Familimanaĝero: fako, okupiĝo, profesio

"LA HEJMO, KIEL LABORLOKO"

Ekde proksimume dek jaroj ni pensadas pri tio, kiamaniere oni povus samtempe, per unusola dispono subteni la institucion de la familio, redukti la senlaborecon kaj pliigi la socialan sekurecon de homoj laborantaj en kaj por siaj familioj.
Laŭ la disponeblaj statistikaj donitaĵoj nun, en Hungario la nombro de familioj estas inter du kaj tri milionoj. En tiom da familioj estas po unu homo, kiu kuntenas la familion. Ŝi/li estas la "animo" de la familio kaj domo. Plej ofte la patrino plenumas tiun ĉi rolon: ŝi naskas kaj plenedukas la infanojn, prizorgas manĝaĵojn, kuiras, lavas la manĝilaron kaj vestaĵojn, certigas la ordon en la loĝejo kaj ofte ankaŭ en la ĝardeno, ŝi akompanas la infanojn en la infanĝardenon kaj lernejon, helpas ilin en la lernado, prizorgas ilin, se ili malsanas, pridemandas la lernejajn taskojn, instruas ilin lerni, ĝojas, se ili havas sukcesojn, konsolas ilin okaze de fiaskoj, ŝi estas psikologo de adoleskant(in)oj, sed ŝi aŭskultas pacience ankaŭ la laborejajn zorgojn de la edzo. Ŝi flegas la maljunajn, ofte nemovkapablajn familianojn. En multaj okazoj ŝi aranĝas la oficialajn kaj financajn aferojn, la impostodeklaron, la pli-malpli grandajn konstrulaborojn de la familio, la aĉetadon de meblaro. En multaj familioj la plenumado de tiuj ĉi taskoj estas devo de la patro aŭ de liaj anstataŭantoj.
Usona esploristo ekzamenis la aktivecon de 18000 familipatrinoj. Li pruvis, ke ilia meznombra, semajna labortempo estas 94,4 horoj. Por tiom da laboro - se ili laborus en pagata laborposteno - ili ricevus 117000 usonajn dolarojn, kiel jaran salajron. (Vidu ankaŭ la retejon www.salary.com ...)
Aliflanke, se en la nuna Hungario iu konfesas, ke li/ŝi estas "laborant(in)o en la propra mastrumo", oni tuj demandas: - "Ĉu vi ne laboras?" Kiel se nur la agado farita por salajro estus "laboro". Laŭ nia opinio en la proksima estonteco ni devas retaksi ankaŭ la koncepton de "laboro".
Multaj laborantoj en la propra mastrumo apartenas - laŭ la nuna vortuzo - al senlaboruloj, aŭ el asekura vidpunkto al "kaŝpasaĝeroj". Por ilia multflanka, nemlahavebla laboro ili ricevas en bona okazo dankon, sed plej ofte nenion.
Ĉar la familio efektive estas "entrepreno kun malgrandnombra personaro", ni proponas, ke la persono kuntenanta kaj organizanta la familion povu uzi la nomon FAMILIMANAĜERO.
La familimanaĝero estu instruebla kaj lernebla fako, aperonta en la Nacia Kleriga Registro (OKJ=NKR). En ĉiu familio unu persono - kiu prenas sur sin la rilatajn klerigon kaj devojn - povu fariĝi laborigata familimanaĝero, kiu pro tiu ĉi agado ricevu minimuman pensio- kaj sanasekuron, kaj la tempodaŭro de lia/ŝia ĉi-direkta aktiveco kvalifikiĝu servotempo.
Kompare kun tio, ke multcentmil homoj laborantaj aktuale kiel familimanaĝeroj por tiu ĉi agado praktike ricevas nenion, ĉio ĉi signifus grandegan paŝon antaŭen, kaj samtempe - proporcie al ne tro granda elspezo - ĝi povus dum kelkaj jaroj signife redukti la nombron de senlaboruloj.
Tiu ĉi prinomo signifus multon el vidpunkto de memkonscio, memfido kaj memrespekto de la hejme agantaj homoj. Memkonsciaj, kontentaj civitanoj, ekvilibrigitaj, feliĉaj familioj povus multe kontribui al la formiĝo de multe pli sana socio ol la nuna.
Ĉar la kreo de ĉiu nova afero renkontas obstaklojn, kontraŭstaron, obĵetojn, kontraŭargumentojn, nun ni resumas - utiligante ankaŭ la ideojn kaj proponojn kolektitajn ekde longaj jaroj de niaj familianoj, geamikoj kaj konatuloj - kiamaniere ni imagas la praktikajn paŝojn de la establo de familimanaĝeraj fako kaj okupiĝo.

