En la suda parto de Hungario, en la universitato de Szeged [seged] en septembro 2010 ekos faka formado de organizantoj de Esperanto-eventoj. La lingva preparo de la studontoj komenciĝis jam nun, fine de februaro.

En la studprogramo de la Andragogia Instituto de la Universitato de Szeged montriĝis eblo je universitatnivela trejnado de Esperanto-kulturmanaĝeroj.

La nova studformo estas unujara, oficiala universitata kursaro. En la tria studjaro de la Andragogia Fako unu grupo de la studentoj (ĉ. 15-20 personoj) havos eblon specialiĝi pri organizado de Esperanto-eventoj. La celoj de la nova fako estas: instrui al la studentoj la internacian lingvon je almenaŭ B2-nivelo kaj partoprenigi ilin en kiel eble plej multe da Esperanto-aranĝoj, por ke laŭ propraj spertoj kaj la lernitaj fakaj konoj ili povu prepariĝi je altnivela kaj profesia organizado de aranĝoj kaj programoj de la Esperanto-movado.
Por la lingva preparo ni petis helpon de Katalin Kováts, redaktoro de www.edukado.net je kies konsilo la lingvan preparlaboron de la studentoj ni komencis jam je duonjaro antaŭ ol la studoj oficiale ekos. Kadre de tio 12 studentinoj partoprenis 3-tagan intensan semajnfinan kurson (24 x 45 minutoj) sub la gvido de Petra Smidéliusz. La studentoj ĝuis kaj pozitive akceptis la baze rekmetodan instruadon de movade aktiva, kun la studentoj pli-malpli samaĝa junulino (tamen jam diplomita lingvoinstruisto). Petra, uzante ĉefe la materialojn de edukado.net kaj la libreton Poŝamiko, krome erojn de la lernfilmo Pasporto al la tuta mondo aŭtente gvidis la lecionojn. Ŝi instruis la bazajn gramatikajn kaj leksikajn elementojn de la lingvo, enkondukis la studentojn en la movadhistorion de la Internacia lingvo kaj gustumigis al ili ĉefe la junularajn aranĝojn. La partoprenintoj estis preparitaj memstare plulerni, uzante www.lernu.net kaj aliajn retajn eblojn, vortarojn komunikkanalojn.

Ekde septembro de 2010 la grupo havos Esperanto-lingvokurson sub la gvido de Ildikó Ladányi. Kun la organizanto de la projekto, Edit Újvári, la grupo lernos ankaŭ pri movadhistorio kaj partoprenos kurson pri faka komunikado per Esperanto, gvidotan de Petra Smidéliusz. La grupanoj studos hungare ankaŭ fakajn studobjektojn kadre de la kursporgramo de event-organizado.

Ni esperas ke la ĵus trejnitoj rapide trovas sian vojon al la junulara Esperanto-movado kaj baldaŭ organizos programojn ankaŭ en sia universitata urbo Szeged, plue en la estonteco eklaboros kiel utilaj kaj laborigataj fakuloj dum multaj movadaj aranĝoj kaj en diversaj Esperanto-centroj.
docentino de la Universitato de Szeged (Andragoga Instituto)
organizanto kaj gvidanto de la nova Esperanto-studformo en Szeged

Vidu la fotojn en la albumo "Szeged"