- SENTINELO, KION PENSAS VI PRI 'L NOKTO?

- ĜI ESTAS LONGA, TAMEN, TAGIĜOS.

Tiujn vortojn eldiris Sylvanus OLYMPIO - la 1-a Prezidanto de Togolando - antaŭ kvindek jaroj, je la sendependiĝo de Togolando.

Ĉiuj tiam elkantis "LA TERO DE NIAJ PRAŬLOJ" - la Togolandan himnon.

Hodiaŭ, ni la genepoj vane traserĉas la lumbrilojn de tiu ĉi tagiĝo.

Ĉiuj esperis, ke la prezidenta balotado en marto 2010 estus senmakula kaj tiam permesi repaciĝo de ĉiuj togolandanoj. Vantaĵo! La postbalotaj eventoj pli kaj pli disŝiras togolandanojn. Jen en kiu polemika situacio la lando festas sian jubileon oran. Tio rezultas el pli ol kvardek jara diktatora regado sur la lando. Ĝis kiam la vera sendependiĝo?