Andy Անդրանիկ's favorite articles

Display articles of:

  • "Solo", bela kanto de Laŭra Paŭsini!

    Solo "La Soledad" hispane aŭ "La Solitudine" itale estas malnova kanto de Laŭra Paŭsini sed unu el la plej belaj. La E-versio estas traduko de Giuseppe Castelli. La unua video estas en la itala kaj la dua en la hispana. Ĝuu ilin!

  • "Mi revenas al vi", kanto de Laŭra Paŭsini.

    Jen plia kanto de Laŭra Paŭsini tradukita de mi, sed ĉi-foje iom pli fuŝe ol kutime sed ĝi ne estas definitiva versio. Do, se vi trovas erarojn aŭ sugestas ion bv. kunlabori kun mi. Tiu ĉi kanto estas unu el miaj plej ŝatataj el ŝia kantaro. La unua muzikvideo estas en la itala ("E ritorno da te") kaj la dua hispanlingva ("Volveré junto a ti") >>el kiu mi tradukis<< Ĝuu ĝin!

  • "Ekpafu min, ekpafu", kanto de Laŭra Paŭsini

    Mi ĵus tradukis, do se vi vidas erarojn bv. helpi min. Mi ne scias ĉu tiu ĉi kanto havas italan version do, tial mi ne aldonas ĝin. ĝuu!

  • "Mi kantas", kanto de Laŭra Paŭsini

    Laura Pausini estas itala kantistino kaj unu el miaj plej ŝatataj. ŝi kantas ĉefe itale kaj hispane, sed ankaŭ angle, nun france kaj kunkantis en la portugala. Tiu ĉi kanto apartenas al ŝia antaŭlasta KD kiu ricevas la titolon de ĉi-kanto. Preskaŭ ĉiuj kantoj ŝiaj estas en la itala kaj en la hispana. Sube estas E-versio de la kanto. Ĝuu ĝin!

  • Iluzio Kristnasko de Gloria Estefan. Bonvolu kunhelpi!

    "Iluzio Kristnasko" estas kanzono de Gloria Estefan (kubanino loĝanta en Usono de jardekoj) . Ŝi estis la unua kubanino kiu kantis al Johano Paŭlo la 2a (ĉi tiun kanzonon!) Mi ĵus tradukis ĝin en esperanton, tamen mi bezonas helpon pri korektado de la enhavo... ĉar mi ne estas tradukanto. Mi aldonis la hispanligvan tekston kaj poste la esperantlingvan Bonvolu helpi min!!!

  • Ho Maria!, fratino Act

    "Sister Act": Jen unu el miaj ŝatataj filmoj pro la koruso kaj la komedio! Mi multe ŝatas la korusajn kanzonojn, kaj certe tiu ĉi koruso estas bona kaj tre sprita, mi multe ĝuas ĝin!

  • Zamenhof ne estas dio! Sed kial troigi?

    De kelka tempo mi malkovris tiun ĉi filmeton en jutubo de homo kies nomon mi ne volas memori. Eble ankaŭ multaj spektis ĝin, kion vi pensas pri tiu ago? Ĉu necesas fari tion?

  • Mia unua renkontiĝo en Esperantujo

    La Zamenhoha Tago estas tre speciale kara al mi ĉar ĝi estis la unua renkontiĝo kiun mi partoprenis en Esperantujo en la jaro 2004. Mi volas supraĵe rakonti al vi: De pluraj monatoj mi multe revis partopreni faman renkontiĝon en Kubo “ La Zamenhofa Metiejo ” organizata de la E-grupo de Guántanamo (regiono famkonata pro la usona militbazo). Ĉar mi ankoraŭ estis nur 18jara, konsiderante la malfacilaĵojn sola vojaĝi preskaŭ 500 km per diversaj transportiloj kaj eĉ dormi ĉe stacidomo, mi i…

  • Nova Kanto! leginda priesperanta poemo.

    Jen belega esperantisma poemo kiun mi legis unuafoje en 2005 kiam mi aĉetis la Fundamentan Krestomation. De tiu tempo ĝi estas unu el miaj plej ŝatataj priesperantaj poemoj. NOVA KANTO Ho! eksonu nova kanto Pri la lingvo Esperanto, Pri ligil' internacia, Revo nia, amo nia! Kreitaĵ' la plej mirinda, Vere estas ĝi laŭdinda De verkistoj, de poetoj, En poemoj kaj odetoj,…

  • Mi kaj la eŭska lingvo!

    Okaze de la Internacia Kino-Festivalo San Sebastián (Eŭskio) mi vojaĝis per aŭtomobilo de Madrido al Euskal Herria (Eŭskio). Tiu ĉi eta lando en la hispana nordo tre ravis min. Ĝia naturo estas tre bela, verdega kaj la arkitekturo malsamas al la resto de la lando. Ankaŭ la lingvo diferenciĝas de la aliaj iberiaj lingvoj. La eŭska lingvo aŭ vaska ne similas al la aliaj kio ĉarmis min multe kaj mi decidis eklerneti la lingvon por almenaŭ diri kelkajn vortojn en la vendejoj kaj trinkejoj. Sed, kia…