Jam en la Dua Libro de 1888 Zamenhof tradukis fabelon, nome "La Ombro" de Anderssen (§ 17). Eĉ jam en pra-Esperanto li uzis tiun rakonton. Ankaŭ por la 1-a eldono de la Ekzercaro de 1894 li elektis fabelon, nome nian "Feinon", kiu en 1905 fariĝis Fundamenta. Ankaŭ ĝi estas traduko, la originalo estas la franca Les Fées de Charles Perrault (1628-1703), unue publikigita en ties Contes de mère l’Oye de 1697 [1].

Ĝi baziĝas sur simil-tema itala fabelo de Ĝiambattista Basile (1575-1632), publikigita postmorte en napola dialekto en Lo cunto de li cunti (La fabelo de la fabeloj, 1634-1636, de 1674 nomita Il Pentamerone). Basile estas rigardata kiel la unua grava fabelo-rakontisto de Eŭropo, kiu influis krom Perrault i.a. la fratojn Grimm.

Perrault prenis la temon kaj adaptis ĝin al la gusto de la kulturitaj francaj legantoj de sia epoko. Konforme al la tekst-tipo "fabelo" li uzis tre facilan, iom intence malmodernan lingvaĵon. Tio, la mallongo de la teksto kaj la fakto, ke oni povas ĝin facile dividi en eĉ sep partetoj, faris ĝin taŭga kiel instrua ero por la Ekzercaro. Tamen restas la demando, kial Zamenhof elektis fabelon ĝuste de Perrault kaj ne de - ekzemple - Anderssen, Grimm aŭ iuj ali-landaj konataj fabelo-kolektantoj? - Ni ne scias [2].

Jen sekvas la Esperanto-traduko de Zamenhof el la Fundamento, en kiu intermetite estas la originalo de Charles Perrault en modernigita franca laŭ Wikisource [3]. Kiel vi vidas, la traduko estas tre proksima de la originalo. Kelkajn malsamaĵojn mi substrekis (à une grande demi lieue ⇒ laŭvorte: bona duona mejlo ktp.). Fine de la fabelo Perrault aldonis du "moralojn" (konkludojn, instruojn). Ilin Zamenhof ellasis kaj ne tradukis. Vi trovos ilin ĉe la fino de la kompara teksto.

------

[1] Jen ankoraŭ germana traduko, se vi volas kompari.

[2] Dek jaroj poste, en la jaro 1904, aperis traduko de ok aliaj fabeloj de Perrault en la serio "Kolekto Esperanta Aprobita de D-ro Zamenhof" ĉe Hachette en Parizo. Verkis ĝin iu "sinjorino Sarpy", pri kiu ni nur scias, ke ŝi estis profesorino (do instruistino) aprobita de la Franca Societo por la Propagando de Esperanto. Pro korekto de la traduko de Sarpy, Zamenhof do havis denove kontakton kun la fabeloj de Perrault.

[3] Samloke vi trovas ankoraŭ francan eldonon de 1843 kaj la originalon de 1697 en malnova franca ortografio.

------

La feino / Les Fées

Unu vidvino havis du filinojn [FE 11.1]. La pli maljuna estis tiel simila al la patrino per sia karaktero kaj vizaĝo, ke ĉiu, kiu ŝin vidis, povis pensi, ke li vidas la patrinon; ili ambaŭ estis tiel malagrablaj kaj tiel fieraj, ke oni ne povis vivi kun ili [FE 11.2]. La pli juna filino, kiu estis la plena portreto de sia patro laŭ sia boneco kaj honesteco, estis krom tio unu el la plej belaj knabinoj, kiujn oni povis trovi [FE 11.3].

Il était une fois une veuve qui avait deŭx filles ; l'aînée lui ressemblait si fort et d'humeur et de visage, que qui la voyait voyait la mère. Elles étaient toutes deŭx si désagréables et si orgueilleuses qu'on ne pouvait vivre avec elles. La cadette, qui était le vrai portrait de son Père pour la douceur et pour l'honnêteté, était avec cela une des plus belles filles qu'on eût su voir.

