Articles by Milokula Kato

  • LA FINO DE LA KOLONELO

    - 21 Oct 2011 - 2 comments
    Mi sincere kondolencas al la subtenantoj, apogantoj kaj ŝatantoj de ĉiaspecaj diktaroroj. Oni kaptis kaj perfide murdis la soldaton de la libereco, la flamkoran revoluciulon. Tamen mi konsolu vin: ankoraŭ vivas Robert Mugabe, Vladimir Putin, Aleksandar Lukaŝenka, la ĉina prezidanto ktp.

  • LA ELDONKVANTO

    - 14 Sep 2011
    Hieraŭ mi legis ion, de kio mia makzelo pendis ĝisventre. La eldonkvanto de la anglalingva Hinduja (pardonu: Barata) ĉiutaga gazeto The Times of India atingis 72 milionojn. Komparu la artikolon en la angla Vikipedio: en.wikipedia.org/wiki/The_times_of_india kiu mencias ioman plion ol 3 milionoj. kaj poste verkitan jenon: alaiwah.wordpress.com/2008/11/11/times-of-india-with-a-133-million-circulation-tops-the-list kiu mencias jam 13.3 milionojn.…

  • NE JAM...

    - 05 Sep 2011
    Jen fia esprimo, kiun mi malŝatas tutkorpe kaj tutanime. Antaŭ nelonge mi eksciis, ke Zamenhof malkonsilis uzi ĝin. Do rigardu: 1. Mi jam ne estas infano. (= Mi ne plu estas infano). [aludita pasinteco] 2. Mi ne jam estas maljunulo. (=Mi ankoraŭ ne estas maljunulo). [aludita estonteco] Do jam ne havas sencon tute kontraŭan al ne jam . Fakte en ne jam kaŝiĝas la "ne jam" uzata vorto maljam . Sed maljam devas esti ankoraŭ .

  • TUTA TAGO EN SVISLANDO

    - 03 Sep 2011 - 3 comments
    Jes, la libereco senteblas. Mi flaris ĝin kaj sentis surhaŭte. La kruroj kaj la piedoj volis danceti. La foresto de la haladzo de EU estas tre utila por la sano kaj sentoj. Mi atingis trajne belegan havenurbeton Lindau kaj tie enŝipiĝis. Feliĉe mi havis du horojn por trarigardi la urbeton. Ĝi estas ĉarma. Vera pupodomo. La urbo Rorschach trans la lago estas ankaŭ ĉarma. Oni vidas la netuŝitecon de la svisaj urboj: meze staras antikvaj konstruaĵoj, kaj ilin ĉirkaŭas la domaro de la komenc…

  • La Majstridino

    - 10 Aug 2011
    Antaŭ kelkaj jaroj, eble dek, eble iom pli, mi suferis pro la sekvoj de malsano kaj subite ekbezonis kuracistan helpon. Estis aŭgusto, ĉies feritempo. Mi traserĉis ĉiujn kuracistojn en mia urbo. Preskaŭ neniu ĉeestis. La serĉo forportis min iomete eksteren, al la apuda urbo. La plej proksima al mi disponebla kuracisto nomiĝis Maryza Zaleski-Zamenhof. Mi rendevuis kaj ekvojiris. La pordon malfermis virino kelkajn jarojn pli aĝa ol mi. Mi klarigis Esperante la kialon de tiom nep…

  • -us modo

    - 08 Aug 2011 - 2 comments
    Ĉi tie povus aperi via reklamo. Kaj ĉi tie devus aperi miaj ne ĉiom politike korektaj rimarkoj pri tio, kio okazas en Londono.

  • NORVEGAJ LECIONOJ (kiu pretus lerni ion ajn?)

    - 26 Jul 2011
    Mi legas multajn blogojn kaj okulatestaĵojn por kompreni, kio okazis en Norvegujo. En la pactrankvila lando, kie okazas ne pli ol 30 murdoj jare... Kio gvidis la murdiston? En Usono ja ekzistas civitanaj grupoj, kiuj batalas kontraŭ la federa registaro. Kontraŭ kiu kaj pro kio batalis ĉi-kazulo? Dume dissciiĝas harostarigaj detaloj. La ĉefurba policestro konfesis: Men det var blant annet problemer med å finne transport ut på øya. Do d um unu horo kaj duono (!) la norvega polico…

  • KUN DISETENDITAJ BRAKOJ

    - 21 Jul 2011
    Germanujo kunfrotas la manojn: jen baldaŭ forlasante siajn trafitajn de la krizo landojn alkuros altedukitaj, multonsciantaj, laboripretaj hispanoj kaj grekoj. Do oni akceptu la alkurintojn kaj disdungu ĉiujn. Onidire la prezoj de privataj kursoj de la germana lingvo en Hispanio kreskis oble, ho kontraŭanglistoj ĝojegu! Tamen ellerni iun ajn lingvon estas afero de du-tri jaroj, dume la krizo povis moviĝi aliloken, kaj tio provokos novajn migroondojn. Eble la altedukitaj kaj laborikapabl…

