• Merkvers
  • Evolucio
  • Iam war der Mensch ein Fisch,
  • Schwamm im Wasser froh und frisch
  • Aber kiam war denn das?
  • Als es war auf Erden naß.
  • Und was tiam aus ihm ward?
  • Sicher eine Affenart.
  • Dieses ist er ĉiam noch,
  • Gleicht er seinem Ahnherrn doch.
  • Nein, neniam, das war nie,
  • Niemals war der Mensch ein Vieh.
  • (Frau Prof. Marie Hankel)

Kuriozaĵo nur, kaj malbona poemo, kompreneble. Mi trovis ĝin sur paĝo 82 de la apuda baza porlernanta vortareto Esperanto-germana de Emil Stark (1909). Tamen du-rilate interesa.

Unue ĝi ja montras, kiom rolis poemoj kaj rimoj en tiuepoka pedagogio kaj instruado, cetere ne nur de Esperanto. Rimoj kaj forme fiksitaj tekstetoj kiel proverboj estis ĉieaj, en eklezio, lernejo, ĉiutaga vivo. Due ĝi iom malkaŝas al ni la mondkoncepton de Marie Hankel. Ŝi tre distanciĝis de kristanismo kaj simpatiis i.a. kun la monisma mondkoncepto de la zoologo kaj filozofo Ernst Haeckel (1834-1919) kaj ties Deutscher Monistenbund (Germana Asocio de Monismo, 1906-1933). En la diskutrondoj de la burĝaj kaj artistaj rondoj en Dresdeno antaŭ 1914, tiam kromnomita la "Regna arto-urbo", kiujn Hankel frekventis, tiu "nova etiko" estis tre disvastigita kaj influis ekzemple la kreintojn de la "ĝarden-urbo Hellerau", sed ankaŭ homojn, kiuj okupiĝis pri planlingvoj.

Stark cetere - laŭ la kutimo de la epoko - nomas Marie Hankel "sinjorino profesoro". Nu, ŝi estis vidvino de matematika profesoro, sed mem ne havis akademian titolon, eĉ neniam studis en universitato.

Proza traduko de la poemeto: "Memoriga verso - Evolucio - Iam la homo estis fiŝo / naĝis gaje kaj vigle en la akvo / Sed kiam tio estis? / Kiam estis malseke sur Tero / Kaj kio fariĝis el li tiam [pli ĝuste estus "poste"]? / Certe specio de simio. / Tio li ĉiam [pli bone estus "daŭre"] ankoraŭ estas / Ĉar li ja similas al sia praulo. / Sed, neniam, tio neniam estis / Neniam homo estis bruto (aŭ eble ĉi-kontekste "monstro")."