Raporto kaj analizo pri eksperimenta instruado de Esperanto en Eŭropo.
En la jaroj 1971-1974 ILEI organizis Pedagogian-Didaktikan eksperimenton (1-a regiono) kun 2 klasoj el Bulgario, 9 el Hungario, 5 el Italio, 6 el Jugoslavio kun lanĉo de paralelaj ne-esperanto-klasoj por pruvi ke la lernado de E-o havas pli altan lernefikon ol la aliaj instruataj lingvoj.
Meze de la sepdekaj jaroj, tuj post la finiĝo de la supre menciita eksperimento novaj politikaj leĝoj pri instruado en pluraj landoj ebligis serioze konsideri la enkondukon de la internacia lingvo. Por pruvi ties pozitivajn trajtojn ILEI lanĉis, la instancoj en pluraj landoj aprobis, la okazigon de la eksperimento " Esperanto en la Elementa Lernejo" (1a regiono), kiu daŭris inter la jaroj 1975-1977.
Legu pli pri la libro en la Katalogo de edukado.net.


Ĉi tiu libro dokumentas tiun mez-eŭropan internacian eksperimenton, kiu komenciĝis en septembro 1975. Ĝin partoprenis lernejoj St. Gerard (Belgio), Hannebont kaj Le Mans (Francio), Soest, Waalwyk kaj Wormer (Nederlando), Ateno (Greklando nur dum unu jaro), Peine, Balge kaj Dollbergen (Germanio) kun entue 327 lernantoj.

La celoj estis:
1) demonstri la lernefikecon kaj ekonomion de E-o
2) studi la influon de E-o al pli bona lernado de la gepatra lingvo
3) esplori la akceladon de legkapabla kaj ortografia evoluadoj ĉe ĉiuj infanoj, sed precipe ĉe tiuj, kiuj havas malfacilaĵojn en tiuj kampoj
4) formado de lingva komprenemo kun la celo plifaciligi la lernadon de aliaj fremdaj lingvoj
5) kontribuo al eŭropa edukado de la infanoj kaj al humaneca internacionalismo.

Pliajn detalojn pri la organzio, disvolviĝo, analizo kaj konkludoj vi povas legi en la libro.
Ĝin ni konsilas al ĉiuj kiuj planas eksperimentojn, partoprens en internaciaj kunlaboroj, volas pruvi la propedeŭtikan valoron de E-o, ŝatus koni la jam faritajn provojn kaj atingitajn rezultojn.

En la projekto oni uzis la lernolibron de KORTE: Sub la verda standardo.

Jen klasletero el Balge - Germanio

Klasletero el Peine - Germanio





















Noto: Dankon al s-ino Mensen el Nederlando por la disponigo de la foto kaj aliaj materialoj.

ALVOKO!

Kiu vivas ankoraŭ el la supre listigitaj kolegoj? Bonvolu helpi kontaktiĝi kun ili kaj akrii pli da informoj pri al eksperimento. Ĉu iu el la partoprenintaj infanoj fariĝis esperantisto, retroveblas en la movado?

La supre citita libro de kolego Sonnabend rakontas multajn detalojn pri la eksperimento, inklude planojn, statistikojn, analizojn ktp. Vere valoras legi ĝin. La demando estas kiujn profiton kaj sperton ni povas ĉerpi el tiu ĉi eksperimento, kiu antaŭ pli ol 30 jaroj (sen interreto!!!) efektivigis grandskalan eŭropan kunlaboradon inter diverslandaj lernejoj.