Pretiĝis kaj ankaŭ aĉetebla sur DVD la filmo, raportanta pri la instrulaboro de Heidi en Indonezio. Per la aĉeto vi povas subteni la duan instruvojaĝon de Heidi. Pri la detaloj bv. legi la ANONCON.

Vi trovos la retan version de la filmo en la Filmejo de edukado.net.

Bonan spektadon!

-----------------------------------------------------------------

En tri antaŭaj numeroj de Esperanto en Azio (numeroj 60, 61 kaj 62 - vidu http://www.kaem.org) vi povis legi artikolojn pri la historio de la Esperanto-movado en Indonezio, verkita de Heidi Goes. Por pli bone esplori pri tiu historio, kaj ankaŭ pri la nuntempa tiea movado, Heidi planis vojaĝon al Indonezio. La 6an de novembro ŝi alvenis en Batam tra Singapuro.

En tiu vespero komenciĝis la Azia Vegetarana Kongreso en Batam, kongreso kiun ŝi partoprenis, esperante povi iom prepari la partoprenon de TEVA (Tutmonda Esperantista Vegetarana Asocio) en la Internacia Vegetarana Kongreso en Ĝakarto, oktobre 2010. Ŝi ankaŭ prelegis kiel volontulo de EVA, la flandra vegetarana asocio, pri Ĵaŭdo - Vegetarana Tago, laŭ peto de la organizantoj de la kongreso. Troveblas informoj pri la kongresoj ĉe http://www.avc2009.org kaj http://www.wvc2010.org.

Dum tiu kongreso Heidi interkonatiĝis kun lernejestro, kiu aŭdinte pri ŝia rondvojaĝo kaj minikursoj invitis ŝin prezenti programon en lia lernejo. Rapide kreiĝis plano, kaj ĝis la lastaj minutoj de la forflugo al Ĝavo Heidi gvidis tri lecionojn en Batam.


Batam - la 9an de novembro 2009:
Okazis neplanita invito por gvidi programojn en baz-kaj mezlernejo.
Okazis trifoje unuhora prezento kaj fulmleciono en unu klaso de baza kaj en du klasoj de mezlernejo. La lecionojn partoprenis 132 lernantoj, du lernejaj direktoroj kaj 5 instruistoj.











Post la oficiala kongresfermo (kaj lecionoj en la lernejo) Heidi flugis al Ĝavo kie inter la la 9a kaj 24a de novembro ŝi planas kiel eble plej multe renkonti gastfamilianojn, amikojn kaj kompreneble esperantistojn, kaj krome esplori en bibliotekoj.

Dum la esplorvojaĝo Heidi planas gvidi minikursojn kaj prezentojn.
Por tiuj lecionoj ŝi pretiĝis helpe de Katalin Kováts kaj materialoj de www.edukado.net, ekipis sin subtenate de UEA kaj KAEM, per 100 Poŝamikoj kaj verkis mem eldonaĵon Ŝlosilo por indonezianoj.

Jen planoj de ŝiaj kursoj, pri kiuj ni laŭvice informos vin espereble kun fotoraportoj.

10a de novembro - Yogyakarta
Okazis en Pusat Studi Asia Pasifik de la universitato Gadjah Mada 6-hora kurso, inklude prezenton pri la historio de Esperanto en Indonezio.
Venis viziti du esperantistoj Heroa Wibisono kaj Gunawan Wibisana kiuj lernis la lingvon antaŭ 50 jaroj.



















Post la lecionoj la respondoj al la enketdemando Kiujn planojn vi havas nun rilate Esperanton?“ pluraj esprimis, ke „ mi planas plustudi ĝin pere de la reto“

Unuopaj reagoj estis: „mi verkos artikolon pri Esperanto“, „ mi deziras ekkoni aliajn homojn dise en la mondo helpe de Esperanto“, „mi ŝatus pli detale koni la lingvon“, „mi deziras partopreni iam la universalan kongreson de esperantistoj“.

11a de novembro 2009 – PSAP – ĉ. 4 horoj.


