Neniu dubo, vi devos malplenigi 5 cm sur via libro-breto, rubriko "ofte uzataj bazaj konsult-verkoj". Tiom da spaco la nova briko de Geoffrey Sutton bezonas por prezenti al ekstermovada publiko pli ol 300 originalajn Esperanto-aŭtorojn kaj iliajn verkojn, en kronologia ordo kun biografioj kaj kritikoj (recenzoj). CEOLE estas skribita en la angla. Jen pliaj detaloj en la retejo de la novjorka eldonejo Mondial.

Kiam mi tenis ĝin enmane, mi pensis, ĉu ne iom hipokrite nomi ĝin "konciza", kvankam ĝi estas preskaŭ same dika kiel NPIV? Sed precize tia ĝi estas - konciza kaj (laŭ mia unua impreso ĝenerale) trafa: Pri ĉiu aŭtoro, virino aŭ viro, kelkaj bazaj biografiaj donitaĵoj, priskribo de la ĉefaj originalaj verkoj, redono de la plej grava samepoka kaj moderna literatura kritiko kaj abundaj referencoj al tradukoj, selektitaj verkoj kaj literaturo de kaj pri la aŭtoro, per kiuj oni povas daŭrigi kaj profundigi studojn. Ĉio ĉi ne kiel la kutimaj samizdataj eldonaĵaĉoj makulaj de l' Movad', sed tute profesieca kaj inda por ĉiu universitata biblioteko.

Kaj nun - kion vi legas jen kaj jen pri CEOLE: Ĝena "la insista majuskligo de preskaŭ ĉiuj vortoj en la titoloj originale esperantaj" laŭ la anglaj kutimoj - huj, vere kerna kritiko (la decido cetere akcepteble klarigita sur p. 19). Jen kaj jen ne tute trafa traduko de la esperantaj titoloj al la angla - maybe so, kaj do - ĉu ne ĉiukaze multokaze diskutebla? Ke Sutton ne mem prijuĝas la originalan literaturon, sed "nur" citas la recenzojn de aliaj. La prezo (48 eŭrojn) kaj - hororo! - ke la libro estas en la angla! Ko-to-po, ktp. Kompreneble kiel pri ĉiu literatur-historio oni ankaŭ povas longe kaj senfine diskuti pri la ĝusta selekto (ĉu ĝi ne prisilentas tiel gravan verkon kiel "Sinjoro Longkrurulo"?) kaj literatura juĝo (grava verkistino, randa aŭtoro). Kaj certe oni trovos ankaŭ rekte malĝustajn datumojn inter la miloj kaj miloj prezentitaj (kiel povus esti alie?).

Sed ... homoj, lasu la kirkon en la vilaĝo kiel ni diras en la germana (ne perdu ĉian mezuron). La ekstera mondo apenaŭ scias, ke Esperanto ekzistas. Se tamen ĝi scias, ĝi insiste kredas, ke "ĉiukaze" kaj "memkompreneble" ia "literaturo" en ĝi ne ekzistus, ne povus ekzisti. Kaj nun preskaŭ 750 paĝoj en la angla pri ĝuste tiu "neekzistanta" literaturo. Kaj librokomence la pardono, ke pro spaco-manko la aŭtoro devis forte limigi sin al la plej gravaj aŭtoroj kaj verkoj kaj povis prezenti ilin nur koncize ...

Ne ekdubu: Grava libro, bona libro. Se vi scias nur 5 elcentojn de la faktoj plaĉe prezentitaj de Sutton, vi estos rigardata literatura papo en via loka klubo!

Se vi volas, legu la kritikon de Silfer kaj la reagon de Haupenthal kaj jen iun movad-tipan tien kaj reen pri io kaj nenio (komence pri CEOLE). Vi kompreneble ankaŭ rajtas fari ion senc-havan kaj plenigi formularion de aĉet-propono pri CEOLE en via loka universitata biblioteko.

P.S.: Vi povas grandparte legi CEOLE kiel

Google Book