20120829 135104 20120829 135119 20120829 135114 La biciklo

En ĉi tiu ekzakta momento, normale, mi ne estus tie ĉi. Mi devus esti laboranta en publika lernejo de mia urbo, Atibaia, San Paŭlo, Brazilo. Mi ne laboras nun, ankaŭ ne laboros morgaŭ, nek postmorgaŭ kaj tiel same en la venonta semajno.

Ne, mi ne estas senlaborulo! Hieraŭ mi laboris ĝis la 23h horo kaj tuj iris al mia hejmo por manĝeti ion antaŭ mia dezirega bezono ripozi sur mia lito ĉar, en la sekva mateno, multe da laboro atendus min, en la privata lernejo kie mi ankaŭ laboras, sed nur matene. Kiel ĉiam mi vekiĝis, pli malpli je la 4ª horo, por iri al necesejo. Tuj venante, mi ŝaltis mian pletkomputilon por Fejsbukumi, en la serĉado pri respondo de iu amikino kaj legi emajlojn. En unu el la mesaĝoj, de la 2h 32 min, per la nomo iu kunordiganto de mia lernejo, mi legis:

“Ave Instruistoj! Mi venas informi al vi ke, la instruhoroj estas nuligataj en ĉi tiu merkredo (29/08)!! Ĉiu ajn dubon kiu, enventuale, iu el vi havu, kontaktigu min. Mia telefonnumero estas xxxxx-xxxx. TIO ĈI NE ESTAS MOKATAĴO OK?”

Mi tuj pensis ke tio mesaĝo ne povus estis serioza ĉar, ĉu li skribus en ĉi tiu stranga horaro?! Kial oni ne menciis la kialon? Ĉu iu instruisto mortis?! Jeskaze, kial ne klarigi la aferon, kiel iu ajn normala persono farus tiakaze?? Demandoj sen respondoj... mi redormis ĝis frumateno.

Kiam mi vekiĝis, mi telefonadis serĉante solvon al tiu enigmo. Foje la telefono de la lernejo ludadis senhalte, foje montriĝis okupata... kia diablo okazis?!

Dum mia laboro, en la sekvo de la mateno, mi provis retelefoni, sed la rezultoj estis la sama...

Mi decidis telefoni al iu kolegino kaj ŝi diris al mi ke nenion sciadis, sed ŝi telefonus al alia instruistino por pli bone informiĝi. Tuj poste, ŝi telefonis al mi kaj diris: LA LERNEJO ESTIS BRULIGITA!!

La neniam esperinda novaĵo perdigis min... kion fari? Kion diri? Kion pensi?

Nenia respondo... nur la deziro iri al la hieraŭa laborejo por konciiĝi pri la amplekso de la katastrofo. Mi iris tie, kaj mi trovis:

Bruligitajn Meblojn, Detruatan Laborlokon, Rekonstruotan Lernejon.

20120829 134839 20120829 134538

20120829 135059 20120829 135148 20120829 135041