Dua instrutago en Pusat Studi Asia Pasifik. Nur lastmomente ni povis esti certaj ke eblis havi ankaŭ duan tagon, kaj pri tio informi eblajn interesiĝantojn. Tamen venis 9 novaj lernantoj, kaj je la fino 2 kiuj sekvis jam partojn de la hieraŭa kurso. Ĉi tiu grupo estis ege atentema kaj volis nur mallongajn paŭzojn, por kiel eble plej multon lerni en la relative mallonga tempo (4 horojn). Post la kurso kelkaj lernantoj restis pli longe kaj ni faris intervjuetojn (kiujn mi sendos kiam mi ekkomprenas kiel tion fari, aŭ havos tempon eltrovi tion...)


12a de novembro 2009
Hodiaŭ mi ne instruis. Mi tamen reiris al la Pusat Studi Asia Pasifik, ĉar kelkaj lokaj helpantoj volis adiaŭe inviti min por komuna manĝo. Mi jam alvenis iom post la 8a matene, provis komputilumi, sed tiam jam alvenis iu de la sekcio Yogyakarta de la organizaĵo Indonesia Vegetarian Society (tiel!) kun ĵurnalisto por la televidilo supremeTV. Li intervjuis min pri la vegetara manĝmaniero, la ligo kun la plivarmiĝo de la tero kaj kiel eventuale eblus kuraĝigi homojn manĝi malpli da viando.
Poste ni kvinope iris manĝi, kaj iu alportis min al Heroa Wibisono kaj Esperantista Gunawan Wibisana. Post iom da diskutado ni decidis viziti trian 'veteranan' esperantiston, Prasaja K. Same kiel s-ro E. Gunawan Wibisana li ne plu flue parolas la lingvon, pro tio ke li ne povas praktiki ĝin parole.
Liajn E-librojn li perdis, ĉar foje iu enloĝanta 'amiko' tiujn kune kun aliaj aferoj forportis, sed li legas tamen ankoraŭ la revuon Esperanto en Azio.
Ankaŭ s-roj Wibisono kaj Wibisana ne plu havas ekz. revuojn el la tempo de la esperantiĝo, ĉar je la fino de la 60aj jaroj estis danĝere por ĉindevenaj indonezianoj havi ion kiu povus kaŭzi problemojn, kiel ekz. 'suspektindaj kaj do certe komunismaj' revuoj' kiel la Esperantaj revuoj.


4 indonezianoj: la edzino kaj gefiloj de Hazairin R. Junep, indonezia esperantisto kiu bedaŭrinde ne ĉeestis pro tio ke li estas en Ruslando por 3 monatoj. Hazairin R. Junep verkis la plej lastdatan vortaron Eo-Indonezia ( kiun la filino kaj edzino montras).
Mi vizitis ilian domon, iom ekster la urbo Yogyakarta, du fojojn, kaj ricevis 55 vortarojn, el kiuj mi ĵaude lasis jam 35 ĉe Pusat Studi Asia Pasifik, Yogyakarta, por la tieaj entuziasmaj komencantoj. La cetero, krom tiuj menditaj de UEA, iros al unuopaj e-istoj kiujn mi renkontos survoje.

13a de novembro 2009

Akademio Bahasa Asing (Akademio de Fremdaj Lingvoj) (ĉ. 4 horoj)
Evidentiĝis ke ĉi tiu 'Akademio' estas sufiĉe granda lernejo kun tamen tre malmultaj studentoj, kiuj sekvas aŭ la nederlandan, aŭ la anglan kiel ĉeffakon, kaj la anglan aŭ la nederlandan kiel kromfakon. Mi havis interkonsenton instrui Esperanton al la studentoj de la nederlanda fako en la nederlanda lingvo.
Post instalo de la komputilo al la projektilo, kio sufiĉe longe daŭris, la leciono komenciĝis je la 9a20. Estis antaŭvidite ke, pro tio ke estis vendrede, la tagmeza paŭzo daŭros de la 11a ĝis la 14a, sed ĉar venis nur kvin lernantoj (pli precize la direktorino de la nederlanda fako de la Akademio, du instruistoj kaj du studentoj) kaj neniu el ili estis islamano, ni daŭrigis ĝis la 11a30. Poste ni tagmanĝetis, dum unu el la instruistoj starigis multajn demandojn pri la utilo, eŭropeco kaj vircentrismo (-in-) de la lingvo.


