Raŝi - Audino's favorite articles

Display articles of:

  • Tradukado: Tocando em frente - Irante antaŭen

    Ĉu iu povas helpi min en la tradukado de tiu belega brazila muziko? Mi komencis fari la tradukon sed mankas al mi la sufiĉan sperton por atingi la fidindeco ke la muziko meritas. Se iu volas aŭskuti ĝin, iru al mia paĝo kaj profitu la momenton... TOCANDO EM FRENTE (Almir Sater e Renato Teix eira) Ando devagar porque já tive pressa Levo esse sorriso porque já chorei demais Hoje me sinto mais forte, mais feliz quem sabe Só levo a certeza de que muito pouco eu sei Eu nada sei Conhec…

  • LA FANTOMO DE L' OPEREJO (56)

    L'Opéra Garnier
    Karaj geamikoj, jen la sekva parto de via felietono. Mi deziras al vi tre agrablan legadon! Jen la ligilo al la unua epizodo : www.ipernity.com/blog/mike59/748731 Koran dankon al IVAR, NOĈjO kaj KATRINO pro ilia fidela amika apogo.

  • Esperanta Bildvortaro 2012 aperis

    EB 2012 enhavas ĉ. 30.000 terminojn en Esperanto, klarigitajn per 415 bildo-tabuloj sur 800 paĝoj plus apartan indekson de 155 paĝoj kaj kostas 38 eŭroj ĉe la eldonejo Flandra Esperanto-Ligo. Ĝi baziĝas sur la germana Duden-Bildwörterbuch , 6-a eld. 2005. ...

  • Sukurado al Ak-prez

    Lastatempe John Wells miras pri sukuri (doni unuan helpon al vunditoj), kies malavantaĝo estus „ke ĝi ne apartenas al Esperanto kiel mi [Wells] ĝin konas“. Mondo de mirakloj: Ĉu li ne uzas la vortaron de Butler, pri kiu li iam skribis recenzon?

  • Hodiaŭ (la 9an de majo) estas Tago de Eŭropo...

    Malgraŭ multaj gravaj problemoj en la nuna Eŭropa Unio, mi ĝojas senti min eŭropano. Dank'al la ĝemeligo starigita inter mia naskiĝurbeto Hondschoote (Francio - Nordo) kaj Osterburken en Germanio (Baden-Virtembergo), mi estas ege feliĉa pro nia amikeco de pli ol tridek jaroj. Hodiaŭ mi ĉefe havas emociitajn pensojn por mia plej bona amiko Manfred, kiu forpasis lastan jaron... Li havis tre belan fortan baritonvoĉon kaj tre ŝatis kanti. Kun granda plezuro, ni kune plenvoĉe kantis parton de la Odo al Ĝojo (en la germana, kompreneble, eĉ se mi ne bone komprenis la tekston!)

  • 1000 TAGOJ en "IPERNITY"!! :-)

    Aniĝtago: 01/06/2009 # Hodiaŭ: 25/02/2012 La kalkulado de la tagoj J F M A M J J A S O N D Entute 2009 30 31 31 30 31 30 31 214 2010 365 2011 365 2012 31 25 56 214 + 365 + 365 + 56 = 1000 :-) Jes, mi scias... ordinare la personoj komemoras laŭ "x-jar…

  • La nombro-diablo

    - Do, kalkulu. - Mi ne scias kalkuli, asertis Roberto. - Stultaĵo, ĉagrenetis la nombro-diablo.

  • La voĉo de Zamenhof

    Gratulon kaj dankegon al CARLOS DEVIZIA por sia admirinda laboro, kiu ebligas aŭskulti (preskaŭ) klare la voĉon de L.L. ZAMENHOF !!! Jen lia video (el U-Tube) :

  • mistera numero 65535 ĉe ipernity blogoj!

    La numero 65535 laŭ mi devas esti iu mistera kaj eble sankta numero. Ĉiu blogo ĉe ipernity atingante tiun numeron friziĝas kaj ne plu antaŭeniras! Jen la ekzemploj: 1 , 2 , 3 , 4 , kaj ... Mi estus tre dankema se iu komentus kaj priskribos tiun ĉi misteran nombron 65535!

  • Zamenhof kiel fak-tradukisto

    Unu sola faka artikolo pri medicino troviĝas en la Fundamenta Krestomatio. Zamenhof tradukis ĝin el germana lernolibro pri okul-kuracado al Esperanto. Ni rigardu, kiel li solvis problemojn de teknika tradukado...

  • Kio atendos nin en la verda infero?

    Malfacila lingvo Esperanto estas - kompreneble. Tiel malfacila, ke vi apenaŭ sukcesos "ellerni" ĝin, sed pekos dum via tuta vivo - escepte nur de malmultaj sanktuloj. Ni do havas bonan ŝancon revidi nin en la verda infero. Sed kio atendos nin tie? Kaj kiuj estas viaj plej oftaj lingvaj pekoj en lingvo malfacila?

  • Trapasu la novan KER-ekzamenon de UEA!

