La programa ŝelo unufoje elŝutenda estas facile instalebla kaj intuicie uzebla, miaopinie tute plaĉe farita. Pri la avantaĝoj kaj malavantaĝoj de tiaj solvoj, kiuj ne baziĝas sur enreta serĉo ni jam iom diskutetis okaze de la Vortaro itala-esperanta de Minnaja. En dua ŝtupo oni poste devas instali unu aŭ plurajn vortlistojn el inter la 29 lingvoj. Ili estas tre malsimilaj laŭ grando kaj detaleco kaj varias de ĉ. 500 vortoj por la ĉeĥa (sed por ĝi ni ja havas i.a. la vortaregon de Hron) tra mezgrandaj kiel la pola (Vito Redsky) kaj (brazil-) portugala (dos Santos) kun ambaŭ ĉ. 30.000 ĝis 33.000 enskriboj ĝis pli ol 50.000 vortoj por la hungara (la laborego de Jozefo Horváth) kaj nederlanda (sen indiko pri la aŭtoro[j]).

Kuna eco de ĉiuj, kiujn mi rigardis ĝis nun, estas, ke vere temas pri vortlistoj de la Wells-a tipo, ke mankas do ĉiuj informoj transe de la "nuda" vorto, kiel ekzemple indikoj de (ne-)transitiveco, de fakoj, figurasenca uzo, frazeologio, preferoj, rekomendoj, referencoj inter vortaraj artikoloj ktp. Jen unu sola ekzemplo el la vortlisto Esperanto-nederlanda, nia malnova konato, la "ĉeflernanto":

monitoro - monitor, nijlvaraan, moniteur

Kaj jen, kiel Petro Desmedt informas nin:

1 monitor (leerling die medeleerlingen onderwijst)
2 = varano: [ZOO] varaan (Varanus, geslacht van grote hagedissen van de familie der Varanidae, uit Afrika, Zuid-Azië, Australië en Oceanië) -> blovi, kraĉi
3 [MAR] monitor (kustverdedigingsvaartuig)
4 = vidigilo: [KOMP] monitor (elk toestel waarmee men iets kan zien of onderzoeken)

Kuna eco krome estas, ke ĉiuj vortlistoj estas aranĝitaj strikte laŭ alfabeta ordo (kaj do ne laŭ vort-nesta ordo kiel vi konas ĝin de PIV), tiel ke mono sekvas post monkesto kaj monkolektado (-k- antaŭ -o-). Pro iuj teknikaj kaŭzoj eĉ la diakritaj literoj estas troveblaj inter la samaj senĉapelitaj, do ekzemple -ĝ- inter -g- ktp.

Tiu praformo de vortaro tamen estas (devas esti) akceptebla por ne tiom disvastigitaj lingvoj kiel la surinama aŭ pli science la srana (sranan tongo). Temas pri kreola lingvo el la iama nederlanda kolonio Surinamo (antaŭe Gujano) en Suda Ameriko surbaze de la angla kaj nederlanda kun ĉ. 300.000 parolantoj. "La Vortaro" ofertas al ni malgrandan vortliston dudirektan de po ĉ. 1200 vortoj, miascie la unua tiulingva. Ni iom promenetu tra la ĉefurbo Paramaribo:

La unuan vorton, kiun ni facile ekkonas en la parto Esperanto-srana estas "afero - afersi". Tuj poste sekvas "agrabla - switi", transskribo do de anlga sweet, sekvita de "agro - gron" surbaze de nederlanda grond (angle ground, germane Grund). Ha, facile! "aktoro - komediman", "akvero - dropu" (angle drop, germane Tropfen), "akvo - watra" (water), "amara - bita" (bitter), "ambaŭ - alatu" (all two). Kaj jen la bestoj: "anaso - doki, kwakwa" (duck) kaj "angilo - snekfisi" (snake, fish, do serpenta fiŝo).

Se vi havas ambisi (ambicio[n]) daŭrigi la promenon elŝutu la verketon kaj miru kaj ĝoju. Al mi restas nur fini, malkovrante la enigmon el la titolo: bayman - ne temas pri mar-golfo (bay - "bej"), sed prononcu ĝin: "baj", angle do buy, entute pro tio ... nu, vi certe jam divenis (aŭ klakis la supran bildon).