La leciono daŭris ankoraŭ ĝis iom post la 13a, kiam la enketoj estis plenigitaj dum aŭdiĝis La Espero kaj alispecaj esperanta muziko. La direktorino diris ke ŝi estis vere impresita de la lingvo kaj lernis novan paradigmon. Lia, la sola studentino, rakontis ke ŝi pasintjare jam lernis Esperanton dum kelkaj monatoj, sed la instruisto, sinjoro Yury forpasis intertempe. Unu el la instruistoj sciigis poste ke li intencas uzi la materialon en siaj nederlandaj lecionoj.

Dum mi verkas ĉi tiun raporton, komencis ege pluvegi, kaj nun la elektro forfalis. Ĉar ankaŭ mia baterio estas preskaŭ malplena, mi devos baldaŭ ĉesi la laboron.

La sekvaj planoj en Semarang estas: doni enkondukan lecionon de Esperanton al studentoj de la angla fako, rakonti pri Belgio kaj Brugge kaj doni enkondukan lecionon de Esperanto al studentoj de la nederlanda fako de la Akademio de Fremdaj Lingvoj, renkonti kaj se eble intervjui infanojn de la forpasintaj e-istoj Liem Tjong Hie (Rimba Johar) kaj Rm. Francis D. Yury, kaj laŭ ilia invito, renkonti membrojn de la sekcio Semarang de la organizaĵo Indonesia Vegetarian Society (tiel!).

14a de novembro
STIKES kaj AKABA: du fulmrapidaj lecionoj
MI instruis dum fulmrapida kurso (40-minuta) en STIKES, altlernejo por flegist(in)oj. Post la leciono mi kaj miaj gastigantoj rapidis al AKABA por alia fulmrapida enkonduko al Esperanto al grupo de 24 lernantoj de la angla kaj ilia instruisto, kaj tiel ne povis ĉeestis la prelegon de Zaeni Muhamad pri Yumeiho. Ambaŭ enkondukoj (pri Esperanto kaj Yumeiho) en STIKES estis organizitaj tiel ke ili okazu en la sama klasĉambro unu post la alia. Sed la horaro maltaŭgis, kaj mi ne povis resti post la enkonduko pri Esperanto. Heroa Wibisono ne rajtis ĉeesti de STIKES-estraro, sed fakte estas li kiu kunigas en Indonezio Yumeihon kaj Esperanton, ĉar li tradukis la libron ‘Yumeiho-terapio’ al la indonezia lingvo.
Post la kurso en AKABA mi tie iom laboris komputile, kaj poste kun Lia aĉetis trajnbileton por iri al Bandung lunde nokte, kaj vespere vizitis kun Henry Hartaka Hardjadinata kaj Lia Elizabeth Yuliani la familion de Rm. Francis D. Yury, ilia antaŭa instruisto de Esperanto. Montriĝis ke alia antaŭa lernantino de s-ro Yury, Iping Nurwijayanti Wiyani loĝas tre proksime de tie, kaj ankaŭ ŝi venis por konatiĝi, same kiel Imam Prayogo, kiu laboras semajne en Ĝakarto, sed semajnfine daŭre studas en Semarang. Ni interkonsentis pri hejma instruado dimanĉe posttagmeze por la eksaj lernantoj de s-ro Yury.
Tiu vespero pluvegis ĝis la stratoj plenis je akvo…

15a de novembro
Matene mi vizitis la plej junan infanon de unu el la du grandaj pioniroj de Esperanto en Indonezio, Liem Tjong Hie, kaj posttagmeze dum du horoj instruis al ekslernantoj de Rm. Francis D. Yury, kiu forpasis antau du jaroj. Imam ne povis ĉeestis, sed venis la edzo de Lia, do mi havis kvar lernantojn en hejma etoso.
Tuj post tio Henry kaj lia edzino rapidis kun mi al la domo de sinjorino I. Morrees, antaŭa sekretario kaj direktorino de AKABA, kiu bone konis s-ron Liem Tjong Hie.