Paŝoj kondukantaj al la celo

Agnoskinte la socian kaj politikan signifon de la familimanaĝeraj fako kaj okupiĝo la Parlamento faros leĝon pri tio.
La ministerio prezentanta la leĝoproponon post aprobo de la leĝo pretigos la efektivigan dekreton.
Post apero de la efektiviga dekreto dum 6-12 monatoj oni povas establi landan organizaĵon, kiu direktos kaj kontrolos la registradon kaj instruadon de la familimanaĝeroj. Estus konsilinde krei tiun ĉi organizaĵon en la jam ekzistantaj laboraferaj centroj. Paralele al tio povus pretiĝi la instruprogramoj kaj lernolibroj de la familimanaĝera edukado. Oni devus organizi la instruadon laŭeble plej proksime al la loĝloko de la estontaj familimanaĝeroj.
La kandidatoj faros ferman ekzamenon post finiĝo de la kurso, - ties rezultoj povus esti: "eminente konvena", "konvena" kaj "malkontentiga noto". Oni povus - maksimume - dufoje ripeti la kurson. (Kiu dum tiu ĉi tempo ne povas fini siajn studojn, tiu estas verŝajne netaŭga por la memstara, familimanaĝera rolo.) La sukcesintaj ekzamenitoj ricevos diplomon.
La plej elstaraj ekzamenitoj povos partopreni la instruadon de sekvaj familimanaĝeraj generacioj. Kiel en ĉiu alia fako, ankaŭ en la kazo de la familimanaĝeroj estas nemalhaveblaj la kvalitgarantiado kaj de tempo al tempo okazanta kontrolo, familivizitado. Por plenumi tiujn ĉi taskojn ŝajnas al ni konvenaj la sociaj laboristoj kaj pedagogoj partoprenintaj en la instruado.

Instruado de familimanaĝeroj

La infrastrukturo bezonata al instruado de familimanaĝeroj - en formo de bazgradaj, mezgradaj kaj faklernejoj, institutoj - jam ekzistas.Ankaŭ la instruistaro estas dum mallonga tempo varbebla kun partopreno de praktikantaj, pensiitaj kaj senlaboraj pedagogoj, fakinstruistoj, gastfakuloj, krome socialaj laboristoj. Eĉ la kunmetado de studmaterialo ne povas kaŭzi grandan zorgon.
Minimume unu-jara instruado estus bezonata, kiu - surbaze de la akiritaj spertoj - laŭgrade estus ampleksigebla al du-jara edukado. Dum la studado la partoprenantoj jam ricevus -kiel stipendion - minimuman pensio- kaj sanasekuron. En ĉiu familio po unu persono rajtus registriĝi kiel familimanaĝero kaj povus partopreni en la instruado de familimanaĝeroj. La minimumaj kondiĉoj de la anonciĝo povus esti la finfaro de bazlernejo kaj transpasita 18-jara aĝo.
En la subsekva parto - tre skeme - ni ŝatus denombri, kiujn lernobjektojn, kaj ene de ili kiujn temojn ni opinias necesaj dum la instruado de la familimanaĝeroj.

Suĉinfanflegado kaj infanedukado: suĉigado, nutrado, korpoflegado, evoluo de la sanaj suĉinfanoj kaj etinfanoj, fundamentoj de la infanpsikologio, problemaro de pubera aĝo, edukado al familia vivo, seksologiaj bazaj konoj, koncipoprevento.

Suĉinfan- kaj infanmalsanoj: simptomoj de la plej oftaj infektaj kaj ne-infektaj malsanoj, danĝeroj de trodikiĝo, kiam oni nepre alvoku kuraciston/ambulancon?, farendaĵoj, respektive unua helpo antaŭ alveno de la kuracisto (febromildigo, senspasmigo, likvokompletigo), flegado kaj nutrado de la malsana infano, dozado de medikamentoj.

