Ĉefurbo de la provinco de Norda Kivuo, en la orienta parto de Demokrata Respubliko Kongo, Goma situas je altitudo de ĉ. 1500 metroj super la marnivelo, ĉe la norda bordo de la lago Kivuo, sude de la vulkano Nyiragongo kaj okcidente de la najbara lando Ruando, kies ĉefurbo estas Kigali. Goma situas en la Granda Rifto, t.e. en la orientafrika fosego rezultanta el disiĝo de la tektonaj platoj afrika kaj arabia. Temas pri tre bela parto de Afriko, sed...
Temas pri regiono kiu ege suferas jam de multaj jaroj pro atakoj, precipe ekde 1994, kiam komenciĝis la Ruanda Genocido kaj la Burunda enlanda milito. Mortis ĉ. 800 000 tucioj kaj hutuoj. 160 000 tucioj forlasis Ruandon. Multaj rifuĝintoj el diversaj etnoj vivas en Goma, en regiono bedaŭrinde ankoraŭ nun tre malsekura.
Okazis kaj ankoraŭ nun okazas abomenindaĵoj : en februaro kaj marto 2019 estis pluraj atakoj de armitaj homoj “Troisième attaque meurtrière en moins d’un mois à Goma“ (Tria mortiga atako en malpli ol unu monato en Goma) .
La situacio estas drameca por multaj homoj, ĉefe por infanoj, kies gepatroj mortis. Virinoj suferintaj je seksa perforto estas multnombraj. Malgraŭ malfacilaj vivkondiĉoj kaj psikaj traŭmatoj, homoj ne emas forlasi la teron, kie ili vivis.
1. Pri mi : Mi estas instruisto de Esperanto al tiuj ĉi georfoj ekde 2004, bonvole mi instruas ĝin, do sen salajro ĉar en Esperantujo ne estas ia oficejo por ricevi salajron, tamen kiam iu donacas al mi ion mi rekte konsideras tion, kiel mian salajron.
Sed mi fieras kaj kontentas kiam miaj malnovaj gelernantoj povas nun flue paroli Esperanton. Mi estos kuracisto post fino de mia medecina studado. Estante esperanta instruisto mi ĝojos kaj dankos ricevante helpojn el bonkoruloj.
2. Pri la georfoj : Pri la georfoj, mi diris al vi kiel, ni ilin enkadrigas kaj instruas Esperanton dank’al nia esperanta asocio, kiun ni kreis ekde 2004 por la ĉefa celo enkadrigi tiuj georfojn, lukti kontraŭ la malriĉeco kaj realigi amasajn projektojn kiujn ni havas. La asocio nia komenciĝis kun la helpoj de forpansitaj: Pastro Duilio Magnani el Italio/Rimini; li multe helpis tiujn ĉi georfojn de 2004 ĝis 2008 kiam li forpasis. Kiel li faris por helpi ? Li kutimis afiŝi fotojn de la georfoj sur la preĝejaj muroj kaj bonkoruloj kutimis elekti kiajn georfojn laŭ iliaj deziroj kaj adopti ilin. Sendante monon por subteni la edukadon de iliaj geadoptintoj, ktp.
Tial vi vidos kiel estas nun kreskintaj georfoj kaj jam evoluis kun iliaj studadoj, post la forpaso de Pastro Duilio Magnani.
Ni havis ankaŭ Kara Hans Bakker
el Nederlando, li multe helpis tiuj ĉi georfojn, kaj asignis subvenciojn dum jaroj por subteni tiuj ilin, bedaŭrinde post lia forpaso en la jaro 2015 lia edzino vidvino ne kapablis daŭrigi helpi, tial ŝi decidis halti ĉi jaron 2019. Sed kiam ni ricevas aliajn helpetojn el aliaj bonkoruloj ni strebas krovi la bezonoj iliaj, sed por ĉi jaro ni bezonas ĉiam helpojn pri iliaj edukadoj.
Amike
Augustin
augukako@gmail.com
www.facebook.com/augustin.kakozwa.7
RAPORTO de Augustin je la 8a de julio 2019 :
Augustin
Foto-Albumo :
Kompleta foto-albumo :
www.ipernity.com/doc/32119/album/1235322
Sign-in to write a comment.