tempo ŝajnis esti longdaŭre tute SENESPERAJ - dum plejparto de la aliaj prefere grumblis nur kaŝe kaj tie, kie tio ne danĝeris. Eble en tiu senco de la vorto Václav Havel estis pli granda ESPERANT(IST)O ol ni, kiuj parolas la lingvon tiunoman.
Li estis portanto de espero, kiu por li ne egalis al nura pasiva atendado de la bona fino, sed al kuraĝo al ago kongrua kun lia morala konvinko. Eble ankaŭ en tio kuŝas lia mesaĝo por nia movado. Lia konata devizo - ESPERO ESTAS STATO DE LA SPIRITO, KIU DONAS SENCON AL NIA VIVO - eble plej trafe esprimas ĉion ĉi.

Eĉ se nuna ĝenerala politika kaj ekonomia situacio en multo malbonas kaj diferencas de la originaj esperoj post 1989, ni ne forgesu, ke ankaŭ Václav Havel grave rolis en tio, ke homoj en totalismaj landoj akiru BAZAJN HOMAJN LIBERECOJN - pri preso kaj publika esprimo de niaj opinio kaj kredo, pri libera aliro al informoj, pri grupiĝado, pri vojaĝado ktp. Tio ĉio nun ŝajnas al ni memkomprenebla kaj ne aprezinda - eble ni, kiuj vivis en landoj kiel li, tro rapide forgesis, en kia civitana nedigneco ni tiam vivis kaj kio esencan ni tiam malhavis interŝanĝe kontraŭ t.n. sociala certeco - kaj kiom multe tio i.a. ĝenis kaj kontraŭis realigon de la interna ideo de Esperanto.

Se eble ne tiom pro aliaj aferoj, certe almenaŭ por tio ĉi li meritas dignan aprezon kaj rememoron ankaŭ kadre de Esperanta medio. Tiu kutime difinas sin kiel politike neŭtrala (kvankam ja eĉ tiu sinteno pridiskutindas) - sed Václav Havel gravas ĉi-kuntekste precipe ne kiel prezidento de iu ŝtato, sed unuavice kiel kuraĝa humanisma pensulo kaj aganto kaj saĝa, kaj tamen modesta homo de grandaj moralaj valoroj, kiuj povas daŭre esti inspiro kaj instigo por vivo de ni aliaj.

Kun tristo kaj danko enkore

Pavla Dvořáková