  • Mensokliniko

    - 17 Jul 2011
    Ĉu vi scias, ke inteligentaj homoj en Usono ne loĝas? Kaj sekve, tiuj gehomoj, kiuj loĝas tie, ne estas inteligentaj? Nu, verdire, la aŭtoro de tiu maksimo uzis la -us modon: ne loĝus... Do mi prezentu lin: Michel Duc Goninaz, akademiano, tradukisto, vortaristo kaj ĉiaspeca meritoplenulo: http://eo.wikipedia.org/wiki/Michel_Duc_Goninaz En la stulta gazeteto Kancerkliniko li priparolis la aferon de Strauss-Kahn, la aferon kiu dume kreviĝis. Tamen laŭ MDG Strauss-Kahn ne estis intelige…

  • Legante "Literaturan Mondon"

    - 11 Jun 2011
    Mi ĉiam diradis ke oni recenzu en Esperanto nacilingvajn literaturajn verkojn. Kaj ĝuste en Literatura Mondo mi trovis multe da tiaj recenzoj, kiuj eĉ nun vekas intereson.

  • Brusela Klarvidisto

    - 26 May 2011
    Daffyd ibn Iago (mi esperas ke mi ne misskribis la nomon) diras ke Eŭropo perdis sian animon (he-he, ĉu Eŭropo entute havis ion similan al animo?) ĉar apogis kaj aplaŭdis la usonmanan "murdon" de Us-ama Bin Laden. Ĉi-lasta laŭ Daffyd ibn Iago meritis senpartian juĝon. Mi nur memorigu, ke kiam oni (fakte ne oni, sed tute taŭga tribunalo) juĝis Saddam Huseinon, la daffydaro kriis ke ĉu oni rajtis juĝi prezidanton de sendependa lando kaj eĉ pendumi lin. Do ankaŭ la juĝado de Us-ama Bin…

  • mi cedis

    - 27 Apr 2011 - 5 comments
    Kelkajn jarojn mi kontraŭstaris al la ideo kaj multaj proponoj ekhavi konton ĉe Vizaĝlibro. Antaŭ kelkaj tagoj mi tamen cedis kaj plonĝis. Mi retrovis multajn amikojn, iamajn kolegojn, kun kiuj pro diversaj kialoj perdis la kontakton. Mi pasigis preskaŭ tutan nokton klavbabilante samtempe kun kelkaj. La ĝojo de la reciproka retrovo kreskas. La interŝanĝo daŭras. Samtempe mi konstatas ke "vivi" en pli ol unu retspaco eĉ se eblas, do estas malfacile. Verŝajne mi foriros de ĉi tie ĝardenum…

  • Hodiaŭ en Jerusalemo

    - 23 Mar 2011 - 5 comments
    Denove eksplodis bombo... Mezaĝa virino pereis surloke, multaj ĉirkaŭstarantoj kaj -irantoj estis vunditaj. Kiu subtenas la teroron, esprimu sin en la komentoj sub ĉi tiu blogero.

  • etgenta protesto kontraŭ la imperiego Mis-kroz-oft

    - 22 Mar 2011 - 2 comments
    La marioj, ruslanda finnougra gento, publikleteris en 2008 al Bill Gates. Ili protestis kontraŭ la neeblo (kaj neebligo) skribi en sia lingvo sub Vindozo. La marioj uzas cirilan alfabeton kun 5 kromliteroj. Pro tio skribado sub Vindozo iĝis torturaĉo. Ili produktis multajn tiparojn, kiuj tamen ne aspektas ĝuste surekrane. La solsole uzebla restas Mari-Time-Roman, kiun la marioj taksas kiel ghetto-on, al kiu Mikrosofto kondamnis ilin. La letero diras jenon: vi forlasas vian entreprenegon…

  • mi ne sciis...

    - 22 Mar 2011 - 2 comments
    Ke la viroj en Ĉinio supernombras la inojn per 23 milionoj. Preskaŭ la sama proporcio observeblas en Hindujo. Ĉu la virinmanko iel ajn senteblas en la socio? Ĉu oni pripensas solvojn?

  • logikakonsekventaregulapliespimipovaol

    - 19 Mar 2011 - 5 comments
    Oni ofte legas: kune kun la amikoj, kune kun la familio... Kial mi ne skribu jene? : sene sen la amikoj, sene sen la familio... Kaj nun interparenteze: la kune kun estas tipa nacilingvaĵo: together with, ensemble avec, zusammen mit, հետ միասին, вместе с, יחד עם Tamen en Esperanto™ (kaj nur en ĝi) ambaŭ vortoj samradikas. Vivu la bona gusto kaj ioma lingvosento...

  • C I T A Ĵ O

    - 16 Mar 2011 - 4 comments
    ...tiu kruda superstiĉo (ateismo) estas disvastigata fare de la homoj nomataj sciencistoj, t.e. homoj aparte limigitaj kaj perdintaj la kapablon pensi memstare kaj sane pro la konstanta studado de la aliulaj pensoj kaj okupiĝado pri la plej sensencaj kaj sennecesaj problemoj...

  • Humila kaj insista peto

    - 15 Mar 2011 - 1 comment
    Bonvolu ne alsendi subskribotajn alvokojn kontraŭ la atomenergio. Mi subskribas nenion. Punktofino.

241 articles in total