Ĉar ĉiu amas ordinare personon, kiu estas simila al li, tial tiu ĉi patrino varmege amis sian pli maljunan filinon, kaj en tiu sama tempo ŝi havis teruran malamon kontraŭ la pli juna [FE 13.1]. Ŝi devigis ŝin manĝi en la kuirejo kaj laboradi senĉese [FE 13.2]. Inter aliaj aferoj tiu ĉi malfeliĉa infano devis du fojojn en ĉiu tago iri ĉerpi akvon en tre malproksima loko kaj alporti domen plenan grandan kruĉon [FE 13.3].

Comme on aime naturellement son semblable, cette mère était folle de sa fille aînée, et en même temps avait une aversion effroyable pour la cadette. Elle la faisait manger à la cuisine et travailler sans cesse. Il fallait entre autres choses que cette pauvre enfant allât deŭx fois le jour puiser de l'eau à une grande demi lieue du logis, et qu'elle en rapportât plein une grande cruche.

En unu tago, kiam ŝi estis apud tiu fonto, venis al ŝi malriĉa virino, kiu petis ŝin, ke ŝi donu al ŝi trinki [FE 15.1]. “Tre volonte, mia bona,”; diris la bela knabino [FE 15.2]. Kaj ŝi tuj lavis sian kruĉon kaj ĉerpis akvon en la plej pura loko de la fonto kaj alportis al la virino, ĉiam subtenante la kruĉon, por ke la virino povu trinki pli oportune [FE 15.3]. Kiam la bona virino trankviligis sian soifon, ŝi diris al la knabino [FE 15.4]: “Vi estas tiel bela, tiel bona kaj tiel honesta, ke mi devas fari al vi donacon” [FE 15.5] (ĉar tio ĉi estis feino, kiu prenis sur sin la formon de malriĉa vilaĝa virino, por vidi, kiel granda estos la ĝentileco de tiu ĉi juna knabino) [FE 15.6]. “Mi faras al vi donacon,” daŭrigis la feino, “ke ĉe ĉiu vorto, kiun vi diros, el via buŝo eliros aŭ floro aŭ multekosta ŝtono.” [FE 15.7].

Un jour qu'elle était à cette fontaine, il vint à elle une pauvre femme qui la pria de lui donner à boire. - Oui-dà, ma bonne mère, dit cette belle fille ; et rinçant aussitôt sa cruche, elle puisa de l'eau au plus bel endroit de la fontaine, et la lui présenta, soutenant toujours la cruche afin qu'elle bût plus aisément. La bonne femme, ayant bu, lui dit : - Vous êtes si belle, si bonne, et si honnête, que je ne puis m'empêcher de vous faire un don (car c'était une Fée qui avait pris la forme d'une pauvre femme de village, pour voir jusqu'où irait l'honnêteté de cette jeune fille). Je vous donne pour don, poursuivit la Fée, qu'à chaque parole que vous direz, il vous sortira de la bouche ou une Fleur, ou une Pierre précieuse.

Kiam tiu ĉi bela knabino venis domen, ŝia patrino insultis ŝin, kial ŝi revenis tiel malfrue de la fonto [FE 17.1]. “Pardonu al mi, patrino,” diris la malfeliĉa knabino, “ke mi restis tiel longe” [FE 17.2]. Kaj kiam ŝi parolis tiujn ĉi vortojn, elsaltis el ŝia buŝo tri rozoj, tri perloj kaj tri grandaj diamantoj [FE 17.3]. „Kion mi vidas!“ diris ŝia patrino kun grandega miro [FE 17.4]. „Ŝajnas al mi, ke el ŝia buŝo elsaltas perloj kaj diamantoj! [FE 17.5] De kio tio ĉi venas, mia filino?” [FE 17.6] (Tio ĉi estis la unua fojo, ke ŝi nomis ŝin sia filino) [FE 17.7]. La malfeliĉa infano rakontis al ŝi naive ĉion, kio okazis al ŝi, kaj, dum ŝi parolis, elfalis el ŝia buŝo multego da diamantoj [FE 17.8]. „Se estas tiel,“ diris la patrino, „mi devas tien sendi mian filinon [FE 17.9]. Marinjo, rigardu, kio eliras el la buŝo de via fratino, kiam ŝi parolas; ĉu ne estus al vi agrable havi tian saman kapablon? [FE 17.10] Vi devas nur iri al la fonto ĉerpi akvon; kaj kiam malriĉa virino petos de vi trinki, vi donos ĝin al ŝi ĝentile.” [FE 17.11].