    Ni kun ĝojo informas vin, ke en 2009 jam 102 personoj trapasis sukcese la novtipajn KER-ekzamenojn de UEA-ITK. Bv. vidi la laŭlandan statiskitokon ĉi-sube: http://www.edukado.net/pagina/Novaĵoj/22423//#22780 La plej prokisma ekzamensesio okazos la 29an de decembro , en tri lokoj, dum NR, IF kaj JES en Germanio kaj Pollando. Ni nun pretigas la ekzamenkalendaron por la sekva jaro. Organizantoj de Esperanto-programoj bv. vidi la indikitajn datojn kaj kontakti Katalin Kováts se ili volas…

  • Senespera amo...

    Ĉiutage, kiam mi sidas ĉekomputile, laboranta, vidas ke ŝi konektiĝas, kaj tiam mi sentas kvazaŭ guto da frida akvo trakurus mian dorson, kaj ekas forta tento kontakti ŝin, sendi rete kison, floron, teneran vorton... mi devas peni, por elteni min, por plenumi ŝian postulon lasi ŝin trankvila dum iom da temo, dum unu monato almenaŭ. Foje, mi sentas tion kiel pentopuno pro ĉiuj miaj fuŝaĵoj, miaj eraroj kun ŝi. Neniu povas imagi, kiom mi bedaŭras, ke mi ne havis mian nunan mensan ekvilibron…

  • Diru "Jes!" al la vivo!

    msn2011-2
    Bedaŭroj ofte ne rilatas al tio kion oni faris - ĉu bone aŭ malbone - sed ofte pri tio kion oni NE faris! Estas bone foje akcepti inviton al kunveno kiun oni timas, partopreni kurson kiu allogas, sed kiun oni ne partoprenas pro hezitemo, kaj tiel plu. Estas bone foje forlasi la "zonon de komforto", "la bobelon de certeco" kaj konatiĝi kun novaj aferoj, novaj homoj. Ĝuste tio riĉigas nian vivon. Resti hejme, farante la kutimajn aĵojn, oni povas fari ĉiam ajn. Vivu la vivon kvazaŭ ĉiu evento estas…

  • Mensa malsano I

    Laŭ klarigo de mia psikiatro, temas pri malbona konektkapablo de la neurotransmisiiloj en mia cerbo. Tio provokas deprimemon, kiu efektiviĝas je konkretaj ĉirkonstancoj. Verŝajne havas genetikan devenon, fakte, en unu branĉo de mia patra familio, kvankam neniu studis ekziston de deprimoj, almenaŭ oni memoras pri almenaŭ deko da sinmortigoj ekde la praavoj de mia patro. Laŭ konkludo de mia psikiatro, la "ekstera" kialo de miaj deprimoj, tio estas, la faktoro kiu akrigis la fiziologian deprime…

  • Pri kamaradoj kaj samideanoj

    Estas facilaj vortoj kamarado, amiko! Vi estas mia plej kara amiko aŭ amikino, ni estas kamaradoj ĝis morto. La vortoj fluas kiel akvo en rivereto kiu havas fonton sur iu alpoherbejo. La sono povas esti klara aŭ parolata kun iom velura voĉo. Antaŭ kelkaj monatoj mi estis en Rumanio en belega urbo Braŝovo. Okazis tie la SAT jarkunsido kaj kongreso. Estis ege bona kongreso, bona etoso, bona programo. Kongreso dum kiam oni estas inter amikoj. Jes amikoj! Ni diras tion; “saluton amiko” aŭ k…

  • HORI YASUO RAPORTAS EL JAPANIO

    Kun pluraj aliaj esperantistoj en Ipernity, mi ĵus ricevis (fare de Dorota) tiun kortuŝantan raporton de Hori Yasuo pri la nuna situacio en sia lando. Mi tutkore kompatas kun la geamikoj de Japanio kaj esperas pli bonajn novaĵojn en la venontaj tagoj . Vi povos ankaŭ legi lian raporton koncerne la 14an de marto ĉe Dorota : https://www.ipernity.com/blog/dorota_dorburc/315174

  • dankesprimo al amindaj virinoj de mia lando

    Mi volas danki al tri virinoj kiuj unuope, hieraŭ kunhelpis min sur la strato. La unua sinjorino tiam kiam mi estis ĝenita pro la asfiksigaso kiun la polico(!?) pafis al la simplaj civitanoj -inter ili ankaŭ mi- kaj ŝi donis al mi ĵurnalon por bruligi kaj iom malefiki la gason. La dua sinjorino kiu donacis al mi antaŭe preparitan tukon kiu estis trempita en vinagro por meti ĝin sur miaj okuloj ... kaj la tria sinjorino kiu, post tiam kiam mi estis forte karesita (ne batita!) de policaj f…

  • De Kembriĝo ĝis Edinburgo - 20 jarojn por la Esperanta Biblio (1)

    La unuaj traduk-pecoj de Zamenhof el la Biblio aperis en "La Revuo" en 1907. Dum la samjara 3-a Universala Kongreso en Kembriĝo fondiĝis komitato por komplete traduki la Malnovan kaj Novan Testamenton (MT, NT). Kaj tamen daŭris ĝis la 18-a UK en Edinburgo 1926, ĝis kiam ĝi povis esti prezentita al la publiko. 20 jaroj da penado, kortuŝe resentebla en korespondaĵoj de la ĉefaj agantoj ...

32 articles in total