16a de novembro
Mi prelegis en la nederlanda pri Belgio kaj Bruĝo por lernantoj de la nederlanda fako de AKABA, kaj poste donis al ili enkondukan lecionon pri Esperanto. Partoprenis ĝin ankaŭ mia gastiganto, H. Hartaka Hardjadinata (tria de dekstre), kiu iam lernetis Esperanton de Rm. Francis D. Yury, kaj s-ino I. Morrees (dua de maldekstre), antaŭa sekretario kaj direktorino de AKABA. Tagmeze mi manĝis en vegetara restoracio kun Imam, Lia kaj amiko ŝia, kaj Henry.

17 de novembro - Bandung, Universitas Widyatama, Jl. Cikutra 204A.

Mi alvenis per la nokta trajno el Semarang en Bandung je la 5a matene, donis enkondukan duhoran kurson al 125 studentoj, el kiuj 30 partoprenis la sekvajn du horojn posttagmeze.

La sinjoro estas la rektoro de Widyatama Universitato, unu el la pli kostaj universitatoj en Bandung. Li kaj pluraj membroj de la estraro de la Widyatama Foundation honoris la lecionon per siaj ĉeesto. La rektoro ankaŭ alparolis la publikon antaŭ mia enkonduka leciono por 125 homoj.

Dum la leciono grandan sukcesos havis la kanto 'Hundo Estas'.... la kursanoj tre entuziasmis kaj je la fino spontanee kunkantis.Venis ĵurnalisto de loka ĵurnalo kaj alia de la universitata televido por intervjui min pri Esperanto ĝenerale kaj en Indonezio.

18a de novembro, Musium Konperensi Asia-Afrika, Bandung


Mi intruis dum du foje du horojn en la Museum Konperensi Asia-Afrika. Inter la partoprenantoj estis pluraj homoj de la muzeo mem. Unu inter ili volas lerni sufiĉe por gvidi en Esperanto... kaj mi promesis traduk(ig)i ilian informilon al Esperanto (ĝi estas en la angla, do se iu volas helpi… sciigu al mi). Ne ĉiuj povis ĉeesti dum la tuta kurso, sed ĉeestis la direktoro dum preskaŭ la tuta kurso, kaj li vere entuziasmis pri la lingvo. Ankaŭ mi ĝojis instrui en tia instituto kiel tiu muzeo pri la konferenco de aziaj kaj afrikaj landoj de 1955. Ĝia moto estas egaleco, kunlaboro kaj paco.

19a de novembro
Mi vojaĝis al Bogor, kaj pasigis la posttagmezon kun Rijanto Husadha, esperantisto de 50 jaroj kaj amiko de Heroa Wibisono. Mi sciiĝis ke ili telefonas unu la alian ĉiutage por babilli en Esperanto…

20a de novembro
Krom vizito al (gast)familianoj kaj amikino, mi entreprenis serĉadon de adreso de alia pioniro de la E-movado en Indonezio… Chailan Sjamsoe Rangkajo Datoe Toemenggoeng. Ŝi mem jam mortis en 1962, sed mi volis provi ĉu eblis trovi familianojn de ŝi. Bedaŭrinde la nuna loĝantino de la domo, kvankam tre afabla, ne havis iun rilaton kun la pioniro.






















21a kaj 22a de novembro, Universitato Indonesia Esa Unggul, Ĝakarto
En la unua tago okazis du foje trihoran kurson, por du malsamaj grupoj. Ĉar ne venis tiom da personoj kiom antaŭvidite, ni kunigis la du grupojn por la dua tago. Tiuj kiuj efektive venis du tagojn, ricevis plimalpli seshoran instruadon. Ili ŝatus daŭrigi la lernadon kune.

























Aperis jam du artikoloj pri la vizito de Heidi



















































Se vi volas mesaĝi al Heidi vi povas fari tion ĉi-sube aŭ tra rekta letero al ŝi:


Nia redaktejo kore gratulas Heidi pro tiu granda laboro kaj bonega ideo eluzi sian vojaĝon ankaŭ por lecionoj pri Esperanto.