LA TEGMENTO DE L' OPEREJO GARNIER (PARIZO)
Monda Muziko
Juna Amiko 1_2016
Nova kurso de Esperanto por saĝaj telefonoj
Krucenigmoj kaj sonlibroj en Esperanto
Esperanto per rekta metodo, Kantoj por kursoj, Aŭd…
Esperantisto Slovaka 4/2015
Esperantisto Slovaka 3/2015, dorso /zadná strana o…
Esperantisto Slovaka 3/2015, kovrilo /obálka
Juna Amiko 3/2015
Esperanto Aktuell 4.2015
Esperanto Aktuell 3/2015
Juna Amiko 2/2015
Juna Amiko 1/2015
Esperanto Aktuell 6/2014
Juna Amiko 3{2014, enhavo
Juna Amiko 3/2014
Esperantisto Slovaka 3/2014
Esperanto Aktuell 5.2014
Mia oktobra prelegturneo en Belgio, Francio kaj Ĉe…
Juna Amiko 2/2014
Esperanto aktuell 4/2014
Juna Amiko 1/2014
Juna Amiko 3/2013
See also...
P3 KBS_E-ton: Plikonigi, plibonigi kaj Plisciigi Esperanton

Keywords
Authorizations, license
-
Visible by: Everyone -
All rights reserved
-
5 434 visits
Kurso de Esperanto por telefonoj, ambaŭ volumoj
![Kurso de Esperanto por telefonoj, ambaŭ volumoj Kurso de Esperanto por telefonoj, ambaŭ volumoj](https://cdn.ipernity.com/200/62/64/42836264.57f2a04f.640.jpg?r2)
![](https://s.ipernity.com/T/L/z.gif)
Sur la retpaĝo de Internacia Esperanto-Instituto en Hago, www.iei.nl, troviĝas jena teksto:
Nun ricevebla: apo por lerni Esperanton per Android-poŝtelefono:
Volumo 1 (lecionoj 1-11): jam pli ol 2000 elŝutoj: legu pli
Volumo 2 (lecionoj 12-22): nun ankaŭ disponebla: legu pli
Jam pli ol 2000 elŝutoj: Esperantokurso per rekta metodo kiel apo por Android (Google) poŝtelefonoj
Tre konata estas la Esperantokurso Esperanto per rekta metodo de Stano Marček.
Kvankam la kurso mem nur estas en Esperanto ĝi por diversaj naciaj komunumoj aperis kiel libro kaj kiel kompakta disko kun nacilingvaj klarigoj.
Nun ĝi ankaŭ aperis kiel t.n. "apoj". (Volumo 1, lecionoj 1 - 11, kaj volumo 2, lecionoj 12 - 22).
Apo (mallongigo de aplikaĵo) estas komputilprogramo por t.n. plurfunkciaj poŝtelefonoj (angle: smartphones).
Tia poŝtelefono ne nur estas telefono, sed vera komputilo:
per ĝi oni povas telefoni, fari fotojn, trovi la vojon, interreti, tviteri, pririgardi filmojn, aŭskulti muzikon, ktp., ktp.
Multaj homoj jam havas ĝin. Oni amase vidas ilin surstrate, en trajnoj, en butikoj, en publikaj konstruaĵoj.
Patr(in)oj malantaŭ infanĉaroj, gejunuloj sur biciklo, oficistoj en kontoroj, laboristoj en konstruejoj,...
Kelkfoje ŝajnas kvazaŭ homoj nur komunikas per sia poŝtelefono...
Ekzistas almenaŭ tri specoj de apoj:
-apoj kiuj (nur) funkcias en telefonoj de Apple (markoj i.a. I-phone),
-apoj kiuj (nur) funkcias en Android telefonoj (markoj i.a. Samsung),
-apoj kiuj (nur) funkcias en Windows telefonoj (i.a. Nokia).
Oni nur povas elŝuti (akiri) kaj instali apojn per la butikoj de tiuj firmaoj:
Android-apoj nur per la apobutiko de Google.
Por Apple estas konata la apo Duolingo: por multaj lingvoj ĝi havas lingvan lernilon, nun ankaŭ por Esperanto.
Tamen per ĝi oni povas lerni Esperanton nur per la angla lingvo (aŭ eble baldaŭ per la hispana lingvo).
Estas ĝoje ke nun ankaŭ aperis Esperantokurso kiel apo por Android, kiu krome estas nur en Esperanto sen uzo de iu nacia lingvo.
Ĝi estas vera kurso, nome surbaze de la materialo de Esperanto per rekta metodo.
Piet Buijnsters, la programisto, uzis por ĝi la tre trafajn kaj instruajn bildojn (desegnaĵojn) de Linda Marčekova el la kursolibro
kaj kiam oni klakas aŭ tuŝas la tekstojn de la kurso oni ankaŭ tuj povas aŭdi la klaran prononcadon.
En ĝi ankaŭ estas la ekzercoj kaj taskoj de la libro.
La apo rigore sekvas la taŭgan, metodan instrulinion de la kurso, sed kompreneble oni povas mem elekti sinsekvon kaj rapidon,
ĉar granda avantaĝo de la kurso kiel apo estas ke tiuj kiuj havas plurfukcian poŝtelefonon laŭ ŝato kaj en diversaj cirkonstancoj povas uzi ĝin
kaj lerni Esperanton: kiam oni veturas en trajno, kiam oni devas ie atendi, preskaŭ ĉie ajn kaj ĉiam ajn...
La apoj ankoraŭ estas senpagaj. Por elŝuti kaj instali volumon 1: iru per via poŝtelefono al la Google-apo-butiko (Google Play) kaj trovu ĝin per la serĉvorto Esperanto aŭ Esperantokurso aŭ per www.iei.nl/apo.htm (la butik-anonco kun pliaj informoj).
Por elŝuti kaj instali volumon 2: iru per via poŝtelefono al la Google-apo-butiko (Google Play) kaj trovu ĝin per la serĉvorto Esperantoplus aŭ per www.iei.nl/apoplus.htm
Certe rakontu al ne-Esperantistoj!
Translate into English

(deleted account) has particularly liked this photo
- Keyboard shortcuts:
Jump to top
RSS feed- Latest comments - Subscribe to the comment feeds of this photo
- ipernity © 2007-2025
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter
Sign-in to write a comment.