0 favorites     4 comments    1 439 visits

See also...

Literary sightseeing Literary sightseeing



Keywords

Ŝvejk
literaturo
libro


Authorizations, license

Visible by: Everyone
Attribution + non Commercial + no derivative

1 439 visits


Ŝvejk antaŭ la Ŝvejktaverno en Karlsbad

Ŝvejk antaŭ la Ŝvejktaverno en Karlsbad

Comments
 Hans-Georg Kaiser
Hans-Georg Kaiser club
Li pruvis, ke oni eĉ en milito povas esti kontraŭ militoj, necesas al tio nur kuraĝo, prudento, humuro kaj ruzeco.
16 years ago.
 Roland Platteau
Roland Platteau
Mi ĵus aĉetis la libron. En ĝi mi rimarkis la antaŭparolon de Renato Corsetti, li elstarigas kio povas esti la mesaĝon de Ŝvajk por la nuntempo:
"Ŝvejk havis sian metodon, sed ankaŭ ni ĉiuj devas trovi nian metodon, ĉar el la vidpunkto de normalaj homoj la aŭstra-hungara armeo finfine ne estis pli ĝena, pli perforta ol la nuntempaj rego-maŝinoj, kies sistemoj, por eniri eĉ la menson de la civitanoj, tiel perfektiĝis, ke la antaŭvidoj de Orwell en la verko 1984 sonas tute profete.
Ĉu ni povas sukcesi nur per ruzo kiel Ŝvejk? Mi estas pesimisma, kvankam mi devas agnoski, ke neperfortaj rezisto-kampanjoj estas en la longa daŭro sukcesaj. Pri ĉi tiuj kampanjoj Ŝvejk estas nia heroo, gvidanto kaj modelo."
16 years ago.
 Roland Platteau
Roland Platteau
Corsetti citas Orwell, mi aldonos Aldous Hŭley, Ira Levin, kaj laste sed ne balaste Doktoro Knock !
16 years ago.
 Hans-Georg Kaiser
Hans-Georg Kaiser club
Kafka kaj Haŝek estas por mi unu monero kun du flankoj, interesege, ke ili parte kune sidis en Prago en la sama anarkia klubo, se okazis literaturvesperoj. Nu, ili havis la saman celon, kritiki la ŝtaton, kiu faras el homoj maŝinojn. Haŝek ridigas, sed Kafka ridetigas. Iam Kafka ĉe la legado de la "Proceso" laŭte devis ridi, kaj la aŭskultanto Max Brod demandis sin, kial Kafka ridas, ĉar li tute ne trovis la libron komika, sed ŝokiga. La anarkiemo de Kafka estas ofte prisilentata, sed kio estas "La a proceso" alia ol akra krititko al la ŝtato. Li estis tioma malamiko de la ŝtato, ke li antaŭdivenis la gulagon en la rakonto "La punkolonio". En ŝtatmaŝino por Kafka ĉiu fiaĵo eblas....
Do, estas diversaj manieroj kiel rezisti al la ŝtato kaj al militoj, la stilo de Kafka estas ne malpli akra ol tiu de Haŝek. Sed multaj pliaj necesaj manieroj ekzistas, ekz. organizaj ktp... la esperantistoj havas helpe de la komuna lingvo plian eblon por varbi por paco, ĉu? Por rezisti al naciismo.
16 years ago.

Sign-in to write a comment.