Hejma flegado de plenkreskuloj kaj aĝaj malsanuloj: la plej oftaj kronikaj, plenkreskulaj kaj maljunaĝaj morboj, bazaj flegadaj konoj, identigo de la plej gravaj simptomoj, karakterizaj problemoj de flegado de aĝaj malsanuloj, prevento kaj kuracado de kuŝvundoj, kuracgimnastiko de resaniĝantoj kaj maljunuloj.

Mastrumaj bazaj konoj: fundamentoj de la nutroscienco, bazaj nutraĵoj, kalorio, kiloĵulo, akiro kaj hejma tenado de nutraĵvaroj, kuirteknikaj bazaj konoj/ideoj, kiel ni gardu la nutrovaloron de niaj manĝaĵoj?, konservado de la pretiĝintaj manĝaĵoj, konfitado de fruktoj, pureco en la kuirejo, purigo kaj ordigo de la loĝejo, enmagazenigo de mastrumaj kemiaĵoj, karakterizaj, dommastrumaj akcidentoj, prevento, unua helpo. Pli gravaj farendaĵoj de la kvar sezonoj en la ĝardeno kaj ĉirkaŭ la domo.

Bazaj konoj de mastrumado, aferaranĝado:
librotenado, planado de el- kaj enspezoj, kiel funkcias la bankoj?, enpago de fakturoj, akiro kaj repago de kreditoj, elektronika aferaranĝado, kial utilas la komputilo?, kion, kie kaj por kiom da mono ni aĉetu?, bazaj konoj de la impostopago, impostodeklaro, oftaj eraroj faritaj ĉe impostodeklaro.

Krizo-situacioj en la familio: malriĉiĝo, senlaboreco (serĉado de posteno, posten-intervjuo, pretigo de aŭtobiografio), subita kaj neatendita mortokazo, grava akcidento, invalideco, entombigo, funebro, traktado de familiano suferanta je alkoholismo aŭ drogo-dependeco, pligraviĝantaj familiaj konfliktoj, paca eksgeedziĝo.

Libertempa aktiveco de la familio: religiaj, politikaj, civilaj komunumoj, semajnaj ripozotagoj kaj festotagoj, flegado/gardado de tradicioj, ĝojoj kaj zorgoj de la jara ferio, teatro, kino, koncertoj, televido, legado, societaj kaj komputilaj ludoj, ekskursoj perpiede, per biciklo, boato, skio kaj aŭto, uzado de la mapo kaj kompaso, GPS (TOS, Tergloba Orientada Sistemo), feriado, vilaĝa turismo, eksterlanda vojaĝo, uzado de horaroj, muzika kaj sportaktiveco, kiu kian sporton elektu?

Kiu "pagas" la familimanaĝerojn?

Oni devas atenti, ke la enkonduko de la familimanaĝera sistemo ŝarĝu laŭeble malpleje la ŝtatan buĝeton. La ĉefa fonto de la pagoj de pensio- kaj sanasekuraj kotizoj estu do la familia memzorgado.
Ties plej ofta formo povas esti la pago de asekuraj kostoj fare de familiano havanta salajratan okupiĝon (edzo, edzino, geavoj vivantaj en la familio, pli aĝa infano) aŭ fare de alia subvencianto. La sumo pagata fare de ili estu subtrahebla el la impostobazo. La ŝtato do investas ĉi tie en la estontecon per tio, ke ĝi rezignas la imposton de la minimuma pensio- kaj sanasekura kotizo pagata por la familimanaĝero. Verdire tiel ankaŭ la ŝtato profitas: tiaj monoj iras en la pensio- kaj sanasekurajn fondaĵojn, kiuj sen tio ne enfluus tien.
La alia memzorgada formo povas esti, ke la familimanaĝero mem - laboranta en mallongigita labortempo aŭ faranta distanclaboron - pagas el sia propra salajro la asekurajn kotizojn, per kiuj li/ŝi povas redukti sian impostobazon. Apud familimanaĝera aktiveco - laŭ nia opinio - plentempa laborigado apenaŭ eblas.
Estas nature kaj ankaŭ dezirinde, ke la familioj posedantaj pli bonan enspezon faru por la familimanaĝero kontrakton pri pluaj asekuroj super la minimuma pensio- kaj sanasekuro. Laŭ niaj esperoj - paralele kun la evoluo kaj financa progreso de la socio - tiu ĉi "familimanaĝera salajro" estos laŭgrade ampleksigebla, almenaŭ ĝis la nivelo de la minimuma salajro.
Ni volus akcenti, ke la minimuma pensio- kaj sanasekuro, rekomendita fare de ni, kiel familimanaĝera salajro, estu pagata en la pensio- kaj sanasekurajn fondaĵojn por la familimanaĝeroj super kaj sendepende de ĉiuj iliaj enspezoj (ekzemple: senlaborula monhelpo, regula sociala subvencio, rento de maljunuloj, infan-eduka subteno, pago por flegado, ktp.), pri kiuj ili laŭleĝe havas rajton. Tiuj ĉi sumoj ne venas en la manojn de la familimanaĝero, li/ŝi informiĝas pri ili nur el la regule alvenantaj saldo-informiloj.
Ni vidas malhelpojn nur en okazo de tiuj familimanaĝeroj, kies tuta familio vivas sub la minimuma vivten-kosto. Estas grava sociopolitika celo, ke la nombro de tiaj familioj estu kiel eble plej malgranda. La kreado de laborlokoj estas nemalhavebla ilo por atingi tiun ĉi celon. Nur okaze de familioj vivantaj sub la munimuma vivten-kosto estus bezonata la pago de asekuraj kotizoj el fondaĵoj tiucele estigitaj, el eŭrop-uniaj subvencioj, eventuale el buĝetaj fontoj.

