Articles by Milokula Kato

  • Ĉajkovskij (aŭ kiel ajn oni skribas la nomon diverslingve)

    - 28 Jul 2009 - 3 comments
    Czajkowski, Tschaikowski, Çaykovski, تشايكوفسكى

  • TILIO

    - 28 Jul 2009 - 2 comments
    Ĉu iu povus klarigi, kio okazis al Tilio, kiu blokigis ŝin kaj kial?

  • Kio estas Twitter ?

    - 23 Jul 2009 - 1 comment
    Mi aŭdis la nomon jam delonge, sed nur antaŭhieraŭ vizitis la paĝon kaj aliĝis. twitter.com/ Tamen mi ankoraŭ ne komprenis, kiel ĝi funkcias. Vikipedio sciigas en.wikipedia.org/wiki/Twitter ke ulo arestita en triamonda lando sukcesis sendi ekde sia poŝtelefono unuvortan mesaĝon "arestita!" al Twitter, kaj liaj familio kaj amikoj tuj ekagis haviginte al li advokaton. La sekvan tagon la ulo jam forlasis la malliberejon. Mi tute ne volus partopreni plian senutilan ludaĉon, ĝeni kaj…

  • Afrikaĵo

    - 18 Jul 2009 - 3 comments
    Ne temos pri danco, manĝo aŭ alia etnografiaĵo. Semajnkomence mi ricevis (ne unuafoje, ne mi sola) longan leteron de ĉi tie nestanta afrikano. Li diris ke sinjoro John Winston Kato mortis nehavante heredonton, kaj mi estas la unua en la vico. Temas pri kelketaj milionoj. Vi jam komprenis, ĉar la afero estas konata. La afrikano petis mian plenan nomon, precizan stratadreson, telefonnumeron kaj (ial ajn) la familian staton. Mi afable sciigis ĉion, elpensinte ĉion de A ĝis Z. Li tuj r…

  • LA HONTOTAGO

    - 14 Jul 2009 - 2 comments
    Oni festas ĝin, ĉar onidire estas "liberama". Kiel eblas ami ion neniam gustumitan? Tamen la revolucio daŭras, kaj nenio kapablas ĉesigi ĝin. Eble nur la nova ordo kaj la novaj regontoj. Vous servez-vous, mon Dieu, des bourreaux musulmans Pour punir les païens d’Occident trop superbes ? Max Jacob

  • LA SKANDALO DAŬRAS

    - 10 Jul 2009 - 3 comments
    Kvankam Michel Jackson per sia morto kaj la financa krizo per sia nemortemo iomete mildigis ĝin. Do nun oni malkovris pluajn milojn da eks-sekretpolicanoj orientgermanaj en la ŝtata oficaro de la unuiĝinta kaj laŭkrede demokratia Germanujo... Aŭdiĝis jam la voĉoj dirantaj "ni forgesu ja, pasis dudek jaroj". Ĉu ankaŭ la sekretpolicanojn agintajn pli frue, nome inter la jaroj 1933 kaj 1945 oni lasu trankvile? Pasis ja eĉ pli da tempo ekde tiam. La reganestrino firme kredigis ke la anoj d…

  • Meso en la serba preĝejo

    - 05 Jul 2009 - 3 comments
    Ĉi-matene mi ĉeestis la meson en la loka serba preĝejo. Fotilon mi ne kunportis, ĉar albiciklis. Plaĉis al mi la virina ĥoro. Ne bleka, kiel ĉe la rusoj. Iomete malĝojigis la malmulto da preĝantoj. La pastro eldonas novaĵleteron kun predikoj kaj kalendaro. Predikante li ĉiufraze substrekis: ni la ortodoksuloj, ni la ortodoksuloj, ni la ortodoksuloj. Ĉiukaze kiam mi aŭdas la "ni-sameklezianoj" ŝajnas al mi, ke oni forgesas Kriston. En la enirhalo estis vendataj multaj ekleziaj libroj. Mi…

  • NEFORSKUITA FIPASINTECO

    - 03 Jul 2009 - 1 comment
    Se vi serĉas laboron de vendisto en ŝuvendejo, vi devas havi magistran gradon pri ŝuvendado, komerco, sperton de laboro en ŝuvendejoj. Se vi serĉas laboron de purigisto, vi devas esti sukcese studinta purigadon kaj prezenti atestojn pri tio, kion kiam kaj kiel vi purigis ĝis nun. Se tamen vi volas dungigi vin ĉe kriminalpolico, via pasinteco interesos neniun. Eble nebuleca sinatesto ke vi "laboris en la domeno de leĝoprotektado" sufiĉos. Ĉar antaŭnelonge oni malkovris ke 100 (cent) kun…

  • ANONCO

    - 25 Jun 2009
    Lupreno. Ĉemara ripozloko serĉata por 2 semajnoj en aŭgusto. Bv respondi per persona mesaĝo.

