Jen la versio kun orkestro kaj klapanta piano-kovrilo. Tie ĉi li kantas sian "Kun mia virino en la parko de nia parlamento" en Esperanto. La tango dum pluraj jaroj estis malpermesita en Finnlando, ĉar ĝi laŭaserte insultas la parlamenton kaj instigas al misuzo de alkoholo. Per ĝi Numminen probable estas la plej konata nuntempa kantisto, kiu uzas Esperanton.

Mia preferata tamen estas "Yes Sir, ich kann Boogie" - nekredeble!

Jen la retejo de Numminen. Bedaŭrinde mankas aktualaj indikoj pri koncertoj. Venonta prezento en Klabunt, Frankfurt am Main, lunde, la 23-a de aprilo je la 21:00.