Patrujo nia, suverena,
Plurjarcenta via viv',
Nun alvokas siajn idojn
Al libera Armeni'.
Nun alvokas siajn idojn,
sendependa Armeni'.


Jen la flago, frato mia,
manfarita ja de mi,
sen dormadi en la nokto,
miaj larmoj banis ĝin.

Trikolora jen ĝi estas,
nia sanktega simbol'.
Ĝi sparkigas malamikojn.
Je la glor' de Armeni'.


Morto samas ĉie ajn,
Unufoje mortas ni,
Ĝi benigas vivdonantojn
Por liber' de la naci'.

Մեր Հայրենիք, ազատ անկախ,
Որ ապրել է դարե դար
Իւր որդիքը արդ կանչում է
Ազատ, անկախ Հայաստան։

Ահա եղբայր քեզ մի դրոշ,
Զոր իմ ձեռքով գործեցի
Գիշերները ես քուն չեղա,
Արտասուքով լվացի։

Նայիր նրան երեք գույնով,
Նվիրական մեկ նշան
Թող փողփողի թշնամու դեմ
Թող միշտ պանծա Հայաստան։

Ամենայն տեղ մահը մի է
Մարդ մի անգամ պիտ մեռնի,
Բայց երանի՝ որ յուր ազգի
Ազատության կզոհվի։

Մեր Հայրենիք, ազատ անկախ,
Որ ապրել է դարե դար
Իր որդիքը արդ կանչում է
Ազատ, անկախ Հայաստան

(pli fidela al la armena teksto)

Nia Patrujo, libera, sendependa,
Kiu ekzistas de jarcentoj al jarcentoj,
Nun alvokas siajn gefilojn
Al la libera, sendependa Armenio.

Ĉi tie estas flago por vi, frato mia,
Kiun mi faris per miaj manoj
Dum sendormaj noktoj,
Kaj banita de miaj larmoj.

Rigardu, ĝi estas trikolora,
Nia sankta simbolo.
Ĝi povas sparkigi la malamikon.
Kiu glorigas Armenion ĉiame.

La morto estas la sama ĉie ajn,
Ĉiu persono mortas nur unu fojon,
Sed benita estas tiu kiu donas sian vivon
Por defendi la liberecon de sia nacio.

Nia Patrujo, libera, sendependa,
Kiu ekzistas de jarcentoj al jarcentoj,
Nun alvokas siajn gefilojn
Al la libera, sendependa Armenio.