Lorsque cette belle fille arriva au logis, sa mère la gronda de revenir si tard de la fontaine.

- Je vous demande pardon, ma mère, dit cette pauvre fille, d'avoir tardé si longtemps ; et en disant ces mots, il lui sortit de la bouche deŭx Roses, deŭx Perles, et deŭx gros Diamants. - Que vois-je ? dit sa mère tout étonnée ; je crois qu'il lui sort de la bouche des Perles et des Diamants ; d'où vient cela, ma fille ? (Ce fut là la première fois qu'elle l'appela sa fille.) La pauvre enfant lui raconta naïvement tout ce qui lui était arrivé, non sans jeter une infinité de Diamants. - Vraiment, dit la mère, il faut que j'y envoie ma fille ; tenez, Fanchon, voyez ce qui sort de la bouche de votre sœur quand elle parle ; ne seriez-vous pas bien aise d'avoir le même don ? Vous n'avez qu'à aller puiser de l'eau à la fontaine, et quand une pauvre femme vous demandera à boire, lui en donner bien honnêtement.

“Estus tre bele,” respondis la filino malĝentile, “ke mi iru al la fonto!” [FE 19.1] ― “Mi volas ke vi tien iru,” diris la patrino, “kaj iru tuj!” [FE 19.2] La filino iris, sed ĉiam murmurante [FE 19.3]. Ŝi prenis la plej belan arĝentan vazon, kiu estis en la loĝejo [FE 19.4]. Apenaŭ ŝi venis al la fonto, ŝi vidis unu sinjorinon, tre riĉe vestitan, kiu eliris el la arbaro kaj petis de ŝi trinki (tio ĉi estis tiu sama feino, kiu prenis sur sin la formon kaj la vestojn de princino, por vidi, kiel granda estos la malboneco de tiu ĉi knabino) [FE 19.5]. “Ĉu mi venis tien ĉi,” diris al ŝi la malĝentila kaj fiera knabino, “por doni al vi trinki? [FE 19.6] Certe, mi alportis arĝentan vazon speciale por tio, por doni trinki al tiu ĉi sinjorino! [FE 19.7] Mia opinio estas: prenu mem akvon, se vi volas trinki.” [FE 19.8] ― “Vi tute ne estas ĝentila,” diris la feino sen kolero [FE 19.9]. „Bone, ĉar vi estas tiel servema, mi faras al vi donacon, ke ĉe ĉiu vorto, kiun vi parolos, eliros el via buŝo aŭ serpento aŭ rano.“ [FE 19.10]

Il me ferait beau voir, répondit la brutale, aller à la fontaine. Je veŭx que vous y alliez, reprit la mère, et tout à l'heure. Elle y alla, mais toujours en grondant. Elle prit le plus beau Flacon d'argent qui fût dans le logis. Elle ne fut pas plus tôt arrivée à la fontaine qu'elle vit sortir du bois une Dame magnifiquement vêtue qui vint lui demander à boire : c'était la même Fée qui avait apparu à sa sœur mais qui avait pris l'air et les habits d'une Princesse, pour voir jusqu'où irait la malhonnêteté de cette fille. - Est-ce que je suis ici venue, lui dit cette brutale orgueilleuse, pour vous donner à boire, justement j'ai apporté un Flacon d'argent tout exprès pour donner à boire à Madame ! J'en suis d'avis, buvez à même si vous voulez. - Vous n'êtes guère honnête, reprit la Fée, sans se mettre en colère ; hé bien ! puisque vous êtes si peu obligeante, je vous donne pour don qu'à chaque parole que vous direz, il vous sortira de la bouche ou un serpent ou un crapaud.

