Voli kompreni la politikon de UEA povas eĉ iu, kiu kiel mi ne membras en ĝi. Ĝia relativa membroforto kompare kun aliaj asocioj (SAT, Civito aŭ aliaj) facile igas ĝian lingvopolitikan starpunkton aspekti al la publiko kvazaŭ komuna starpunkto de la esperantlingvanoj. La publika akcepto de tiu starpunkto estas faktoro, kiu kundecidas, ĉu Esperanto mem allogas aŭ malallogas. Cetere, ĝia akcepto fare de UEA-anoj – per entuziasmo, malkaŝa skeptikeco aŭ per internaj duboj – kundecidas, ĉu ili entute sentas sin sufiĉe orientitaj kaj armitaj per argumentoj por voli alparoli larĝan publikon pri la lingvo.

Sed kompreni la lingvopolitikon de UEA ne tiom facilas. Kiu volas funde kompreni ĝin, devas unue... lerni la anglan! Jen du dokumentoj, kiuj cirkulas en la reto de kelkaj tagoj:

– deklaro de la itala landa asocio FEI kaj la asocio Nitobe (disvastigo.esperanto.it/index.php/notizie-mainmenu-69/2659-la-federazione-esperantista-italiana-e-nitobe-contro-i-tagli-alla-lingua-italiana) kritikanta la rezignon je sufiĉa interpretado en la italan dum kunsidoj de la Konsilio de la Eŭropa Unio, kio ja limigas la alireblecon de la tieaj debatoj, kaj

– propono de UEA-estrarano Stefano Keller (http://goo.gl/t6hpc) farita ĉe www.riodialogues.org, rekomendo por la baldaŭ okazonta UNO-konferenco Rio+20, por kiu oni petas voĉdonsubtenon de esperantistoj, kiuj iru al paĝo de proponoj en la reto kaj musklaku en la ĝusta loko.

Se tio estus unufoja strangaĵo – UEA-anoj premisas, ke la propra membraro aŭ komprenu la anglan aŭ simple balotu por teksto, kiun ili ne povas kompreni – oni povus eble klarigi ĝin per tempomanko. Sed la literaturlisto je la fino de la dokumento simptomas ion alian: por ekkoni profunde la idean bazon de la lingvorajtismo kaj lingvodiversismo, kiuj fariĝis kolonoj de la lingvopolitiko de UEA, necesas konatiĝi kun nacilingvaj tekstoj, plejparte anglalingvaj. Ekzemple: la amindumado de la vojdifinantaj rondoj en UEA kun la lingvorajtisma movado formiĝinta ĉirkaŭ Tove Skutnabb-Kangas kaj Robert Phillipson estas eĉ ne prijuĝebla por asociano, kiu ne povas legi la originalajn tekstojn kaj ankaŭ kontrastajn, kritikajn opiniojn – troveblajn en la reto... sed en la angla.

Oni komparu tiun staton de aferoj kun la regula indignado, kiun UEA-rondoj elmontras pri nesufiĉa atento al la lingva egaleco fare de EU-instancoj. Preskaŭ trudas sin la konkludo, ke la senpovigo de la ne anglalingve lertaj UEA-anoj estas multe pli ekstrema ol la senpovigo de ne anglalingve lertaj civitanoj en la EU.

La leganto mem konkludu, ĉu temas pri bedaŭrindaĵo, kiu ŝuldiĝas al manko de mono kaj homfortoj – aŭ pri hipokriteco.

Por tiuj esperantlingvanoj, kiuj ne komprenas la anglan sufiĉe por sekvi la laborojn de la UEA-elito, mi tradukas la unuan alineon de la supre menciita debatpropono (pardonpetante, se iuloke jam aperis traduko – mi ĉiukaze ne vidis ĝis nun tian):

"Ni priparolas ĉi tie demandojn, kiuj rilatas al la homaro kiel tuto, kaj ŝatus, ke absolute ĉiu civitano povu partopreni. Ni devas pensi pri justeco, pri interagado, komunikado inter diversaj etnoj, diversaj kulturoj kaj popoloj kun malsamaj gepatraj lingvoj. Tre gravas kompreni unu la alian por atingi niajn celojn. Ni devus havi la eblon, ĉiu el ni tra la tuta mondo, esprimi nin en lingvo, kiu facilas por ni, en kiu ni povas vere transdoni nian mesaĝon sen miskomprenoj. Bedaŭrinde, multaj el la civitanoj el la tuta mondo ne kapablas partopreni en niaj diskutoj pro lingvaj kialoj."

Mi tute konsentas. Pri kelkaj hipotezoj aperantaj en la posta teksto mi tamen havas dubojn: ke protektado de biologia diverseco dependas de ĝia mastrumado surbaze de "tradicia scio", kaj ke tiu tradicia scio estas enŝlosita en la lingvoj de la tie vivantaj indiĝenoj, do kvazaŭ netradukebla en aliajn lingvojn. Sed tio estas alia temo.