LIBROJ KAJ DISKOJ EN ESPERANTO
Bonvolu musklaki al la unuopaj bildoj, por grandigi ilin al legebla grandeco.
08 Jan 2014
1 favorite
Indonezia eldono de Esperanto per rekta metodo
Esperanto dengan metode langsung.
Komplete ilustrita 22-leciona kurso por parolantoj de la indonezia, kun vortaretoj ambaŭdirektaj.
Stano Marček. Ilustris Linda Kuruc-
Marček. Al la indonezia trad. Asfrina
Liola, Eko Nur Syah Hidayat, Abdul
Haris Adnan, Sondang Ilia Dewi.
Martin, 2013. 114p. 25cm. ISBN
9788089312269. € 7,50.
Vidu ankaŭ: d0y0b.ocnk.net/product/632;
katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=8909
Blogo pri la lernolibro: www.ipernity.com/blog/stano.marcek/143209
Helpiloj por la instruistoj: www.ipernity.com/blog/stano.marcek/412293
KD Esperanto dengan metode langsung.
Komplete ilustrita 22-leciona kurso por parolantoj de la indonezia en formato pdf, kaj voĉlegitaj tekstoj de la libro en formato MP3. Martin, 2013. € 15,00
Vidu ankaŭ: d0y0b.ocnk.net/product/632;
katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=8910
08 Jan 2014
Islanda eldono de Esperanto per rekta metodo
Esperanto međ beinni ađferđ.
Komplete ilustrita 22-leciona kurso por islandlingvanoj, kun vortaretoj ambaŭdirektaj.
Stano Marček. Ilustris Linda Marčeková.
Al la islanda trad. L. þorsteinsdóttir, H. Sæmundsson. Martin, 2013.114p.
25cm. ISBN 9788089312252. € 7,50.
Vidu ankaŭ: katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=8898
Blogo pri la lernolibro: www.ipernity.com/blog/stano.marcek/143209
Helpiloj por la instruistoj: www.ipernity.com/blog/stano.marcek/412293
KD Esperanto međ beinni ađferđ.
Komplete ilustrita 22-leciona kurso por islandlingvanoj en formato pdf, kaj voĉlegitaj tekstoj de la libro en formato MP3. Martin, 2013. € 15,00
Vidu ankaŭ; katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=8899
08 Jan 2014
1 comment
Norvega eldono de Esperanto per rekta metodo
Esperanto den direkte metoden.
Komplete ilustrita 22-leciona kurso por parolantoj de la norvega, kun vortaretoj ambaŭdirektaj.
Stano Marček. Ilustris Linda Marčeková.
Al la norvega trad. B.K. Øyen.
Martin: La aŭtoro, 2011. 114p. 25cm.
Vidu ankaŭ www.esperanto.no/kurs/den-direkte-metoden;
katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=8883
Blogo pri la lernolibro: www.ipernity.com/blog/stano.marcek/143209
Helpiloj por la instruistoj: www.ipernity.com/blog/stano.marcek/412293
KD Esperanto den direkte metoden.
Komplete ilustrita 22-leciona kurso por parolantoj de la norvega en formato pdf, kaj voĉlegitaj tekstoj de la libro en formato MP3.
Martin, 2012. € 15,00
Vidu ankaŭ www.esperanto.no/kurs/den-direkte-metoden;
katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=8888
01 Feb 2015
2 favorites
2 comments
Turka lernolibro de Esperanto + KD
En presejo estas turka eldono de mia lernolibro Esperanto per rekta metodo. Akompanos ĝin kompakta disko kun la lernolibro en pdf (printebla, projekciebla) kaj "Modela elparolo" - voĉlegitaj tekstoj de la libro en mp3.