Apenaŭ ŝia patrino ŝin rimarkis, ŝi kriis al ŝi: “Nu, mia filino?” [FE 21.1] ― “Jes, patrino”, respondis al ŝi la malĝentilulino, elĵetante unu serpenton kaj unu ranon [FE 21.2]. ― “Ho, ĉielo!” ekkriis la patrino, “kion mi vidas? [FE 21.3] Ŝia fratino en ĉio estas kulpa; mi pagos al ŝi por tio ĉi!” [FE 21.4] Kaj ŝi tuj kuris bati ŝin [FE 21.5]. La malfeliĉa infano forkuris kaj kaŝis sin en la plej proksima arbaro [FE 21.6]. La filo de la reĝo, kiu revenis de ĉaso, ŝin renkontis; kaj, vidante, ke ŝi estas tiel bela, li demandis ŝin, kion ŝi faras tie ĉi tute sola kaj pro kio ŝi ploras [FE 21.7]. ― „Ho ve, sinjoro, mia patrino forpelis min el la domo“ [FE 21.8].

D'abord que sa mère l'aperçut, elle lui cria : - Hé bien, ma fille ! - Hé bien, ma mère ! lui répondit la brutale, en jetant deŭx vipères, et deŭx crapauds. - ô Ciel ! s'écria la mère, que vois-je là ? C'est sa sœur qui en est cause, elle me le payera ; et aussitôt elle courut pour la battre. La pauvre enfant s'enfuit, et alla se sauver dans la Forêt prochaine. Le fils du Roi qui revenait de la chasse la rencontra et la voyant si belle, lui demanda ce qu'elle faisait là toute seule et ce qu'elle avait à pleurer. Hélas ! Monsieur c'est ma mère qui m'a chassée du logis.

La reĝido, kiu vidis, ke el ŝia buŝo eliris kelke da perloj kaj kelke da diamantoj, petis ŝin, ke ŝi diru al li, de kie tio ĉi venas [FE 23.1]. Ŝi rakontis al li sian tutan aventuron [FE 23.2]. La reĝido konsideris, ke tia kapablo havas pli grandan indon, ol ĉio, kion oni povus doni dote al alia fraŭlino, forkondukis ŝin al la palaco de sia patro, la reĝo, kie li edziĝis je ŝi [FE 23.3]. Sed pri ŝia fratino ni povas diri, ke ŝi fariĝis tiel malaminda, ke ŝia propra patrino ŝin forpelis de si; kaj la malfeliĉa knabino, multe kurinte kaj trovinte neniun, kiu volus ŝin akcepti, baldaŭ mortis en angulo de arbaro [FE 23.4].

Le fils du Roi, qui vit sortir de sa bouche cinq ou six Perles, et autant de Diamants, la pria de lui dire d'où cela lui venait. Elle lui conta toute son aventure. Le fils du Roi en devint amoureŭx, et considérant qu'un tel don valait mieŭx que tout ce qu'on pouvait donner en mariage à un autre, l'emmena au Palais du Roi son père où il l'épousa. Pour sa sœur elle se fit tant haïr que sa propre mère la chassa de chez elle ; et la malheureuse, après avoir bien couru sans trouver personne qui voulût la recevoir alla mourir au coin d'un bois.

Moralité

Les Diamants et les pistoles
Peuvent beaucoup sur les Esprits ;
Cependant les douces paroles
Ont encore plus de force, et sont d'un plus grand prix.

Autre Moralité

L'honnêteté coûte des soins,
Elle veut un peu de complaisance,
Mais tôt ou tard elle a sa récompense,
Et souvent dans le temps qu'on y pense le moins.