1. Post detala esploro de la paciento kuracisto irigas flanken lian edzinon kaj diras:
- Sciu, via edzo ne plaĉas al mi.
- Ankaŭ al mi, doktoro, sed la infanoj tre amas lin.

2. Du blondulinoj verkas anekdoton pri nigrharulinoj.
- Bonega iĝis, ni tuj forsendu ĝin en interreton.
- Bone, eltiru la memorkarton kaj mi gluos sur ĝin poŝtmarkon.

3. Petro, kion donacis al vi via patro okaze de via naskiĝdatreveno?
- Kvar katapultojn.
- Ne ŝercu do, mi serioze demandas vin.
- Mi ja ne ŝercas! Mia patro - ununura vitristo en la tuta distrikto!

( Gloso: Katapulto - infana ludilo, konsistanta el ligna aŭ fera forketo kun kaŭĉuka rubando por pafi ŝtonetojn)