La lernolibro aperis jam en 35 lingvoj:
la angla, franca, itala, rusa, ĉina, japana, korea, portugala, pola, slovaka, Esperanta, greka, nederlanda, irlanda, rumana, germana, dana, litova, serba, vjetnama, luksemburga, hungara, kroata, finna, ĉeĥa, hispana, ukraina, sveda, tajvana, armena, taja, norvega, islanda, indonezia - kaj nun la turka.
La lernolibrojn akompanas komuna didaktika materialo:
500 Instruaj Bildoj por rektmetoda instruado (kartonaj folioj A5, kiuj paŝo-post-paŝo sekvas la lernolibron; ankaŭ sur KD!) kaj KD Modela elparolo en mp3 + la lernolibro en diversaj lingvoj en pdf (voĉlegitaj Esperantaj tekstoj de la libro kaj projekciebla / printebla lernolibro). Informoj kaj mendoj ĉe:
stano.marcek@gmail.com.
Pliaj informoj pri miaj eldonaĵoj - lernolibroj, kompaktaj diskoj, aŭdlibroj kaj metodikaj helpiloj (pli ol 100 titoloj) troveblas ĉe verdastacio.weebly.com/libroj.html
15 Oct 2015
1 favorite
Mia prelego dum la 3a Tutmonda Kolokvo pri Instruado de Esperanto
De la 13-a ĝis la 16-a de majo 2015 okazis en Neuchâtel (Svislando) la 3-a Tutmonda Kolokvo pri Instruado de Esperanto. La kolokvon organizis ILEI kaj la ĉefa loka organizantino estis la prezidantino de ILEI, Mireille Grosjean.
Mi mem prelegis pri mia lernolibro Esperanto per rekta metodo, kaj pri aliaj didaktikaj helpiloj de mia eldonejo.
Legu pli: eo.wikipedia.org/wiki/Tria_Tutmonda_Kolokvo_pri_instruado_de_Esperanto
15 Oct 2015
1 favorite
Mia prelego dum la 3a Tutmonda Kolokvo pri Instruado de Esperanto, daŭrigo
De la 13-a ĝis la 16-a de majo 2015 okazis en Neuchâtel (Svislando) la 3-a Tutmonda Kolokvo pri Instruado de Esperanto. La kolokvon organizis ILEI kaj la ĉefa loka organizantino estis la prezidantino de ILEI, Mireille Grosjean.
Mi mem prelegis pri mia lernolibro Esperanto per rekta metodo, kaj pri aliaj didaktikaj helpiloj de mia eldonejo.
Legu pli: eo.wikipedia.org/wiki/Tria_Tutmonda_Kolokvo_pri_instruado_de_Esperanto
02 Sep 2017
1 favorite
1 comment
La lernolibro "Esperanto per rekta metodo" jam en 40 lingvoj
Mi sendas al vi aktualan oferton de mia eldonejo en pdf-formato (10 paĝoj, 129 titoloj, vidu sube), kaj proponas specialan "kristnaskan/novjaran“ rabaton: Por ĉiuj titoloj (eĉ se mendotaj unuekzemplere) – triona rabato el la indikita prezo, +
Speciala oferto: se vi krom lernolibroj mendos almenaŭ 5 diskojn (Modela elparolo en mp3 + la lernolibro en pdf, sonlibroj kun fabeloj aŭ poezio, Kantoj por E-kursoj, Instruaj Bildoj, AV-kurso por progresintoj...), laŭ via elekto, eĉ se iuj titoloj unuope – la afrankon pagos mi.
Transpago eblas per banko, Paypal, Western Union – aŭ pere de niaj UEA-kontoj.
Amike salutas,
agrablajn festotagojn,
kaj tre sukcesan jaron 2018 deziras
Stano Marček
PS: Se vi ne sukcesis ricevi/elŝuti la la oferton en pdf-foprmato, ĝi troveblas ĉe:
www.edukado.net/biblioteko/dosierujo?iid=173&s=0140e179122db5ed1529ac4878564d0e
Jump to top
RSS feed- Latest items - Subscribe to the latest items added to this album
- ipernity © 2007-2025
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter