Malĝusta koloro.
El miaj rememoroj el la tempoj de milito mi ankoraŭ neniam rakontis pri ... malĝusta koloro de mia ĵerzo.
Estis jaro 1942. Tiutempe kun miaj gepatroj mi loĝis en Tartu (Estonio) ĉe la Riia Maantee (Riga Ŝoseo) - nun estanta daŭrigo de la mezurba strato Riia, en domo kun nuna numero 48. La "Ŝoseo" estis komenciĝanta malantaŭ la vagonara ponto. Se tion ĉi iam legos iu Tartuano aŭ konanto de la urbo - estos klare kie mi loĝis. Mi frekventis antaŭlernejon situitan ĉe la strato Näituse 5. La domo ekzistas ĝis nun.
Tiun tagon hejmen kondukis min mia avino kiu loĝis en Jõgeva, sed videble tiam estis en Tartu. Ni pasis la vagonaran ponton kaj iris ĉe dekstra flanko de la strato. Mi surhavis ruĝan ĵerzon kun same ruĝaj butonoj. De alia flanko de la strato alproksimiĝis al ni germana oficiro kaj alparolis avinon (ŝi rakontis tion ĉi al mi multe pli poste) ke "ĉi tie ne devas flagri la ruĝa koloro"; ŝi devas depreni la ĵerzon de infano aŭ fari ion ke ĝi ne estu videbla. Mia avino kiu estis german-ital-estondevena, parolis perfekte elegantan germanan lingvon - komencis ion - ke ja infano, ke ja la "Nazi-Socialista flago estas ja same ruĝa"...Oficiro nur ordonis "plenumi, ne diskuti".
Reston de la vojo mi iris vestita per avina ĵarzo, longa sur mi ĝis la tero. Nur tion mi memoras - kiel mi iris en tiu ĵerzo.
Oni diras - stultulojn oni ne semas. Ili naskiĝas mem. Kelkaj fariĝas eĉ oficiroj.
Biciklo
-
Pri du oficiroj.
Apude mi skribis mian memoraĵon pri stulta oficiro. Nun - ion pri aliaj oficiro…
-
16 May 2013
La 1-a de Majo
-
La 1-a de Majo
Mi ne skribos ĉi tie pri historio de la festo. Tiuj kiuj ĝin konas ja ne bezona…
-
01 May 2013
See all articles...
Authorizations, license
-
Visible by: Everyone (public). -
All rights reserved
-
1 017 visits
MIKELO (Michel Dereyger) has particularly liked this article
Jump to top
RSS feed- Latest comments - Subscribe to the feed of comments related to this post
- ipernity © 2007-2025
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter
maps.google.pl/maps?hl=pl&ll=58.368052,26.708&spn=0.00081,0.001703&t=h&z=19&layer=c&cbll=58.368052,26.708&panoid=ReX2tWe1AgzHuCP-CZuvGw&cbp=12,158.18,,0,-0.28
Mia domo en la centro de foto, de Kurvits - maldekstre, tute ŝirmita de arboj.
Toeko has replied to Helena TylipskaMIKELO (Michel Derey… has replied to Helena TylipskaKiel stulta estis tiu oficiro! ... vi tute pravas!
Toeko has replied to MIKELO (Michel Derey…Sign-in to write a comment.