de fr en


« Esti aŭ ne-esti - tio estas la demando »


Pri la verŝajna estonteco de la homaro


Sekrete ekzistis en la GDR la diraĵo:
"Hieraŭ ni staris antaŭ abismo
hodiaŭ ni estas unu paŝo plu "




Somertage ni promenas en malgranda grupo.
Bona etoso - kaj - subite -
ekaperas tio monstro
kun larĝaj brakoj kaj fingroj.
Malforta brumo estas en aero
kaŭzita de la pulvorigilo.

Fulme al mi konsciiĝas
" Tiel simpla kaj senrespondeca
estas la laboro kun
likva sterko - herbicidoj kaj pesticidoj.

Kaj mi rememoras:
Kamparanoj devus sekuriĝi
per gasmasko ĉar ili povus malsaniĝi.

! Kaj tie kreskas niaj fruktoj !

Denove klarigas al mi:

Precise - efektive - profitavide
sed precipe ĉiam
pli kaj pli kreskado

Kaj tiel

danĝere stulte kaj talpokule

Ni laboras
en multkompleksa maniero

al nia pereo

Unuafoje - verŝajne -
sentas la homaro sian respondecon
por la tuta planedo.
________________________

Makabra sed ĝusta:
Diras planedo kunsenteme al la malsana tero:
" Homo sapiens ?
Ne gravas - tio pasos. "