Esperanto Akademio <ea>
01 Aug 2016
1 favorite
Akademia Dokumentaro
Temo de la kvara volumo de la Berlina Komentario pri la Fundamento de Esperanto estas la Akademia Dokumentaro. Ĝi estas la nuntempe plej kompleta kolekto de ĉiuj dokumentoj de Lingva Komitato (1905-1947) kaj AdE (1948-2016).
Sur la titolbildo estas citaĵo el la unua statuto de la "Esperantista Akademio" el 1908, vd. p. 46 de la volumo.
Legu pli: www.ipernity.com/blog/bernardo/4588328 .
01 Aug 2016
1 favorite
2 comments
Velger, Norma Esperantologio, 1999
Komentita reeldono de la klasika verko pri la Fundamento de Esperanto:
www.ipernity.com/blog/bernardo/4621998 .
30 Jul 2016
Vortaro Oficiala Junio 2016
La plej kompleta kaj detala kolekto de ĉiuj vortoj el la Fundamento de Esperanto laŭ la aktuala stato de 2007. Kun klarigoj pri ĉiuj vortoj el la Universala Vortaro kaj la naŭ Oficialaj Aldonoj. Legu pli:
www.ipernity.com/blog/bernardo/4625288 .
01 Aug 2016
Grosjean-Maupin, Landnomoj, 1922
La manskribita raporto al la Akademio neniam antaŭe estis publikigita. Nun ĝi estas libere elŝutebla de esperanto-akademio.wikispaces.com/eniro .
Legu pli: www.ipernity.com/blog/bernardo/4625698 .
02 Aug 2016
Kabe, Vortaro, 1910
La unua kompleta difinvortaro de Esperanto el la epoko de Zamenhof. Ĝia influo etendiĝas ĝis la nuna PIV 2005.
Ĝi reaperis kiel vol. 7 de la Berlina Komentario pri la Fundamento de Esperanto (BK VII), ĉar ĝi estas grava helpilo por eltrovi la "veran sencon" (vd en la 4a alineo de la Antaŭparolo - A 4.5) de vortoj en la Vortaro Oficiala (vd. en BK II).
Elŝutu de esperanto-akademio.wikispaces.com/Historiaj+vortaroj
Jump to top
RSS feed- Latest items - Subscribe to the latest items added to this album
- ipernity © 2007-2025
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter