D-ro Ferenc Jáki (16. 11. 1919--26. 03. 2010.)
honora membro de UEA kaj HEA, Cseh-instruisto kaj membro de la hungara ekzamenkomisiono, la karmemora 'Feri Bácsi' de multaj hungaraj esperantistoj.
La adiaŭa ceremonio de 'Feri Bácsi' okazos la 10-an de aprilo (sabate) je la 11-a horo en la romkatolika preĝejo Sankta Miĥaelo en Érd-Ófalu. Ĉe speciala memorloko oni povos meti malgrandajn florkronojn, prefere opajn florojn aŭ malgrandajn florbukedojn. La tombo de la cindroj estos Danubo -- ĉe iu malgranda insulo estos disĵetitaj la cindroj en la akvon de Danubo.
Nekrologo legeblas en la Panteono de Esperanto-instruistoj ĉe edukado.net.
Foto: Veronika Dobrán (dec. 2009)
Mi gardos en mia koro la memoraĵojn pri vi, pri viaj instruoj, konsiloj, modestaj rimarkigoj, belegaj poemoj kaj artaĵoj, ĉiam ĝentilaj alparoloj. Pasis jam dek jaroj de post nia lasta renkotiĝo, sed vi estas en mia menso kvazaŭ tio estus nur hieraŭ. Estu ĉiam tiel ĉe ĉiu!
Bonan vojaĝon, kara!
Sign-in to write a comment.