Mi estis preta iri al Japanio, kaj iris al Japanio mardon la 11-an de junio.

Mi estis preta, mi eĉ havis mian verdan flagon en la valizo, kaj mi alvenis ĉe la Narita-flughaveno. Mi sekvis la konsilojn donitajn de Ryo, kaj sidiĝis en la Skyliner-trajno. En la trajno, mi ankoraŭ estis pensanta pri ĉiuj la "kulturaj malsamecoj", "Mi esperas, ke mi ne fuŝos...". Alveninta al Ueno-stacidomo, mia verda flago en la mano, mi ekserĉis Bezonata-n kaj Ryo-n. Subite, inter la kolonoj mi vidis verda stelon sur papero : jen ili ! Samtempe ili ekvidis min. Kiam ni esits sufiĉe proksimaj por saluti, Bezonata tuj kaj brakumis min ! Mi estis tiom surprizita, tiam mi tuj forgesis ĉujn miajn antaŭjuĝojn, ĉiujn miajn kredojn ĉiujn miajn timojn.



Kara Bezonata, via ĉirkaŭbrakumado ege helpis min ! En miaj okuloj, ni ne estis Franco kuj Japanoj, "sed homoj kun homoj", amikoj kun amikoj.



Bezonata kaj Ryo estis atendinta min dum30 minutoj, do ili povis diskuti iomete : Ryo estis la unua Esperantisto, kiun Bezonata renkontis, kaj mi estis la dua.

La vespero estis jam planita, mi eliris la stacidomon sekvante ilin. Mi ne bezonis zorgi pri "kie iri, ktp", kaj povis pli bone gustumi miajn novajn impresojn.



Ni eniris en restoracio, kiun Ryo elektis ĉar ĝi estas Kyoto-stila. Manĝi en tiu restoracio estis tre interesa, ni havis nian apartan ĉambron por paroli pli facile. Estis tre interesa ankaŭ renkonti verajn homojn, kiujn oni nur konis per la interreto.

Oni kelkfoje diras, ke Japanoj malfacile parolas "fremdajn" lingvojn kiel la angla (eble preskaŭ tiom malbone, kiom la Francoj ), do mi supozis la samon por Esperanto pro la "u", la "l" kaj la "r". Fakte, la prononcado de ĉiuj la esperantistoj, kiujn mi renkontis dum la vojaĝo, estis perfekta ! Kaj nia sekretema Bezonata ankaŭ tre klare parolis, eĉ se Ryo ka mi estis "ŝiaj unuaj Esperantistoj" (tiel dirite : eĉ se ŝajnas ke ŝi neniam parolis antaŭ).



Ryo kaj Bezonata malkovrigis min multe da interesaj, delikataj, tradiciaj manĝaĵoj, ni diskutis pri kelkaj francaj influoj en Japanio, kaj pri kelkaj japanaj influoj en Fancio. Mi ekzemple parolis pri ハーロック (Albator en la franca), kaj nia talenta Bezonata dezegnis lin. Por ŝi, ĝi estis tre malnova animeo, kaj ŝi pravas : pli ol tridekjara. Sed mi estas el la unua generacio kiu kreskis vidante la japanajn aŭ francajn-japanajn animeojn. La ideoj de la iamaj plenkreskuloj estis, ke la movbildoj estas por junaj infanoj, sed fakte iliaj temoj povis esti gravaj, tristegaj, ktp. La nunaj plenkreskuloj, ni amuze rememoras pri la traŭmatoj kauzitaj de japanaj animeoj dum nia junaĝo.


Ryo rakontis pri siaj pasintaj kaj venontaj esperantaj seminarioj kaj kongresoj, invitante Bezonatan partopreni E-okazaĵojn. Fakte, li pravas, kaj mi mem devus fari tiel : almenaŭ por kontraŭi la eternan argumenton : "Estis bona ideo, sed neniu parolas ĝin". Nur legi esperante, sen renkonti esperantistojn estas kiel braĝoj : ili estas varmaj, sed ne estas fajro : ili atendas ion. Renkonti esperantistojn estas kiel meti novajn lignopecojn kaj blovi : arda fajro revenas.
Alia eterna argumento estas "Sed Esperanto estas Eŭropa lingvo ; por Japanoj, ĝi certe estas tiom malfacila, kiom la angla." Mi ĝenerale respondas, ke "la vortoj havas plejofte eŭropajn bazojn, sed la logiko kaj la vortkonstruo igas lernadon facilan". Sed eta voĉo en mia koro, diris, ke malgraŭ ĉio, kaj pro tio, esperanto estas pli facila por Eŭropanoj. Aŭskultante Ryo kaj Bezonata, mi ne plu povas kredi tiujn, kiuj diras ke Esperanto estas lingvo pli por Eŭropanoj ol por Azianoj, ĉar ili ŝajnis paroli Esperanto sen malfacilaĵoj, pli facile ol la Anglan. Kun Esperanto, mi ne havis tiun impreson, ke ili parolas fremdan lingvon.
Ho, kara Ryo, vi pravis insisti pri la graveco de Esperanto-renkontoj. Mi deziras al ĉiuj sperti agrablajn renkontojn, kiel tiun vesperon.


Bedaŭrinde "ĉio havas finon" kaj ni devis fini la vespermanĝon kaj disiĝi, antaŭ la foriro de la lasta trajno. Antaŭ tio, mi havis etan donacon por Bezonata, ni faris lastajn fotojn kune, kaj Bezonata ĉirkaŭbrakis min denove por adiaŭi.