Ne estas certe, ke la Esperanto-komunumo malgrandiĝas, ĉar oni rajtas taksi la nombron da interretaj lernintoj granda kaj optimisme esperi, ke la retuloj multiĝas sufiĉe por kompensi la perdojn, kiujn oni statistikas en tradiciaj asocioj. Esperanto-organizaĵoj perdas membrojn. Tiu situacio aspektas al kelkaj kiel malfortiĝo de Esperanto kaj komencas maltrankviligi ilin. Kelkaj parolas pri "krizo" de Esperanto. Tazio Carlevaro verkis libreton Ĉu Esperanto postvivos la jaron 2045?, kaj diverslokaj mencioj de ĝi atestas pri tio, ke esperantistoj trovas la demandon almenaŭ pensiga.

Unu krizfaktoro (por la tradicia movado) povas esti, ke la angla lingvo ŝajnas al la plej multaj jam "venkinta", ne lasante ŝancon al Esperanto realigi sian origine imagitan destinon fariĝi "ĉies dua lingvo" tutmonde. Sed eble al la "krizo" kontribuis finvenkisma strategio, kiu dum jardekoj traktis "kulturan diversecon" kiel minacatan kaj la anglan kiel malamikon - kaj kiu nur nun, tre malfrue, komencas esti superita. Ĉu eblas, ke tiu strategio impresis eksterulojn kiel senperspektiva, dum jardekoj malallogis la publikon kaj tiel inhibis kreskadon?

Kiajn homojn Esperanto allogas? Ja ne tiajn, por kiuj alilingvanoj estas suspektindaj aŭ strangaj, kaj kiuj ne volas liberiĝi de tiu imago. La logika senco de interlingvo estas kunligi kaj ne dividi. Esperanto logas homojn, kiuj volas kunligiĝi kaj kunligi. Tute konsekvence, Esperantio fariĝis idealtipa "fandpoto" - hejmo de pli kaj pli multaj miksdevenaj paroj kaj denaskaj parolantoj. La malkongruo inter ĉi tiu vivata kosmopolita realo kaj la miksofobia movada ideologio metas esperantistojn en embarason, kiu rompas la lingvodisvastigan elanon de la plimulto (kune kun la malkongruo inter la oficialaj finvenkismaj celoj kaj la efektive realigataj kulturaj celoj - tio, pri kio la Manifesto de Raŭmo parolas). Publike agadi por Esperanto laŭ la stilo, kiun UEA-gvidantoj dum jaroj sugestis, allogas homojn, por kiuj la celo pravigas la rimedojn, kaj kiujn la malkongruo inter la realo kaj la fabeloj ne ĝenas.

Esperantistoj de la unuaj epokoj havis strategion proponi Esperanton kiel faliganton de la "muroj de miljaroj" inter la popoloj. Sed post Tyresö la "progresema" juna generacio radikale forturnis sin de tiu tradicio kaj malantaŭ kamuflo de ŝajnprogresemaj sloganoj pri batalo kontraŭ "lingva imperiismo" kaj "kultura imperiismo" komencis kulturi la prakonservativan ideon, ke Esperanto ekzistas ne por faligi murojn, sed por planti heĝojn inter la popoloj, kiuj gardu ilin kontraŭ "perdo de identeco" kaj perdo de la gepatra lingvo. Laŭ la anoj de la nova "heĝo-politiko", Esperanto estis destinita preventi ĝuste tiun "kunfluiĝon de la homoj en unu ĉiuhoman popolon", pri kiu Zamenhof opiniis, ke Esperanto povus ebligi ĝin - kaj kiun Esperanto efektive alproksimigas, kiom ajn etskale.

(La heĝo-metaforo ne estas originale mia; mi dankas Imre Szabó pro ĝi: https://www.ipernity.com/blog/22786/85360/comment/2792101#comment2792101)