Labormetodo

Internacia Fervojunio UIC eldonis diskedoforman terminaron RailLexic, kiu ĝis nun [= fino de 1996] enhavas ĉ. 11.100 nociojn prezentatajn per terminoj en 11 lingvoj (angla, franca, germana, hispana, hungara, itala, nederlanda, pola, portugala, sveda kaj Esperanto). Oni volas estonte enigi kromajn lingvojn kaj periode pligrandigi la nocionombron. En la koncerna projekt-grupo Internacia Fervojista Esperanto-Federacio (IFEF) estas egalrajta kiel ĉiu membro-fervojentrepreno. El tio sekvas devo, ĝis limdatoj traduki ĉiujn novajn terminojn, kiujn UIC donas en angla, franca kaj germana lingvoj.

La fervojfako havas multajn subfakojn. Neniu fervojisto estas eksperto en ĉiu subfako. Pro tio landaj grupoj de Terminara IFEF-sekcio responsas pri subfakoj laŭ sia konsisto el fakuloj. Ekzemple en la dana grupo dominas fakuloj pri ekspluatado, en la rumana grupo pri maŝintekniko. La landaj grupoj faras unuajn tradukproponojn en siaj subfakoj. Per kompilo de ĉiufakaj proponoj estiĝas „bazfolio“, kiu estas sendata al ĉiuj landaj grupoj. Sekve ĉiu kunlaboranto laŭ sia faka scio povas revizii terminojn kaj kontraŭproponi per „respondfolio“. Per kompilo de ĉiuj respondfolioj estiĝas „resumfolio“ por ĉiuj landaj grupoj. La dua revizio okazas per elekto de plej bona solvo por ĉiu nocio. Tiel estiĝas „elektofolioj“. La rezulton el ĉiuj elektofolioj montras „protokolfolio“. Restantaj gravaj diverĝoj de opinioj estas traktataj en kunsido de Terminara Sekcio. Nur post tiu tria revizio, la Esperanto-terminoj estas pretaj por RailLexic.

Specialaj problemoj

El ĝisnuna laboro ni spertis jenajn malfacilaĵojn:

Kontraste al natursciencoj, multaj aliaj fakoj evoluis sur nacia bazo sen internacia akordigo. Estiĝis diversaj nocio-termino-sistemoj en unuopaj landoj. Sekve plurlingva vortaro ne ebliagas ĉiukaze ekzaktan komparon, ĉar ofte malantaŭ ekvivalentaj plurlingvaj terminoj kaŝiĝas nur similaj, sed ne egalaj nocioj. Kiu interesiĝas pli detale pri la problemo, bv. legi la artikolon »Interesaj komplikaĵoj en difinlaboro«, en Fervojfakaj Kajeroj n-ro 2.

Por eviti ripetojn de perifrazoj, aŭtoroj ofte mem kreas en sia teksto pro tre specialaj nocioj pseŭdoterminojn, kiujn eĉ fakuloj komprenas nur post legado de la kunteksto. La terminaro RailLexic enhavas multe da tia balasto kun abundaj mistradukoj. Jen ekzemplo:

En teksto pri urbtrafika koncepto, por esprimi dunivelan kruciĝon de strato kaj fervoja stacio, kie la fervojo situas en supera nivelo, aŭtoro kreis la germanan pseŭdoterminon Bahnhofshochlage (alta stacio-situo). Tiun pseŭdoterminon oni listigis en RailLexic (sen kunteksto) kaj postulis tradukon. Tiukaze ni ne „perforte“ kreu alilingvan terminon, sed preferu koncizan perifrazon.

Ne ĉiam oni klare distingas inter termino kaj nomo. Precipe por varefektoj pli kaj pli aperas pseŭdoterminoj pri trafik-ofertoj. Ili vere estas nomoj ne tradukendaj.

Jen ekzemplo: La mallongigo ICE estiĝis el Intercity Express. Ĝi estas tipnomo de germana motorvagon-unuo por grandrapido. Traduko al „interurba eksprestrajno“ estas misa, ĉar ĉiu eksprestrajnoj (ne nur ICE) veturas inter urboj. Sekve ni lasu la originalan mallongigo-nomon kaj skribu por RailLexic jenan perifrazon: »eksprestrajno konsistanta el motor-vagonaro de tipo ICE«.

Kvankam en ĉiu faka lingvo sinominoj estas nedezirataj, multege da tio ekzistas en naciaj faklingvoj. En RailLexic multaj sinonimoj estas mistraktataj kiel memstaraj nocioj. Oni ne sufiĉe kontrolis, ĉu nova termino reprezentas vere novan nocion, aŭ estas nur sinonimo al jam enestanta termino. Tiel estiĝas nenecesa postula al denova traduko.

Jen germanlingva ekzemplo kun kontinua RailLexic-numero: 2919 Motordraisine = 10207 Gleiskraft­wagen = motordrezino.

Nova tasko: Nociosistemigo

En Terminoteko 13, Ingwart Ullrich starigis kvin ĉefajn terminologiajn principojn koncerne vortigon de terminoj en forst-fako. Pro tio mi volas detale trakti en tiu ĉi kontribuo la 1an kaj 2an principojn. Temas pri sistema aranĝo kaj difino de nocioj.

Por modeste kontribui al plibonigo de la terminaro RailLexic, nia Terminara Sekcio komencis ellabori nocio-elektajn kontribuojn. Ili konsistas el pluraj nociokompleksoj. Unu nociokomplekso enhavas superrigardeblan nombron de najbaraj nocioj, kies difinoj dependas unu de alia. La nocio estas ordigataj per kadroj tiel, por ke suberaj kaj samrangaj nocioj estu facile videblaj. Por la unuopaj nocioj en kompilita nocio-sistemo estas vortigataj labor-difinoj. Tiuj konscie ne estas tradukoj el leksikonoj kaj reglamentoj en naciaj faklingvoj. Ilia enhavo precipe ebligu klaran diferencigon al najbaraj nocioj.

Kiel ekzemplo servu la 4-a nociokomplekso „Specoj de trakoj laŭ vidpunkto manovra veturo/trajnveturo“. Jen antaŭklarigo por nefervojistoj: Ĉe fervojo oni grave distingas veturojn inter trajnveturoj kaj manovraj veturoj. Trajnveturo okazas de stacio al stacio laŭ speciala signalsekuriga sistemo. Manovra veturo okazas interne de stacio, malpli rapide kaj sekurigata pli simple ol trajnveturoj. Sekve strukturo kaj ekipaĵo de trako grave dependas de uzo aŭ neuzo por trajnveturoj kaj de situo en aŭ ekster stacio. El nociosistemigo rezultas 6 necesaj nocioj. Komparo kun RailLexic [stato 1996] montras, ke tie mankas unu el la necesaj nocio (neniu kontinua numero) kaj pluraj nacilingvaj terminoj estas misordigitaj al neekvivalentaj.

Heinz Hoffmann, Radebeu (1996)

Pri terminara laboro de fervojistoj vd. ankaŭ: