Pavla Dvořáková's photos with the keyword: filmo

La kastelo Jindřichův Hradec (Ĉeĥio)

03 Jul 2018 1 571
Mallonga turisma filmeto pri publike alirebla ampleksa renesanca kastelo, situanta en Suda Bohemio. Esperantigis kaj laŭtlegas Pavla Dvořáková. eo.wikipedia.org/wiki/Jindřichův_Hradec_(kastelo)

Renesanca danco kun ventumiloj

16 Sep 2013 2 889
Mallonga specimeno el prezentiĝo de la ĉeĥa ensemblo Animata dum la 8-a festivalo "Příbramská svatohorská šalmaj" (specialiĝanta precipe pri histori(ig)a folkmuziko) okazinta 14.9.2013 antaŭ areo de la plej konata bohemia pilgrimloko Svatá Hora (Sankta Monto) apud Příbram (Centra Bohemio, Ĉeĥio). E-lingva priskribo de la loko: pribram-city.cz/esp/index.php?vid=7

Estu ĉiam serena

08 Feb 2013 2 1 1114
Ĉi-foje mi prezentas ne la mian filmeton - tiun ĉi mi trovis koincide en www.youtube.com/watch?v=XhsMGaycS2Y en la kanalo de Josenilton kaj Madragoa·el Brazilo. Ĝis nun nur malmultaj malkovris kaj vidis ĝin, tial mi volus ĝin plu disvastigi. Ĉarmaj rilaksigaj bildoj kun inspiraj pensoj por via spirita evoluo (portugallingve kun Esperantj subtekstoj)

Kavaliraj ludoj

09 Jun 2012 1 1 766
Mi filmis dum la Urba solenaĵo en mia urbo Písek (8.6.2012). Neatendite rapida fino de unu el la disciplinoj (kaptado de ringoj per pikilo) :-)

Mezepoka tamburmuziko (mia kofeino :-) )

04 Oct 2012 1 933
mi filmis en majo 2009, kiam mi kun familianoj kaj geamikoj ekskursis al Mezepoka tago en la burgo Šelmberk (oriente de la urbo Tábor en Suda Bohemio)

Kiu el ni blindas?

02 Apr 2012 1 935
pri temo fakte ne nur kristanisma, resp. religia ... fonto: www.youtube.com/watch?v=bp5VsBg0pIY uzanto:paroladio ampleksa kolekto de bibliaj videofilmoj en diversaj lingvoj, inkluzive Esperanton (realikas itala IKUE-sekcio) licenco de Youtube: atribuo de aŭtoreco

E-familioj en la franca televido

12 Sep 2008 2 2292
Jen filmeto pri Renkontiĝo de E-familioj en Grezijono (26.7.-2.8.2008), dissendita (eĉ dufoje) tutlande de la franca televido - sendube grandmerite al aktiveco de Cyrille Hurstel