Mia nesto ĉi tie en Ipernity estas pli-malpli malplena, sed pli abunde mi troveblas en Facebook, kie mi komunikas Esperante kaj finne. Ipernity apenaŭ estas uzata de miaj ne-esperantistaj amikoj en Finnlando kaj mi havas nek tempon nek emon por umi sur du kanaloj. En Facebook mi kultivas i.a. albumon kun specimenoj el mia kolekto de fotoj -- la plej malnovaj aĝas pli ol 100 jarojn -- pri mia hejma kaj laboreja strato Nieuwe Binnenweg. Krome, kelkaj artikoloj kaj intervjuoj miaj estas legeblaj en http://www.esnips.com/web/obullersStuff.