  • ELFALANTAJ MALJUNULINOJ

    - 24 Jun 2009 - 1 comment
    Bojana sendis al mi serban tradukon de la rakonteto de Daniil Harms (ek al Viŝipediko por sciiĝi pri la ulo!). Mi do trovis la originalon kaj havigas al vi.

  • NEATENDITA ATENTIGO

    - 23 Jun 2009
    Oni subtenas la kontraŭulojn de la regantaro en Irano. Tamen mi ekpripensis jenon: Se la kontraŭuloj venkos, Hizbollah restos sen subteno. Se Hizbollah restos sen subteno, ĝi ne subtenos la palestinanojn. Karaj maldekstruletoj, ĉu vi pripensis la nedezirindajn (por vi) sekvojn?

  • DU BILDOJ POR KOMPARO

    - 13 Jun 2009 - 6 comments
    Komparu la fotojn de la sama konstruaĵo, tia kia ĝi estis antaŭe kaj nun. Kio okazis? Kiel ? Kial

  • Unulingua aŭ Mirad

    - 12 Jun 2009
    Leteramiko, sperta interlingvisto menciis ĝian ekziston nur ĉar la kreinto estis mia samsangano, Noubar Agopoff, pariza dentokuracisto. La lingvo estas volapükeca, t.e. kun vortaro ne bazita sur vivantaj lingvoj. Tamen la gramatiko kaj ties logikeco mirigas per la profundeco. Jen la ligilo al wiki-libro pri Unulingua en.wikibooks.org/wiki/Unilingua/Print_version

  • LA POSTEULOJ DE GRANDGLORA POPOLO

    - 07 Jun 2009
    Ili loĝas multmilope en mia urbo. Mi havas bonegajn amikojn inter ili. Ni kunhavas kvardek jarcentojn da komuna historio. Ilia reĝino Ŝamiram amis nian reĝon Ara la Belulon, tamen li ne reciprokis ŝian amon. En la duono de mia pralando ilia lingvo estis tiu de la ekleziaj ritoj, kantado kaj predikado (la alia duono uzis la grekan) ĝis la eltrovo de nia propra alfabeto en la 4a jarcento pK. Do ĉi-matene mi veturis kun miaj amikoj al ilia preĝejo. Estis interese observi la diferencojn kaj la s…

  • PLIA VENKO !

    - 05 Jun 2009 - 5 comments
    Hodiaŭ mi vidis ĉe stratangulo starantan atestanton de Jehovo. Li havis en la mano diverslingvajn eldonojn de ilia eldonaĵo : la italan, rusan, turkan, germanan. Mi demandis, kiaj pluaj lingvoj haveblas. Li malfermis sian teketon kaj eltiris kelkajn pluajn, inter kiuj mi trovis ĉi tiun en Esperanto. Kiu scias, ĉu delonge ili eldonas Gardoturon en Esperanto?

  • Io rezultita de libera elekto

    - 03 Jun 2009 - 5 comments
    Ankoraŭ hieraŭ mi konfesis mian neklerecon kaj nekleriĝeblecon. Kaj jen hodiaŭ venis al mi penso: Io rezultita de libera elekto naskas nek rajton, nek devon. Ekzemploj el la vivo. a. Sinjoro X estas samseksemulo. Li decidis havi rilatojn kun viroj. Tiu decido povas havigi al s-ro X nenian ajn apartan rajton, ekz. nomiĝi "familio" rajtanta adopti infanon. b. Sinjoro Y lernis la internacian lingvon de d-ro Zamenhof. Tiu decido ne povas devigi s-ron Y agi en certa maniero atendata de…

241 articles in total