Kvalito-garantio

La familimanaĝeroj estas "dungitoj" de siaj familioj kaj/aŭ de la ŝtato. Oni devas de tempo al tempo kontroli kaj helpi ilian laboron. Tiun ĉi taskon povas plenumi la teritorie kompetentaj laboraferaj centroj, helpe de sociallaboristoj, en malgrandaj vilaĝoj helpe de volontuloj (ekzemple emeritaj pedagogoj, komunumevoluigantoj), kiuj dum sistemaj familivizitadoj informiĝus pri sukcesoj kaj zorgoj de la familimanaĝeroj. Kun konvenaj takto kaj kunsento ili povus helpi la kreon de amikecoj, pli-malpli grandaj komunumoj, kluboj. Tiel eĉ en la plej malgrandaj vilaĝoj ebliĝus okazigo de trejnaj prelegoj, okupiĝoj. Estas tre grave, ke la familimanaĝeroj sentu tiujn ĉi vizitojn ne kiel molestadon, sed kiel asistadon. En multaj okazoj estus preventebla la estiĝo de "izoliĝa simptomaro" fojfoje aperanta ĉe personoj hejme laborantaj. La familimanaĝeroj vivantaj proksime unu al la alia - kun subteno de familivizitantoj - ĉiam pli ofte povus helpi unu la alian. La familivizitantoj povus samtempe informiĝi, en kiu familio estas gravaj zorgoj, por kies solvo ekstera (ekzemple komunuma, kuracista, eventuale polica) helpo estas bezonata.

Atendeblaj rezultoj

La agnoskado de familimanaĝeraj fako kaj okupiĝo - dum mallonga tempo kaj kun relative ne tro grandaj kostoj - povus signife redukti la senlaboracon. Ĝi povus instigi multajn homojn al plulernado. Ĝi povus bone konformiĝi al programo de familia impostopago. Ĝi povus redukti la nombron de tiuj, kiuj ne posedas sano- kaj pensio-asekuron, samtempe ĝi vastigus la socialan sekurecon de tiuj, kiuj agadas por siaj familioj. Ĝi plifortigus la familiojn. Longdistance ĝi povus redukti la nombron de eksgeedziĝoj. Ĝi signifus grandan paŝon de la "dissplitita" socio al la solidara, kunlaboranta, porkolektiva socio. Ĝi povus instigi la homojn labori en mallongigita labortempo aŭ fari distanclaboron, fondi tiajn laborlokojn.



_______________________________________________________________________________

Aŭtoroj: D-rino Julianna Farkas, okulkuracistino havanta du filinojn kaj kvar genepojn
D-ro Lajos Molnár, radiologo, infankuracisto, infektologo

Ni elkore dankas la helpon de niaj provlegantoj: S-ro Leo De Cooman, Profesoro D-ro Endre Dudich kaj S-ro Jozefo Horváth.

La artikolo estas libere kopiebla, tradukebla.