Jen kelkaj indikoj, kaze ke via rego de la germana iom rustiĝis:

1. Mauerpark (Parko de la Muro)

Sur la tereno de la iama "morto-strio" de la Muro inter oriento kaj okcidento ekestis parko - nu bone vere temas pri pli malpli trista, senornama razeno. Dum varmaj semajnfinaj tagoj tamen ĝi fariĝas popol-festo kun la plej granda subĉiela karaokejo de Germanio. Se vi aŭdacas, vi povas kanti antaŭ pli ol mil vizitantoj. "Bona energio, bona elradiado", diras brazila berlinano en iom malstabila germana.

2. Streetart (Surstrata arto)

Berlino estas favorpreza urbo, lu-prezoj estas ridinde malaltaj kompare al ekzemple Londono aŭ Parizo, grandegaj iamaj fabrik-haloj facile haveblaj. Bona antaŭkondiĉo por artistoj, kiuj pli kaj pli ofte estas petitaj pentri bildojn sur fasadoj de ses-etaĝaj domegoj. Malkovru mem.

3. Theater-Sitcom (Situacia komedio en teatro)

Wedding estas unu el la (multaj) problem-distriktoj de Berlino, malriĉa kun multaj enmigrantoj, nomita Malgranda Bejruto. Tamen aŭ eble ĝuste pro tio, alternativaj, malgrandaj teatroj burĝonas tie ĉi. La filmo prezentas "Prime Time Theater", kiu specialiĝas sur tipaj berlinaj figuroj kaj stereotipoj - kaj ironias pri nov-berlinanoj el riĉa Ŝvabio loĝantaj en la ŝika kvartalo Prenzlauer Berg. Bona kono de la germana (kaj de berlinaj lokaj aferoj) necesas por vere ĝui ĝin.

4. DDR-Knast (GDR-prizono)

Io por pluvemaj tagoj kaj bonaj nervoj. La plej fifama malliberejo de la GDR-a Stasi (sekreta polico), granda torturejo de homoj politike persekutitaj de l' socialisma ŝtato.

5. Thai-Park (Parko de la Tajlandanoj)

La oficiala nomo de "Parko de la Tajlandanoj" estas "Prusa Parko" en la okcidenta distrikto Wilmersdorf. Antaŭ 15 jaroj enmigrintoj el Tajlando, Laoso, Vjetnamo kaj aliaj aziaj landoj kreis grandan bazaron kaj subĉielan manĝejon semajnfinan en la parko. Intertempe la park-regularo estas dulingva - germana kaj taja.

6. Mauerweg (Vojo de la Muro)

Biciklu sur 160 km laŭlonge de la iama Muro, malkovru arbo-domon sur iama GDR-tereno, sed antaŭ la Muro kaj pro tio alirebla nur de la okcidento parto, vizitu la faman Tombejon de la Invalidoj, ripozu en centra-urba erikejo kaj forgesu, ke vi estas en urbo. Vi apenaŭ kredos!

7. Philharmonie (Filharmonio)

Ĉiun mardon dum labor-taga paŭzo je la 13-a oni povas aŭskulti senkostan koncerton de klasika muziko en la enir-halo de la Nova Filharmonio ĉe l' Placo de Pocdamo. Ideo por veki intereson pri tia muziko kaj tia ejo ĉe homoj, kiuj kutime ne aŭdacas transpaŝi ties sojlon. Bona ideo kaj bona sukceso. Tro bona ideo: Averaĝe mil homoj ĉiun mardon estas tro por la enir-halo. Oni serĉas plian bonan ideon por limigi la trointereson.

8. Filmlounge (Luksa film-teatro)

Kinejo sen kolao kaj krak-maizo, sen eluzitaj, malpuretaj seĝoj, sed anstataŭe kun etoso de atendeja salono de luksa hotelo, kelneroj, pordisto, ĉampanjo kaj persona bonveno fare de la estro de la film-teatro - spekti filmon en eleganta ĉirkaŭo estas tiel agrabla tempo-pasigo kaj daŭre pagebla!

9. Unterwelten (Subteraj mondoj)

Bunkroj, sekretaj tuneloj, fortikaĵoj kontraŭ bomb-aviadiloj - la heredaĵo de la milito daŭre estas facile videbla en la urbo, eĉ post 60 jaroj. Jen unu el la malmultaj viziteblaj obskurejoj, bunkro tiel granda, ke oni ne povis eksplodigi ĝin post la milito. Io por tristaj tagoj kaj bonaj nervoj, kp. n-ro 4.

Tiom pri la ret-filmoj. Multo kompreneble mankas, nepre i.a.

10. Sunset Bridge (Ponto de Sunsubiro)

La seka aero, la ĉiama milda vento super ebena lando, la multaj lagoj kaj riveroj kaj grandaj verdaj spacoj kaŭzas la faman "berlinan aeron" - kaj romantikajn, preskaŭ kiĉajn somerajn sunsubirojn, observeblajn plej agrable de Sunset Bridge. La nomon vi kompreneble ne trovos en via turisma mapo, same kiel vi ne trovos Thai-Park. Temas pri ... ne, mi ne malkaŝos tie ĉi, nur tiom: Estas ponto super la rivero Spree en la orienta urbo-parto. Ek de la deka vespere la homoj alvenas por ĉirkaŭbrakumi sin, teni sin je la manoj, amantoj interkisetas kaj ĉiuj atendas la lastajn radiojn de la tago. Berlino situas relative norde, sunsubiro somere okazos inter la deka kaj dekunua. La nubskrapuloj ĉe Placo de Pocdamo rekte antaŭ la horizonto-fino lastan fojon ekbrilas, la urbo dum duona horo retenas la spiron antaŭ pumpi varmegan aeron de iuj muzikejoj en la pulmojn de ŝvitantaj dancantoj. Poste ... Nun, sur la ponto la eble plej berlina momento de somero.

Ĉu jam fin-planita via? Se ne, kial ne kelkajn tagojn veni al Berlino por ke ni povu stari kun vi sur l' ponto?