I.

La artikolo pri paf-i en la Vortaro Oficiala estas relative ampleksa, ĉar ĝi estas uzata en multaj kaŝitaj lokoj, vd. malsupre. Jen nur la enskriboj el la Universala Vortaro (UV 1893) kaj la Ekzercaro (FE 2a eld. 1898), represitaj en la Fundamento en 1905:

paf’ - tirer, faire feu | shoot | schiessen {legu: schießen} | стрѣлять {de 1918: стрелять} | strzelać [UV]. —
pafi - tirer, faire feu | shoot | schiessen {legu: schießen} | стрѣлять {de 1918: стрелять} | strzelać [FE 38].

Kiel vi vidas, ambaŭ trovlokoj estas identaj. UV kaj FE origine estis du partoj de unu lernolibroj, ambaŭ senditaj al la cara cenzuristo en Aprilo aŭ Majo 1893. Dum UV restis laŭ tiu stato (kun du esceptoj, nome ĉefe la fama vipur-o, viper-o), FE estis reviziita en la 2a eld. de 1898, tiel ke ili ne plu harmonias pri iuj detaloj. Sed ĉe paf-i do ambaŭloke restis la stato de 1893.


Fakte ĝi estas eĉ la stato de la kvin lingvoversioj de l' Unua Libro (UL 1887), kie ni trovas la identajn tradukojn. Nur en la angla pra-UL legeblas to shoot (aldona to, do verbo), kio tamen nenion ŝanĝas. La vorto ne aperas en la mallongaj pecoj, kiujn ni havas pri la pra-Esperanto de 1871 kaj 1881.

Laŭ la Etimologia Leksikono de Bastien (1907) ĝi venas de la germana sonimito paff! kaj la franca kaj itala paf! samsencaj. La moderna EVE de Vilborg (1989-2001) ripetas tion por la germana kaj franca. Laŭ la referenc-lingvoj penseble estus ekz. *ŝot-i laŭ la angla, kp. la eksterfundamentan, modernan vorton por "piedpafi" pilkon en futbalo, aŭ *ŝus-i de germana schießen de Schuss (pafo). Penseble estus ankaŭ formo surbaze de la slavaj lingvoj, ekz. *strelat-i au simile, dum al la latinida *tir-i jam estis atribuita alia signifo. Tamen Z decidis por paf-i. Ankaŭ en postaj reform-propronoj (1894 kaj dum la Ido-krizo 1906-1908) tiel restis. Eĉ Ido mem transprenis kaj gardas la esperantismon pafar.

II.

Kurioza la afero ankaŭ estas, ĉar en nuntempa germana oni ŝajne preferas la sonimiton peng! por la sono de l' pafo, similan al - kaj probable transprenitan de - la angla bang! (vd. ekz. tiun vortaran diskuton). Do eĉ onomatopeoj povas arkaiĝi!

La malnova paff! ankoraŭ ekzistas, sed ĝi estas ... pli mallaŭta, pli malforta. Kontrolu en la komiksoj de viaj infanoj pri la aventuroj de bovgardistoj kaj ruĝhaŭtuloj! Plej ofte paff! nuntempe estas uzata en la verbo paff/en, "senĉese fumi" aŭ "fumeti cigaredojn sen profunda inhalado". Ankaŭ tiu deveno kutime ne plu estas senpere komprenata. La origino estis la nun relative malofta fumado de pipoj. Dum inhala "suĉado" ĉe la pipo ekestas por germanaj oreloj la kraka sono paff! -- Triste ni devas konstati plorindan degeneron de fiera pistola al mizera pipa sono.

En malnovaj germanaj difin-vortaroj oni ankoraŭ trovas la plifortigan duobligon piff, paff!. Tiam en la nur laŭaserte "bona olda erao" la kugloj venis de dekstre kaj maldekstre, aŭ en analogio la vangofrapoj, laŭ la situacio.

Se la pafiloj estas pli grandaj, do pafilegoj aŭ kanonoj, la germanoj aŭdas bumm!, same kiel la esperantistoj de post la Dua Libro (DL 1888) aŭdas bum!.

III.

Derivi aŭ krei vortojn el sonimitoj principe ne estas io eksterordinara. Jam la antikvaj romianoj nomis la birdon strigo ulula, pro ĝia voko. Ĉar strigo estas noktaktiva, homoj kutime unue ĝin aŭdas en senluma arbaro kaj nur poste, se entute, ĝin vidas. En tiu specifa okazo estas do la sono, kiu estas la plej frapa specifaĵo de la besto. Eĉ estas iom konsekvence selekti ĝuste ĝin por nomi la birdon. Kiel ajn, pro la multaj romiaj promenantoj en noktaj boskoj, Esperanto nun havas la verbon ululi, t.e. strigobleki, el latina ululare.

Simile estas pri multaj aliaj bestblekoj. Pensu ekz. pri boj-i el franca aboyer, itala abbaiare, ambaŭ el latina baubari, kies sonimita elemento bau ankaŭ donis la germanan hundblekon wau (prononco waŭ), kutime duobligite, wau, wau. En la lingvaĵo de germanaj infanetoj hundo estas ne Hund, sed Wauwau. Ŝajne la romianoj do promenis kun siaj hundoj tra la noktaj arbaroj (?). Eble ankaŭ ne, ĉar simile ja estas ĉe aliaj popoloj, komparu la ĉinan hundorason ĉaŭĉaŭo.

Kio do estas sufiĉe kutima ĉe bestblekoj, tamen ĉe iloj en Esperanto estas malofta. Spontanee eĉ ne venas en mian kapon unu sola alia ilo, kies Esperanta nomo baziĝas sur ĝia sono, bruo aŭ "bleko". Eble tamen la vorto por la aziaj motorrikiŝoj "tuktuk" intertempe estas uzata aŭ uzebla ankaŭ en Esperanto kiel vorto fremda: tuktuko.

En la infana kaj familiara germana oni trovas kelkajn tiajn vortojn por iloj surbaze de iliaj sonoj, ekz: Ticktack (pron.: tiktak) por horloĝo, Brummbrumm por aŭto aŭ motorciklo k.t.p.


Kio ja tuj venas en mian kapon, estas la vortaro de nia malnova konato Joachim Heinrich Campe (1746-1818). Estas tiu plej fervora "bonlingvisto" de la germana, kiu inventis sennombrajn "pure germanajn tradukojn" por vortoj fremdaj laŭ la tipo universitato → altlernejo. Unu el siaj fifamaj, mortnaskitaj proponoj estis
  • Pistole → Meuchelpuffer (pistolo → murd-pafilo).
La -puff- en Meuchel/puff/er estas variaĵo de la sonimito paff. Kaj tia paf-il-o laŭ la kreo-metodo ja estas tre proksima al tiu de Zamenhof:
  • Puff / Paff → Puff/er -- paf → paf/il/o → paf/i.

IV.

Resume: Mi tezo estas, ke Z imitis la kreo-modelon de Campe (aŭ rekte aŭ tra iu vortaro de Schmidt); paf- estas retroderivado de pafil-; pafil- estas kalkeo de [Meuchel]puffer.

Jen do mia pafo - sed ĉu trafo? -- Decidu vi!

------


La artikolo pri paf' el la Vortaro Oficiala (BK II).

paf’ - tirer, faire feu | shoot | schiessen {legu: schießen} | стрѣлять {de 1918: стрелять} | strzelać. — pafi - tirer, faire feu | shoot | schiessen {legu: schießen} | стрѣлять {de 1918: стрелять} | strzelać [FE 38]. — paf’ - tirer (coup de feu) | [angla mankas] | schiessen {legu: schießen} | стрѣлять {de 1918: стрелять} | strzelać [UV il’]. — pafi - tirer (coup de feu) | [angla mankas] | schiessen {legu: schießen} | стрѣлять {de 1918: стрелять} | strzelać [FE 16 il’]. —[UL].
paf’ - coup de fusil [UV ad’, aliaj lingvoj mankas]. — pafo - coup de fusil [FE 13 ad]. — En la daŭro de kelke da minutoj mi aŭdis du pafojn [FE 40.1].
paf’ad’ - fusillade [UV ad’, aliaj lingvoj mankas]. ― pafado - fusillade [FE 13 ad]. — La pafado daŭris tre longe [FE 40.2]. — [DL 1888]: La hieraŭa duhora pafado ne estis por mi tiel terura, kiel la du pafoj, kiujn mi aŭdis hodiaŭ [DL 9.2].
paf’il’ - fusil | gun | Flinte | ружье | strzelać. — paf’il’ - fusil | [angla mankas] | Flinte | ружье | fuzya [UV il’]. — pafilo - fusil | [angla mankas] | Flinte | ружье | fuzya [FE 16 il’].
paf’il’eg’ - canon | cannon | Kanone | пушка | armata. — Antaŭ nia militistaro staris granda serio da pafilegoj [FE 38.11]. — Kp. kanon’ [OA 1].